kanada kantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Neil Young - naskiĝis la 12-an de novembro 1945 en Toronto, Ontario, do nun estas 78-jara - estas kanada rokmuzika kantisto. Ekde 1966 li en pli konzertas komence kun la muzikgrupo Buffalo Springfield, post ekde 1969 kun la grupo Crazy Horse, sed ankaŭ soloe kaj kun multaj aliaj artistoj kaj muzikgrupoj. Inter liaj plej popularaj kantoj estas The Needle and the Damage Done ("la pinglo kaj damaĝo jam farita", pri drogodependeco je heroino), Heart of Gold ("koro el oro"), Cinnamon Girl ("cinama knabino"), Sugar Mountain ("sukera monto"), Like a Hurricane ("samkiel uragano"), Rockin' in the Free World ("rokmuzikante en la libera mondo") kaj Hey Hey, My My. Inter multaj aliaj prezentoj en plej diversaj koncertejoj, li ankaŭ en 1968 partoprenis en la fama Woodstock-festivalo, kaj en februaro 2010 koncertis en la fina ceremonio de la Vintra Olimpiko 2010. Lia muzika stilo ĉiam estis tre varia, de "malmola" rokmuziko ĝis kontreo kaj folklora muziko. Fine de januaro 2010 li por sia dumviva verko ricevis la premion Grammy en speciala kategorio "muzikisto de la jaro".
Neil Young | |
---|---|
en 2006 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Neil Percival Young |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1945 (78-jaraĝa) en Toronto |
Edz(in)o | Susan Acevento • Pegi Young • Daryl Hannah |
Ĝenroj | rokmuziko |
Instrumentoj | gitaro, voĉo, buŝharmoniko, piano |
Aktivaj jaroj | 1966 ĝis nun |
Retejo | www |
Persona informo | |
Naskonomo | Neil Percival Young |
Aliaj nomoj | Bernard Shakey • Don Grungio |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Omemee • Pickering • Toronto • Vinipego |
Ŝtataneco | Kanado Usono |
Alma mater | Kelvin High School (en) |
Familio | |
Patro | Scott Young (en) |
Frat(in)o | Astrid Young (en) |
Edz(in)o | Daryl Hannah (2018–) Pegi Young (en) (1978–2014) Susan Acevento (en) (1968–1970) |
Amkunulo | Carrie Snodgress (en) (1971–1975) |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | kantisto pianisto filmaktoro gitaristo kantoverkisto aktoro aŭtobiografo muzikproduktisto kantaŭtoro filmreĝisoro reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://www.neilyoungarchives.com/ |
La oficialaj kaj tutmonde publikigitaj albumoj:
En la sekvaj, per vidbendoj aŭ lumdiskegoj publikigitaj filmoj Neil Young partoprenis kiel reĝisoro (r, sub la pseŭdonimo Bernard Shakey), scenaristo (s), aktoro (a), produktoro (p) respektive kameraisto (k) aŭ li komponis la muzikon (m). Filmoj, al kiuj li kontribuis nur unuopajn kantojn, ne listiĝas. La nomo skribita post la jarindiko notas la filman reĝisoron, se ne Neil Young mem estis la reĝisoro. Plure signiĝas filmoj, kiuj plejparte konsistas el vidbendaj (v) registriĝoj de muzikaĵoj.
|
|
Neil Young ĉe Interreta filma datumbazo (angle) Informoj pri Neil Young en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.