muzeo en Aŭstrio From Wikipedia, the free encyclopedia
Mauthausen (ekde la jaro 1940 konata kiel Mauthausen-Gusen) estis granda grupo de naziaj koncentrejoj, kiuj estis konstruitaj en la ĉirkaŭaĵo de vilaĝoj Mauthausen kaj Gusen en Supra Aŭstrio, proksimume 20 km oriente de Linz. Signifa loko de ekstermado de la pola intelektularo kadre de tiel nomata Intelligenzaktion.
Kvankam ĝi unue konsistis el unusola tendaro apud Mauthausen, iom post iom ĝi pli ampleksiĝis kaj ĝi fariĝis unu el la plej grandaj kompleksoj de labortendaroj en fare de Germanio kontrolata Eŭropo[1][2]. Krom kvar ĉefaj subtendaroj, kiuj nomiĝis filioj, apud Mauthausen kaj proksime de Gusen estis en Aŭstrio kaj suda Germanio pli ol 50 pluaj subkoncentrejoj, kie arestitoj estis eluzataj kiel sklavoj. Al subordigitaj tendaroj de la komplekso de Mauthausen apartenis ankaŭ ŝtonminejoj, municiaj fabrikoj, minejoj, armilfabrikoj kaj fabrikoj por fabriki ĉasaviadilojn de tipo Me 262.
En januaro de 1945 laboris jam en la tendaroj gviditaj el la centralo en Mauthausen proksimume 85 000 arestitoj.[3] Eĉ kiam precizaj perdoj je vivoj en la tuta komplekso restas nekonataj, plimulto da fontoj indikas ilin en dislimiĝo 122 766 ĝis 320 000. La tendaroj ekkreis unu el unuaj grandaj kompleksoj de koncentrejoj en nazia Germanio kaj ili estis unu el la lastaj, kiujn okupis la aliancanaj soldataroj. Ambaŭ ĉefaj tendaroj, Mauthausen kaj Gusen I, estis unusolaj tendaroj en Eŭropo, kiuj estis envicigitaj en la 3-an kategorion, kio signifis, ke ili devis esti la plej severaj tendaroj por "nereedukeblaj politikaj kontraŭuloj de Tria Regno"[1] Diference de aliaj koncentrejoj destinitaj por ĉiuj kategorioj de arestitoj, Mauthausen estis en plimulto de kazoj eluzata por ekstermo per laboro de inteligentularo: kleruloj kaj anoj de pli superaj sociaj tavoloj en landoj subjugitaj al Germanio dum la dua mondmilito[4]
La 8-an de aŭgusto 1938 estis ĝis Mauthausen apud Linz senditaj arestitoj el koncentrejo Dachau, por ke ili komencu konstrui novan tendaron. La loko ne estis elektita nur pro ties proksimeco al Linz - trafiknodo, sed ankaŭ tial, ĉar tiu ĉi regiono estis nur tre maldense priloĝata[3]. Kvankam la tendaro estis de komence priregata de la germana ŝtato, fondis ĝin privata kompanio kiel ekonomian entreprenon. Proprumanto de ŝtonminejo Wiener-Graben,, kiu ne estis nur en Mauthausen, sed ankaŭ en ties proksimeco, estis entrepreno DEST; mallongigo por Deutsche Erd- und Steinwerke GmbH. La kompanio gvidita de Oswald Pohl, kiu estis ankaŭ alte postenigita funkciulo de SS, aĉetis la ŝtonminejon de urbo Vieno kaj komencis kun la konstruado de la unua tendaro en Gusen. Granito, minita en la ŝtonminejo, antaŭe estis uzata por pavimado de vienaj stratoj, sed la naziaj reprezentantoj supozis ties eluzon por kompleta rekonstruo de ĉefaj germanaj lokoj en harmonio de planoj de Albert Speer kaj aliaj arkitektoj de la nazia arkitekturo[5], kiuj postulis grandan kvanton de la granito.
Financaj rimedoj por la konstruo de la koncentrejo en Mauthausen devenis el diversaj fontoj, inkluzive de komercaj kontoj el Dresdner Bank, en Prago situanta Böhmische Escompte-Bank, la t.n. fonduso de Reinhardt (t.e. el la monoj, kiuj estis ŝtelitaj al la arestitoj de la koncentrejoj) kaj el Germana Ruĝa kruco[3][6].
Mauthausen devene servis kiel severe gvidita arestejo por ordinaraj krimuloj, prostituitinoj [7] kaj aliaj "neplibonigeblaj rompantoj de leĝo"[8]. La 8-an de majo 1939 la tendaro ŝanĝiĝis en labortendaron kaj oni komencis uzi ĝin plej ofte por malliberigo de politikaj arestitoj[9].
Fine de la jaro 1939 la tendaro en Mauthausen estis jam kun la ŝtonminejo Wiener-Graben troplenigita de la arestitoj. Ilia nombro grimpiĝis el 1 080 fine de la jaro 1938 al pli ol 3 000 je unu jaro plia malfrue. Proksimume tiutempe komencis en proksime 4,5 km malproksima Gusen konstruado de nova tendaro. Tiu ĉi tendaro (pli malfrue nomita Gusen I) kaj ties kastenhofena ŝtonminejo estis finitaj en majo de 1940. La unuaj arestitoj estis lokigitaj la 17-a de aprilo 1940 en la unuaj du barakoj (n-roj 7 kaj 8), dume la unua transporto de la arestitoj, ĉefe el la tendaroj Dachau kaj Sachsenhausen alvenis la 25-an de majo de la sama jaro[3].
Simile kiel la proksima Mauthausen, ankaŭ Gusen eluzis siajn arestitojn por sklava laboro en granitaj ŝtonminejoj. Krom tio ĝi ankaŭ luigis ilin al diversaj lokaj entreprenistoj. En oktobro de 1941 kelke da barakoj apartiĝis de la gusena filio per pikdrato kaj ĝi ŝanĝiĝis en memstaran militkaptitan labortendaron (Kriegsgefangenenarbeitslager). En tiu ĉi tendaro estis arestita granda nombro de militkaptitoj, plimulte de sovetaj oficiroj. En la paso de la jaro 1942 la fabrikkapacito de ambaŭ tendaroj - Mauthausen kaj Gusen - kulminis. Gusen disvastiĝis je centra deponejo de SS, kie estis apartigata kaj plu en Germanion sendata diversa varo ŝtelita en la okupitaj teritorioj[10]. La lokaj ŝtonminejoj kaj entreprenoj senĉese bezonis novan laborforton, ĉar senĉese pli da germanoj estis rekrutigitaj en Wehrmacht-on.
En marto de 1944 estis la eksa deponejo de SS alikonstruita al nova filio, kiu ricevis nomon Gusen II. Ĝis la fino de la milito ĝi servis kiel improvizita koncentrejo. En la tendaro estis proksimume 12 000 ĝis 17 000 arestitoj, kiuj havis eĉ ne bazan ekipaĵaron[1]. En decembro de 1944 estis malfermita plua parto en proksima Lungitz. Ĉi tie estis alifarita parto de fabrika infrastrukturo al la tria filio - Gusen III[1]. Kresto de la nombro de filioj ne kapablis egaliĝi al la kresko de arestitoj, kio kaŭzis troplenigitecon de la barakoj en ĉiuj filioj Mauthausen-Gusen. Ekde fino de la jaro 1940 ĝis la jaro 1944 la nombro de arestitoj, kiuj havis unu liton, pligrandiĝis el 2 je 4[1].
Simile kiel senĉese plialtiĝis produkto de la komplekso de tendaroj de Mauthausen-Gusen, tiel plialtiĝis nombro de arestitoj samkiel la subkoncentrejoj mem. Eĉ kiam la tendaroj Dusen kaj Mauthausen devene servis al la lokaj ŝtonminejoj, en la jaro 1942 kaj pli poste ili estis envicigitaj en la germanan militan maŝinaron. Por akcepti plialtiĝantan nombron de la devigitaj laboristoj komenciĝis konstruado de subkoncentrejoj de Mauthausen (Außenlager) en ĉiuj partoj de Aŭstrio. Fine de la milito enhavis ties listo 101 subkoncetrejoj (inkluzive de 49 ĉefaj subkoncentrejoj[11]), kiuj kovris plimulton de la moderna Aŭstrio ekde Vieno kaj ekde Passau sur limo kun Jugoslavio. La subkoncentrejoj estis apartigitaj laŭ ilia ĉeftasko en kelkajn kategoriojn:
En la produktado samkiel ankaŭ en la profito Mauthausen-Gusen atingis la plej bonajn rezultojn el ĉiuj grandaj sklavaj laborcentrejoj inkluzive de koncentrejo Aŭŝvico, Flossenbürg, Gross-Rosen, Marburg kaj Natzweiler-Struthof[12]. Listo de entreprenoj eluzantaj devigaj laboroj de tendaro Mauthausen-Gusen estis longa kaj ĝi ensumigis grandajn naciajn korporaciojn samkiel ankaŭ malgrandajn lokajn firmaojn kaj komunumojn. Parton de ŝtonminejo ili reguligis por muntiga uzino por aŭtomatajn armilojn Mauser. En la jaro 1943 estis en Gusen konstruita subtera fabriko de entrepreno Steyr-Daimler-Puch. Similan entreprenon por fabrikado de ĉasaviadiloj Messerschmitt ili malfermis proksime de Sankt Georgen an der Gusen. Proksimume 45 pli grandaj entreprenoj komune partoprenis en tio, ke koncentrejo Mauthausen-Gusen atingis en la jaro 1944 mem profiton pli ol 11 000 000 regnaj markoj (RM)[13]. Estis inter ili[12]:
Gusen (I, II kaj III komune) | 26 311 |
Ebensee | 18 437 |
Gunskirchen | 15 000 |
Melk | 10 314 |
Linz | 6 690 |
Amstetten | 2 966 |
Wiener-Neudorf | 2 954 |
Schwechat | 2 568 |
Steyr-Münichholz | 1 971 |
Schlier-Redl-Zipf | 1 488 |
Oni luis la arestitojn kiel sklavoj. Oni eluzis ilin ekzemple por laboro en la lokaj fabrikoj, dum konstruado de ŝoseoj, dum firmigado kaj riparado de bordoj de Danubo, por konstrui grandajn loĝkvartalojn en Sankt Georgen, kaj ili devigis ilin labori ankaŭ en arkeologiaj elfosaĵoj en Spielberg.
Post komenco de strategia bombardado kontraŭ la germana milita industrio far de la aliancanaj soldataroj la germanaj planistoj decidiĝis transŝovi la produktadon en la subterejon, kiu estis nealirebla por la malamika aera bombardado. La arestitoj ricevis ordonon ekkonstrui en Gusen I kelke da grandaj tuneloj sub montetoj, kiuj ĉirkaŭigis la tendaron (kaŝnomo Kellerbau. Fine de la dua mondmilito la arestitoj elfosis spacojn kun areo preskaŭ 29 400 m² por fabriko por malgrandaj armiloj. En januaro de 1944 la arestitoj el la subkoncentrejo Gusen II ekkonstruis similajn tunelojn sub vilaĝo Sankt Georgen (kaŝnomo Bergkristall. Pro elfosado de proksimume 50 000 m² ili ebligis al firmao Messerschmitt, por ke ĝi ekkonstruu muntad-uzinon por fabrikado de Messerschmitt Me 262 kaj raketoj V2. Krom aviadiloj proksimume 7 000 m² da tuneloj en Gusen II servis por fabrikoj, kiuj fabrikis diversajn militmaterialon[16]. Fine de la jaro 1944 laboris en la subterejo proksimume 11 000 da arestitoj de Gusen I kaj II[17]. Pluaj 6 500 laboris en disvastigo de la subtera reto de la tuneloj kaj ĉambregoj. Post ties finigo en la jaro 1945, la fabriko Me 262 estis kapabla ĉiumonate kunmunti 1 250 da aviadiloj. Tio estis la dua plej granda germana fabriko por produktado de aviadiloj post ankaŭ subtera koncentrejo Mittelbau-Dora[17].
Krom la ekonomia tasko la tendaro havis ankaŭ politikan signifon. Minimume ĝis la jaro 1942 la tendaro estis destinita por arestigado kaj murdado de veraj kaj elpensitaj politikaj kaj ideologiaj malamikoj de Germanio[2][18]. La tendaro servis al la germana milita maŝinaro kaj ĝi plenumis ankaŭ por ekstermigado per laboro. Kiam la arestitoj estis tute elĉerpintaj post 12-a hora laboro en la ŝtonminejo aŭ kiam ili estis tro malsanaj aŭ tro malfortaj, por ke ili povu labori, ili transŝovis ilin en la t.n. barakon por malsanuloj (Krankenrevier) aŭ en alian lokon por ekstermigo. De komence la tendaro ne havis propran gaskameron kaj la t.n. muzulmanojn, la arestitoj tro malsanaj por tio, por ke ili laboru post tio, kiam ili estis torturitaj, subnutritaj aŭ plene elĉerpintaj, ili transportis en aliajn koncentrejojn por ekstermigo (plej ofte en nefaman kastelon Hartheim[19], kiu estis malproksima 40,7 km) aŭ mortigitaj per mortiga injekto kaj cindrigo en loka krematorio. Kun la plialtiganta nombro de arestitoj tiu ĉi sistemo fariĝis tro multekosta kaj ekde la jaro 1940 Mauthausen fariĝis unu el malmultaj okcidentaj tendaroj, kiu uzis gaskameron regule. De komence ĝi uzis nur improvizitan mobilan gaskameron - liveraŭton kun ellastuba tubo alimuntita internen - kiu moviĝadis inter Mauthausen kaj Gusen. La 29-an de septembro 1941 komenciĝis amasa poduonhora ekstermo de malliberuloj, sub duŝoj kun malvarmega akvo kaj granda akvopremo - ĝis januaro 1942 germanoj murdis 2000 personojn, inkluzive de la granda nombro de pola intelektularo kadre de t.n. Intelektul-kampanjo. Decembro 1941 ili finis daŭran gaskameron, kiu povis mortigi en unu fojo proksimume ĝis 120 da arestitoj[20][21].
Ĝis la jaro 1940 kreis la plej grandajn grupojn de arestitoj la germanaj, la aŭstriaj kaj la ĉeĥoslovakaj socialistoj, komunistoj, anarkiistoj, samseksemuloj kaj ciganoj. Pluaj grupoj de la persekutitoj eksplicite pro religiaj sintenoj estis Sektistoj (tiel nomigis ilin la nazia reĝimo) - esplorantoj de Biblio kaj atestantoj de Jehovo. La kaŭzo de ilia arestigo estis la plena rifuzo de ĵuro de sindoneco al Hitler kaj ilia absoluta rifuzo de aniĝo en kian ajn militan servon[9].
Komence de la jaro 1940 estis transŝovigita en la komplekson de Mauthausen-Gusen granda nombro de poloj. La unuaj grupoj konsistis el artistoj, sciencistoj, skoltistoj, instruistoj kaj universitataj profesoroj[3][22] arestitaj dum agado AB (Außerordentliche Befriedungsaktion).
Unue ĉiuj novaj alvenintoj estis kategorio "nedezirataj", sed kleruloj kaj politikaj arestitoj kreis ĝis la fino de la milito la plej nombran grupon. Dum la dua mondmilito venis ĝis Mauthausen kaj ties subkoncentrejoj grandaj grupoj de hispanaj respublikanoj. Plimulte temis pri la eksaj respublikanaj soldatoj aŭ aktivistoj, fuĝintaj el Francio post la venko de Francisco Franco en la Hispana Enlanda Milito, kaj militkaptitaj far de la germana armeo en la jaro 1940 dum franca malvenko aŭ transdonitaj al germanoj far de reprezentantoj de vichisma reĝimo. La plej granda el tiuj ĉi grupoj venis ĝis Gusen en januaro de 1941[23]. Komence de la jaro 1941 preskaŭ ĉiuj poloj kaj hispanoj, krom malgrandaj grupoj de specialistoj laborantaj en la ŝtonminejo, estis transŝovigitaj el Mauthausen ĝis Gusen[24]. La tendaroj komencis post la komenco de soveta-germana milito en la jaro 1941 akcepti grandan kvanton de sovetaj militkaptitoj. Plimulto da ili estis lokigita en barakoj apartigitaj de la resto de tendaro. La unuaj grupoj destinitaj por novaj gaskameroj, konstruitaj komence de la jaro 1942, konsistis ĉefe el la sovetaj militkaptitoj. En la jaro 1944 estis alveturigita en la tendaron granda grupo de hungaraj kaj nederlandaj judoj[25]. Simile kiel okaze de pluaj grandaj grupoj de arestitoj lokigitaj en Mauthausen-Gusen plimulto da ili mortis pro sekvoj de penega laboro, malbonaj kondiĉoj aŭ post ĵetigo el muro de la mauthausena ŝtonminejo, kromnomata de inspektistoj de SS kaj kapuloj kiel paraŝutista muro. La inspektistoj markis tiujn ĉi arestitojn kiel paraŝutistoj sen paraŝuto.
La tendaroj Mauthausen-Gusen akceptis dum la dua mondmilito ĉiutage pli malgrandajn transportojn de arestitoj; plimulte el ceteraj koncentrejoj el la far de Germanio okupata Eŭropo. Plimulto de arestitoj en subkoncentrejoj de Mauthausen estis transŝovonte en ties fina destinejo tenita en diversaj aliaj lokoj. La plej signifa el tiuj ĉi centrejoj por Mauthausen-Gusen estis nefame konataj koncentrejoj Dachau kaj koncentrejo Aŭŝvico. La unuaj transportoj el Aŭŝvico venis en februaro de 1942. La dua transporto en junio de la sama jaro estis kun proksimume 1 200 da arestitoj multe pli granda. Similaj grupoj estis senditaj el Aŭŝvico ĝis Gusen kaj Mauthausen en aprilo kaj novembro de 1943, kaj pliposte en januaro kaj februaro de 1944. Fine, en majo de la sama jaro post vizito de Adolf Eichmann en Mauthausen, Mauthausen-Gusen akceptis la unuan grupon el 8 000 hungaraj judoj el Aŭŝvico; la unuan grupon, kiu estis evakuita el tendaro antaŭ la soveta antaŭenmarŝo. Dekomence la grupoj evakuitaj el Aŭŝvico konsistis el kvalifikitaj laboristoj por la kreskanta industrio de la komplekso Mauthausen-Gusen, sed kiel la evakuado dauris, ili transportis ĝis Mauthausen, Gusen, Vieno aŭ Melk ankaŭ aliajn kategoriojn de homoj.
Iom post iom, Aŭŝvico preskaŭ ĉesis akcepti novajn arestitojn kaj plimulto estis alidirektata anstataŭ tio ĝis Mauthausen. Lastan grupon - proksimume 10 000 arestitoj - ili evakuis en lasta ondo en januaro de 1945, nur kelke da semajnoj antaŭ la soveta okupo de la komplekso Aŭŝvico-Birkenau[26]. Estis inter ili ankaŭ granda grupo de civiluloj arestita far de germanoj post malsukcesa ribelo de Varsovio[27], sed el kiuj supervivis la liberigon malpli ol 500[28]. Komune venis en la komplekson el aliaj koncentrejoj en lastaj monatoj preskaŭ 23 364 arestitoj[28]. Sed multe pli da ili mortis dum marŝo de morto pro sekvoj de la plena elĉeriĝo aŭ en fervojaj vagonoj, kie ili estis tenitaj kelke da tagoj antaŭ ilia alveno sen sufiĉo da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj dum temperaturoj sub punkto de frosto. La transportoj de arestitoj estis konsiderataj kiel malpli signifaj ol aliaj gravaj servoj.
Multaj el tiuj, kiuj supervivis la vojaĝon, mortis ankoraŭ antaŭ registrado, dum aliaj ricevis numerojn de la jam mortigitaj arestitoj[28]. Multaj el ili estis loĝigitaj en la tendaro aŭ en novaranĝitaj tendoj (Zeltlager en senpera proksimeco de la subkoncentrejo Mauthausen, kie ili devigis proksimume 2 000 homojn esti en tendoj destinitaj nur por 800 arestitoj kaj poste lasi malsatigi[29].
Simile kiel ankaŭ en aliaj naziaj koncentrejoj ĉiuj arestitoj ne estis egalaj reciproke. Ili traktis kun ili depende de ilia kategorio, iliaj nacieco kaj rango. La t.n. kapuloj aŭ arestitoj persvaditaj far de iliaj forportintoj por gardado, ricevis pli da manĝaĵo kaj pli altan salajron en formo de kuponoj, kiuj povis esti en kantino aŭ en memstara ĉambro troviĝanta en plimulto da barakoj interŝanĝitaj je cigaredoj. Plie, laŭ la ordono de Himmler el junio de 1941, estis por ili en la jaro 1942 malfermita bordelo en la tendaroj Mauthausen kaj Gusen I[30]. La kapuloj kreis la plej grandan parton de la t.n. "gravuloj" (Prominenz), arestitoj, kun kiuj oni traktis pli bone ol kun normalaj arestitoj.
Kvankam la komplekso Mauthausen-Gusen estis labortendaro por viroj, kun la unua virina transporto el Aŭŝvico en septembro de 1944 estis malfermita en Mauthausen ankaŭ tendaro por virinoj. Pluaj virinoj kaj infanoj venis ĝis Mauthausen el Ravensbrück, Bergen-Belsen, Gross Rosen kaj Buchenwald. Komune kun ili venis ankaŭ virinaj gardistinoj - pri dudek estas konate, ke ili deĵoris en Mauthausena tendaro, sesdek en la tuta komplekso de la tendaro, en subkoncetrejoj Hirtenberg, Lenzing (ĉefa virina subkoncentrejo en Aŭstrio) kaj St. Lambrecht. Ĉefaj gardistinoj en Mauthausen estis unue Margarete Freinberger kaj poste Jane Bernigau. Preskaŭ ĉiuj gardistinoj deĵorantaj en Mauthausen estis rekrutigitaj en aŭstriaj urboj inter septembro kaj novembro de 1944. Komence de aprilo de 1945 venis almenaŭ pluaj 2 500 virinaj arestitinoj el virinaj subkoncentrejoj en Amstetten, St. Lambrecht, Hirtenberg kaj subkoncentrejo en Freiberg Saxony de koncentrejo Flossenbürg. Oni parolas, ke en Mauthausena koncentrejo deĵoris ankaŭ Hildegard Lächert[31].
Alirebla statistiko pri mauthausenaj arestitoj[32] el printempo de 1943 indikas 2 400 arestitojn pli junaj ol 20 jaroj, kio estis 12,8 % el la suma nombro de 18 655. Ĝis fino de marto de 1945 la nombro plialtiĝis al 15 048, kio estis 19,1 % el la suma nombro de 78 547 arestitoj. La nombro de neplenkreskuloj dum tiu ĉi tempa intervalo plialtiĝis 6,2 oble, dume la nombro de plenkreskaj arestitoj ekkreskis en la sama tempo nur kvaroble. Tiuj ĉi numeroj repuŝis kun daŭrigo de la milito plialtigita nombro de pola, ĉeĥa, rusa kaj balkana junularoj devigite laborantaj[33]. Senpere liberigonte la statistiko notas la jenan konsiston de la junuloj[32]: 5 809 eksterlandaj civilaj laboristoj, 5 055 politikaj arestitoj, 3 654 judoj kaj 330 rusaj militkaptitoj. Estis ĉi tie ankaŭ 23 ciganaj infanoj, 20 la t.n. "kontraŭsociaj elementoj", 6 hispanoj kaj 3 atestantoj de Jehovo.
Kvankam Mauthausen-Gusen ne estis unusola koncentrejo, kie germanoj realigis ilian ekstermo per laboro (Vernichtung durch Arbeit), la tendaro apartenis inter la plej brutalaj kaj la plej severaj. La kondiĉoj en la tendaro estis konsiderataj kiel escepte neelteneblaj, eĉ ankaŭ por koncentrejo[34][35][36]. La arestitoj ne suferis sole pro subnutrado, troloĝigitaj barakoj, senĉesa torturado kaj batado far de gardistoj kaj kapuloj[24], sed ankaŭ pro escepte penega laboro[20]. Se en Mauthausen estis tro arestitoj por tio, por ke ili laboru samtempe en la ŝtonminejo, al multaj ili donis laboron en metiejo aŭ alian penegan permanan laboron. La laboro en la ŝtonminejo estis donita al tiuj malfeliĉuloj, kiuj ial kulpiĝis. La kaŭzoj por ilia sendo al "rolo je puno" estis sensignifaj kaj ili ensumigis "krimojn" kiel ekzemple neeksalutado al preteriranta germano.
La laboro en la ŝtonminejo - ofte en neelteneblaj varmegoj aŭ dum frostoj preskaŭ −30 °C[24] - gvidis al escepte alta mortofteco[36][37]. Aldonaĵoj de manĝaĵo estis limigitaj kaj mezproksima arestito pezis en la periodo 1940-1942 proksimume 40 kilogramojn[38]. Oni taksas, ke mezproksima energetika valoro de la aldonaĵoj de manĝaĵo malaltiĝis el 1 750 kalorioj por unu tago dum la jaroj 1940 ĝis 1942 al 1 150 ĝis 1 460 en plua periodo. En la jaro 1945 la energetika valoro de la aldonaĵoj plu malaltiĝis kaj ĝi ne superis 600 ĝis 1 000 kalorioj ĉiutage; tio estas malpli ol triono de bezonata energio bezonata por mezproksima laboristo laboranta en peza industrio[1]. Tio gvidia al muzulmanigo kaj malsatigo de miloj da arestitoj.
La arestitoj en Mauthausen, Gusen I kaj Gusen II havis aliron al apartigita tendaro por malsanuloj, la t.n. Krankenlageru. Spite al tio, ke inter kuracistoj laboris proksimume 100 arestitoj[39], ili povis doni neniajn medikamentojn nur bazan unuan helpon[3][39]. Tial la tendara malsanulejo, kiel ĝi estis nomita de germanoj, estis fakte lasta haltejo antaŭ la morto por miloj da arestitoj kaj nur tre malmulte de ili havis ŝancon por resaniĝi.
Ŝtonminejo Mauthausen estis ankaŭ hejmo de nefame konataj "ŝtonoj de morto". Ili devigis ĉi tie la arestitojn en vico unu post la alia supren sur 186 ŝtupoj, por ke ili transportu vulgare hakitajn blokojn de ŝtonoj, kiuj ofte pezis preskaŭ 50 kg. Multaj elĉerpintaj arestitoj detruiĝis kaj falis sur aliaj arestitoj irantaj malantaŭ ili, kreante teruran domenan efekton; la unua arestito falanta sur pluan kaj tiel plu ĝis tute malsupren[40].
Tiu ĉi brutaleco ne estis hazarda. La gardistoj de SS ofte devigis la elĉerpintajn arestitojn suprenporti supren sur la ŝtupoj la ŝtonajn blokojn. Tiuj, kiuj supervivis tiun ĉi suferadon, estis vicigitaj sur rando de roko konata kiel "paraŝutista muro" (Fallschirmspringerwand)[41]. Kun armilo celita kontraŭ ili la arestitoj havis du eblecojn - esti pafmortigita aŭ puŝi la arestiton antaŭ si el la roko[11]. Inter aliaj kutimaj ekstermigaj metodoj de la arestitoj, kiuj malsanis, malkapablaj de plua laboro, kaptitaj dum provo je fuĝo aŭ pere de kolektiva kulpo apartenis:
D-ro Antoni Gościński, unu el tiuj, kiuj supervivis, informis post la fino de la milito pri 62 manieroj de mortigo en tendaroj Gusen I kaj Mauthausen[42]. Hans Marsalek taksis, ke mezproksima longeco de la vivo de nova arestito en Gusen moviĝis de ses monatoj en la jaroj 1940 ĝis 1942 al malpli ol tri monatoj komence de la jaro 1945[49].
Paradokse, la kresko de industrio eluzanta la devigan laboron en diversaj subkoncentrejoj de Mauthausen-Gusen, gvidis al fakta plibonigo de kondiĉoj por kelkaj arestitoj. Dume potagaj aldonaĵoj de manĝaĵo estis malaltigitaj, la peza industrio bezonis lertajn specialistojn pli ol nekvalifikitaj laboristoj, kio gvidis al limigo de la brutaleco de la tendaraj anoj de SS kaj la kapuloj. Eĉ kiam ili eĉ ĉiutage batis la arestitojn kaj la muzulmanojn ili plu ekstermis, de komence de la jaro 1943 ili permesis al kelkaj fabrikaj laboristoj akcepti de siaj familioj (plej ofte poloj kaj francoj) nutraĵpakaĵetojn. Tio helpis multajn el ili ne nur eviti al malsatigo, sed ankaŭ arestitojn, kiuj havis ekster la tendaro neniajn parencojn aŭ ne estis permesite al ili akcepti la pakaĵetojn[50].
Perdoj je vivoj en Gusen I, II kaj III[51] |
Józef Żmij |
Stanisław Nogaj |
KZ Gusen | Hans Marsalek [9] |
Stanisław Dobosiewicz [51] |
---|---|---|---|---|---|
1940 | 1 784 | 7 214 | 1 430 | 1 389 | 1 762 |
1941 | 5 793 | 5 564 | 5 272 | 6 300 | |
1942 | 6 088 | 7 203 | 5 005 | 7 410 | 9 534 |
1943 | 5 225 | 5 303 | 5 173 | 5 248 | 6 103 |
1944 | 5 921 | 4 790 | 4 691 | 4 091 | 5 488 |
1945 | 12 600 | 197 | 4 673 | 15 415 | |
Sen dato | 2 843 | ||||
Sume | 37 411 | 24 707 | 30 536 | 33 451 | 44 602 |
Estas neeble precize destini precizajn nombrojn de mortintoj en la komplekso Mauthausen-Gusen, ĉar plimulto de la tendaraj registroj kaj pruvoj estis neniigita far de germanoj kaj al la nove alvojaĝintaj arestitoj estis alvicigitaj numeroj de la jam mortigita arestito[20]. La situacio estas ankoraŭ pli komplika, ĉar kelkajn arestitojn el Gusen ili mortigis en Mauthausen kaj almenaŭ 3 423 el ili ili sendis en Hartheiman kastelon malproksima 40,7 km. Ankaŭ sen mencio de la precizaj nombroj ili mortigis pluajn kelkajn centojn en vetureblaj gaskameroj[52]. SS fuĝonte el la tendaro la 4-an de majo 1945 klopodis neniigi la pruvojn, allasante identigon de nur proksimume 40 000 da viktimoj. Dum la unuaj tagoj la polaj arestitoj, anoj de la mallibereja organizaĵo de rezistmovado, liberigis ĉefan tendaroficejon; spite al deziro de la ceteraj arestitoj, kiuj volis bruligi ĝin[53].
Post la milito unu el la savitaj poloj transveturigis dokumentojn de la ĉefa tendaroficejo ĝis Pollando, kiu pli poste donis ilin al Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim[54][55]. Partojn de mortoregistroj de tendaro Gusen I certigis la polaj arestitoj, kiuj post la milito transveturigis ilin ĝis Aŭstralio. En la jaro 1969 ili transdonis tiujn ĉi registrojn al spursekcio de Internacia Ruĝa Kruco[52].
La savita tendara kartoteko ensumigas personajn registrojn de 37411 murditaj arestitoj, inkluzive de 22 092 poloj, 5 024 hispanoj, 2 843 sovetaj militkaptitoj kaj 7 452 arestitoj el 24 aliaj naciecoj[56]. Parto de la savita kartoteko de la mortintoj KZ Gusen notas pluajn 30 536 da nomoj.
La ĉefa fonto de informoj pri nombro de mortintoj en la tendara komplekso estas krom la kartoteko de la subkoncentrejoj de Mauthausen:
Pro kvanto de diversaj fontoj la precizaj perdoj je vivoj de koncentrejo Mauthausen-Gusen esence diferenciĝas ekde la fonto al la fonto. Diversaj sciencistoj indikas ilin en dislimiĝo de 122 766[57] preskaŭ 320 000[42], kun alia ofte indikata numero 200 000[58] kaj "pli 150 000“[59].
Diversaj historiistoj indikas sumajn perdojn je vivoj en kvar ĉefaj tendaroj (Mauthausen, Gusen I, Gusen II kaj Gusen III) inter 55 000[20] kaj 60 000[60]. En la unuaj monatoj post la liberigo mortis en usonaj kampaj malsanulejoj pluaj 1 042 arestitoj[61].
El proksimume 320 000 da arestitoj malliberigitaj dum la milito en la diversaj subkoncentrejoj de KZ Mauthausen-Gusen supervivis proksimume nur 80 000[62], inkluzive de 20 487[61] preskaŭ 21 386[63] en Gusen I, II kaj III.
Diagramo bildiganta naciecon de tiuj arestitoj, kiuj supervivis Gusen I, II kaj III[63] por detaloj klaku sur la bildo |
---|
Dum lastaj monatoj antaŭ la liberigo de tendaro Franz Ziereis, lia komandanto, preparis ĝin por defendo antaŭ ebla soveta ofensivo. Plimulto de arestitoj de germana kaj aŭstria naciecoj "propravole" aliĝis en SS-Freiwillige Häftlingsdivision - taĉmento de SS konsistanta ĉefe el eksaj arestitoj de la koncentrejo gvidita de Oskar Dirlewanger. La restintaj arestitoj estis peligataj por konstruadi kontraŭtankan barieron oriente de Mauthausen. La arestitoj, kiuj ne estis kapablaj konsili al si kun la peza laboro kaj subnutrado, estis pogrande likvidataj, por ke ili liberigu lokon por alvenantaj novaj arestitoj el aliaj evakuitaj tendaroj inkluzive de plimulto de subkoncentrejoj de Mauthausen-Gusen troviĝantaj en la orienta Aŭstrio. En lastaj monatoj de la milito livero de la ĉefa fonto de kalorioj, nutraĵpakaĵoj sendataj pere de Internacia Ruĝa Kruco, haltis kaj nutraĵaldonaĵoj estis katastrofe malaltaj. La arestitoj translokigitaj en "malsanulejan subkoncentrejon" ricevis krom duonlitro da supo nur unu panon dividita por dudek arestitoj[64]. Multaj arestitoj, kiuj jam antaŭe partoprenis en diversaj formoj de rezistmovado, komencis prepari planojn por la defendo de tendaro okaze de provo de SS likvidi la restintajn arestitojn. Ne estas konate, kial la arestitoj de Gusen I kaj II ne estis malgraŭ rekta ordono de Heinrich Himmler amase ekzekutitaj; la plano de Ziereis supozis peligon de ĉiuj arestitoj en tunelojn de subtera fabriko en Kellerbaus kaj eksplodigon de ties enirejoj. Unu el polaj rezistmovadanoj, kiu eksciis pri tiu ĉi plano, ekplanis amasigon de ilaro bezonita por fosi trablovejojn.
La 28-an de aprilo estis proksimume 22 000 da arestitoj peligitaj sub preteksto de elpensita flugatako en la gusenajn tunelojn. Sed post kelke da horoj la arestitoj povis reveni en la tendaron. Stanisław Dobosiewicz, aŭtoro de monografio pri la komplekso de Mauthausen-Gusen, klarigas, ke ebla kaŭzo de la malsukceso de germana plano estis trarompo de bruligŝnuro. Zeireis mem proklamis en sia respondo el la 25-a de majo, ke malobei la ordonon konvinkis lin lia edzino[65]. Kvankam oni forlasis la planon, la arestitoj plu timis masakron de SS per aliaj rimedoj. Tial la polaj, sovetaj kaj francaj arestitoj preparis planon de atako kontraŭ barakoj de gardistaroj de SS kaj akiro de armiloj bezonataj por batalo. Similan planon ellaboris ankaŭ la hispanaj arestitoj[65].
La 3-an de majo SS kaj pluaj gardistaroj komencis preparon de evakuado de la tendaro. La sekvantan tagon alternis la mauthausenajn gardistarojn nearmitaj soldatoj de Volkssturm kaj importita taĉmento konsistanta el pli aĝaj vienaj policanoj kaj fajroestingistoj. La komandanto de polica taĉmento agnoskis "arestitan memadministradon" kiel la plej superan tendarorganon kaj Martin Gerken, en la gusena administracio ĝis tiam plej alte postenigita kapulo-arestito, kiu havis rangon de Lagerälteste aŭ la plej aĝa en la tendaro, fariĝis fakte nova komandanto. Li provis krei Internacian arestitan komitaton, kiu fariĝus portempa reganta grupo de la tendaro ĝis ties liberigo fare de unu el la proksimiĝantaj armeoj. Sed post publika kulpigo pro kunlaborado kun SS lia plano malsukcesis. La devigita laboro haltis en ĉiuj subkoncentrejoj de Mauthausen kaj la arestitoj koncentriĝis por la preparo de sia liberiĝo - aŭ la defendon de tendaroj okaze de ebla atako de divizioj de SS koncentriĝintaj en la regiono[65]. La restoj de kelkaj germanaj divizioj vere atakis Mauthausenon, sed ili estis repuŝitaj fare de la arestitaj taĉmentoj, kiuj transprenis la tendaron[7]. El ĉiuj ĉefaj subkoncentrejoj de la komplekso Mauthausen-Gusen estis evakuita nur Gusen III. La 1-an de majo la arestitoj estis senditaj al marŝo de morto ĝis Sankt Georgen, sed nur post kelke da horoj de la marŝo estis ordonite al ili reveni reen en la tendaron. La operaco ripetiĝis ankaŭ la sekvantan tagon, sed ĝi estis rapide revokita. La sekvantan tagon la gardistaroj de SS dezertis lasante la arestitojn al ilia propra sorto[65].
La tendaroj de Mauthausen-Gusen estis lastaj, kiuj estis liberigitaj dum la dua mondmilito. La 5-an de majo 1945 venis en la tendaron Mauthausen soldatoj de la 41-a esploriga taĉmento de la 11-a usona kirasita divizio. Tiuj ĉi taĉmentoj malarmigis la policanojn kaj ili forlasis la tendaron. Plimulto de anoj de SS jam forkuris el la tendaro antaŭ ties liberigo; sed proksimume tridek, kiuj restis, estis fare de la arestitoj mortbatitaj[66]; simila nombro de mortbatitoj estis ankaŭ en Gusen II[66]. Ĝis la 6-a de majo estis escepte de 2 tenadroj en Loiblpass liberigitaj fare de usona armeo ĉiuj restantaj subkoncentrejoj de la tendarkomplekso Mauthausen-Gusen.
Inter la liberigitaj tendararestitoj estis Jack Taylor, oficiro de Office of Strategic Services (antaŭulo de CIA)[67]. Li supervivis helpe de kelkaj arestitoj kaj poste li estis ĉefatestanto en proceso de tendaro Mauthausen-Gusen antaŭ Internacia armea tribunalo en Dachau[68]. Plua el tiuj, kiuj supervivis, estis Simon Wiesenthal - inĝeniero, kiu pasigis la reston de sia vivo per ĉasado de naziaj militaj krimuloj.
Post la germana kapitulacio la komplekso Mauthausen-Gusen falis en sovetan okupacian zonon. Plej baldaŭ la sovetaj oficejoj uzis partojn de la tendaroj Mauthausen kaj Gusen I kiel kazernojn de Ruĝa Armeo. En la sama tempo la subteraj fabrikoj estis malkonstruitaj kaj senditaj kiel milita ĉasakiraĵo ĝis Sovetunio. Pli poste, inter 1946 kaj 1947, la tendaroj estis negarditaj kaj plimulto de meblaro kaj ekipaĵaro estis kaj fare de Ruĝa Armeo kaj ankaŭ fare de loka loĝantaro disprenita. En la jaro 1947 la sovetaj fortoj eksplodigis la subterajn tunelojn, transdonis la tendaron al aŭstriaj civilaj organoj kaj detiriĝis el la regiono. En la jaro 1949 la tendaro estis proklamita kiel memoriga loko. Fine, la 3-an de majo 1975, 30 jaroj post la liberigo de tendaro, kanceliero Bruno Kreisky malfermis Muzeon de Mauthausen[2]. Diference de Mauthausen estas hodiaŭ plimulto de tio, kio kreis subkoncentrejojn de Gusen I, II kaj III, loĝejzonoj konstruitaj post la milito[69].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.