Oktobro de 2024
monato de la jaro 2024 From Wikipedia, the free encyclopedia
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2024:
La armeo de Israelo ekinvadis sudon de Libano, dum bombardadas Bejruton. Irano lanĉis ĉirkaŭ 200 misilojn kontraŭ Israelo.
Enpoviĝis Claudia Sheinbaum, kiel unua prezidentino de Meksiko.
Unuiĝinta Reĝlando anoncis, ke ĝi redonos al Maŭricio la suverenecon super la Ĉagosa Insularo, kiu estas brita teritorio en la Hinda Oceano ([rompita ligilo]).
Kelkajn semajnojn antaŭ la prezidenta baloto kaj EU-aliĝa referendumo, la moldava polico malkaŝis senprecedecan porrusian sistemon de voĉdon-aĉetado.
La armeo de Israelo invadis la tutan sudon de Libano, dum bombardadas ĉefe Bejruton, kun rezulto de 2 000 personoj en unu semajno kaj pli ol unu miliono da elterigitoj. Hizbulaho rezistas la atakon en la sudo de Libano.
Oni atribuis la Nobel Premion pri Literaturo al Han Kang, Sud-Koreio.
La retejoj de la esperanta ĵurnalo Monato kaj de la butiko de la Flandra Esperanto-Ligo, kun aliaj belgaj retejoj, suferis pro "sufoka atako" fare de la por-Kremla retpirata grupo "NoName057".
Oni atribuis la Nobel Premion pri Paco al Nihon Hidankjo, japana tegmenta organizaĵo.
La armeo de Israelo dum kelkaj tagoj atakas la pac-fortojn de Unuiĝintaj Nacioj en suda Libano.
Pli ol 220 mortoj kaj 89 malaperintoj kune kun enormaj damaĝoj pro inundoj de fortaj pluvoj en orienta Hispanio.
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2025 tagoj |
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.