From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nurenbergaj procesoj enskribiĝis en la historion kiel internacia juĝa tribunalo destinita puni plurajn gvidajn reprezentantojn de la diktatora reĝimo de Tria Regno pro militaj krimoj kontraŭ la homeco dum la Dua Mondmilito. La procesoj baziĝis sur londona interkonsento pri persekutado de militaj krimuloj de la 8-a de aŭgusto 1945 inter Usono, Sovetunio, Britio kaj Francio, kiu fondis la institucion Nurenberga Tribunalo de internacia juro.
Nurenbergaj procesoj | ||
---|---|---|
militkrima proceso | ||
proceso | ||
Komenco | 20-a de novembro 1945 vd | |
Fino | 1-a de oktobro 1946 vd | |
Poste | Sekvaj Procesoj de Nurenbergo vd | |
Geografia situo | 49° 27′ 16″ N, 11° 2′ 54″ O (mapo)49.45444444444411.048333333333 | |
Lando(j) | Germanio vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Juĝitaj estis 22 ĉefaj reprezentantoj de la Tria Regno. La juĝa proceso komenciĝis la 20-an de novembro 1945 kaj ĝi estis finita per eldirado de verdiktoj la 1-an de oktobro 1946.
SS, Gestapo, SD kaj ĉefa stabo de NSDAP estis samtempe juĝitaj kun ili kiel krimulaj organizaĵoj.
Similaj procesoj okazis ankaŭ en Japanio - ili konatiĝis kiel Tokiaj procesoj (Internacia Milita Tribunalo por la Ekstrema Oriento).
Kvankam la nuremberga proceso estas ĝenerale akceptata kiel necesa parto de egaligo kun la naziismo, troviĝas obĵetoj kontraŭ la maniero de ĝia farigo kaj montroj al tio, ke minimume el jura vidpunkto ĝi ne estis ĝusta. Sekvas listo de ĉefaj obĵetoj:
Malgraŭ la supre menciitaj riproĉoj oni konsideras la proceson justa. Ĝi nur iomete venĝis terurajn krimojn, pro kiuj mortis senkulpaj homoj de multaj nacioj.
Krimoj kontraŭ la homeco flanke de komunista Sovetunio ne estis prijuĝitaj, kaj Pollando - la plej viktimigita - estis ekskludita kiel flanko (krom du polaj-judaj geatestantoj)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.