From Wikipedia, the free encyclopedia
Por la esperantlingva songazeto "Najtingalo" bonvolu rigardi Najtingalo (songazeto). Por aliaj signifoj vidu: Najtingalo (apartigilo)
Najtingalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Najtingalo. Voĉo de virbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Luscinia megarhyncos (Brehm, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Najtingalo, Suda najtingalo aŭ ordinara najtingalo, Luscinia megarhyncos, estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj.
Ĝi estas migrema insektomaĝanta specio vivanta en arbaroj en Eŭropo kaj sudokcidenta Azio. Ĝi troviĝas iom pli sude ol la tre proksima Norda najtingalo Luscinia luscinia. Ĝi nestas malalte ĉegrunde en densaj arbaroj. Ĝi vintras en suda Afriko.
Tiu palearktisa birdo similas laŭ grandeco al Rubekolo, tio estas 15-16,5 cm longa. Ĝi estas tute bruna supre krom la brunruĝeca larĝa vosto kun ruĝaj makuloj. Ĝi estas blankeca sube. Ambaŭ seksoj similas. La orientaj populacioj L. m. hafizi kaj L. m. africana havas suprajn partojn pli helajn kaj tre markitajn vizaĝojn per helaj supraokulaj strioj.
Tiu specio estas migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en arbaroj kaj arbustaroj en Eŭropo kaj Palearkto, kaj vintrumas en Sub-Sahara Afriko. Ĝi ne troviĝas nature en Ameriko. La distribuado estas pli suda ol tiu de la tre rilata Norda najtingalo, Luscinia luscinia. Ĝi nestumas sur aŭ proksime de la grundo en densa vegetaĵaro.
Esplorteamo de la Universidad Complutense de Madrid malkovris, analizante informon devenan el birdoringado en du populacioj de najtingalo de centra Hispanio, ke laŭlonge de dudek jaroj, nome el 1995 ĝis 2014, la flugillongo proporcie al la korpogrando ege malpliiĝis iom post iom. Tio estis surprizo por la esploristoj en birdo kiu vintrumas trans Saharo, ĉar dispono de longaj kaj pintoformaj flugiloj estas trajto propra de longdistancaj migrobirdoj, same kiel granda ovodemetado. Estas hipotezo ke tiuj trajtoj estas kunaj ĉe migrobirdoj kaj modifo de unu el ili tuŝas aliajn; tiukadre eble tio rezultas el klimata ŝanĝo al pli mallongaj printempoj kaj pli seka vetero. Tial la najtingaloj demetas malpli da ovoj ol antaŭe, kio helpas la specion por pli tuja migrado, sed samtempe tio mallongigas iliajn flugilojn, kio absolute malhelpas ilin por la sama celo.[1]
La fama kanto de la virnajtingalo ne estas la plej riĉa inter la birdkantoj, sed impresas, kiam ĝin oni aŭdas nokte, ĉar ĝi estas la ununura birdo kantanta eĉ tra la nokton, krom dumtage; pro tiu escepto la nomo de la najtingalo enhavas en kelkaj lingvoj, ekzemple ĝermanaj, la radikon signifantan “nokton”, tiele la nomo en Esperanto devenas el la angla Nightingale [najtingeil], kie Night [najt] signifas nokton; simile okazas en la dana nattergal, en la germana Nachtigall, en la nederlanda Nachtegaal kaj en la sveda Sydnäktergal. Tiu voĉo estas laŭta, kun impresa vario da fajfaj triloj kaj klukklukoj. La plej karakteriza trajto estas laŭta kresĉenda fajfo. Ĝi havas ransimilan alarmvokon. Ĵusaj studoj malkovris, ke tiu specio kantas eĉ pli laŭte ĉe urboj por superi la urbajn fonbruojn. Kutime estas la ne ankoraŭ pariĝantaj maskloj kiuj kantas nokte por allogi eventualan partnerinon; diference la mateniĝa kanto utilas por defendi la teritorion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.