From Wikipedia, the free encyclopedia
La kroata kunao (kroate kuna, laŭ la sama vorto por la besto marteso) estis la valuto de Kroatio. 1 kunao egalas al 100 lipaoj (kroate lipa por la arbo tilio). La internacia valuta kodo estas HRK, sed en Kroatio plej ofte uziĝas la mallongigo kn.
La kunao estis stabila valuto, la inflacia kvoto ekde la enkonduko de la valuto dum la jaro 1994 estas pli-malpli 3 procentoj ĉiujare.
Ekzistis moneroj an valoro de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 lipaoj plus 1, 2 kaj 5 kunaoj.
Monbiletoj haveblis en valoro de 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500 kaj 1.000 kunaoj.
La kroata valuto estis internacie konvertebla.
La nomo devenas de la mezepoka kutimo uzi felojn de martesoj kiel interpagilo en komerco, kaj la pago de impostoj en formo de feloj en la kroatiaj provincoj Slavonio kaj la marborda regiono. Bildoj de martesoj troveblas de la komenco de la 13-a ĝis la fino de la 14-a jarcento sur la tiutempaj kroataj Banovci-moneroj. La regiono Slavonio ankoraŭ hodiaŭ havas bildon de marteso en sia blazono (vidu ankaŭ la paĝon pri la blazono de Kroatio).
La valuto jam estis la oficiala pagilo en la sendependa ŝtato Kroatio dum la Dua Mondmilito.
Dum la jaro 1994 ĝi sekvis la transiran valuton kroata dinaro, kiu estis enkondutita dum la jaro 1991 post la ŝtata sendependiĝo de Kroatio kaj funkciis dum tri jaroj. La modernaj kroataj monbiletoj cetere produktiĝis en Germanio de la firmao Giesecke & Devrient kaj en sia dezajno iom similis al la monbiletoj de la Germana marko, kiuj cirkulis ĝis la jaro 2001. En julio 2020, Kroatio petis membriĝon al la eŭrozono. Intertraktado daŭris ĝis 2022. La 1-an de januaro 2023, Kroatio aliĝis al la eŭrozono kaj alprenis la eŭron kiel ĝian valuton (EUR 1 = HRK 7,53450).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.