Ernst KALTENBRUNNER (4a de Oktobro 1903 - 16a de Oktobro 1946) estis alt-ranga aŭstria oficiro de SS dum Nazia epoko kaj grava fifaranto de la Holokaŭsto. Post la ekzekuto de Reinhard Heydrich en 1942, kaj mallonga periodo sub estreco de Heinrich Himmler, Kaltenbrunner estis la tria estro de la Reichssicherheitshauptamt (Sekurservo, RSHA), kiu inkludis la servojn de Gestapo, Kriminalpolizei (Nazigermania Kripo) kaj la SD, el Januaro 1943 ĝis la fino de la Dua Mondmilito en Eŭropo.
Ernst Kaltenbrunner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1903 en Ried im Innkreis, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 16-an de oktobro 1946 (43-jaraĝa) en Malliberejo de Nurenbergo |
Mortokialo | Pendumo |
Tombo | Wenzbach (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio Nazia Germanio |
Alma mater | Universitato de Graz Bundesrealgymnasium Linz Fadingerstraße (en) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | politikisto oficiro advokato Gestapo employee (en) |
Kaltenbrunner aliĝis al la Nazia Partio en 1930 kaj al la SS en 1931, kaj ĉirkaŭ 1935 li estis konsiderita estro de la Aŭstria SS. En 1938, li helpis ĉe la Anschluss kaj ricevis la komandon de la SS kaj de la polico en Aŭstrio. En Januaro 1943, Kaltenbrunner estis nomumita estro de la RSHA, kaj sukcedis Reinhard Heydrich, kiu estis mortigita en Majo 1942.
Ektuziasma antisemidulo kaj fanatika sekvanto de Adolf Hitler, Kaltenbrunner gravis en periodo en kiu la genocido de judoj intensiĝis. Li estis la plej altranga membro de SS kiu frontis proceson (Himmler estis memmortiginta sin Maje 1945) en la Juĝoj de Nurenbergo, en kiuj li estis deklarita kulpa pri militkrimoj kaj pri krimoj kontraŭ la homaro. Kaltenbrunner estis kondamnita je mortpuno kaj ekzekutita per pendumado la 16an de Oktobro 1946.
Literaturo
- Gerwarth, Robert (2012). Hitler's Hangman: The Life of Heydrich. New Haven, CT: Yale University Press. ISBN 978-0-30018-772-4.
- Miller, Michael (2015). Leaders of the SS and German Police, Vol. 2. San Jose, CA: R. James Bender. ISBN 978-19-329-7025-8.
- Moorehead, Caroline (1999) [1998]. Dunant's Dream: War, Switzerland and the History of the Red Cross. Carroll & Graf Publishing. ISBN 978-0786706099.
- Overy, Richard (2010). The Third Reich: A Chronicle. New York: Quercus Publishing Inc. ISBN 978-1-62365-456-6.
- Read, Anthony (2005). The Devil's Disciples: Hitler's Inner Circle. New York: Norton. ISBN 978-039332-697-0.
- Rosmus, Anna (2015). Hitlers Nibelungen: Niederbayern im Aufbruch zu Krieg und Untergang. Grafenau: Samples Verlag. ISBN 978-3-93840-132-3.
- Snyder, Louis L (1976). Encyclopedia of the Third Reich. London: Robert Hale. ISBN 978-1-56924-917-8.
Eksteraj ligiloj
- defendo de Kaltenbrunner en Nuremberga Proceso, el arkivoj de Canadian Broadcasting Corporation; 2m:36s
- Atesto de Rudolf Hoess en Nuremberga Proceso
- Nuremberga filmo ĉe IMDB
- Seventeen Moments of Spring film ĉe IMDB
- Holokaŭsta serieto ĉe IMDB
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.