Remove ads
stato de organismo, kies korpa temperaturo estas malaltiĝinta sub la sojlo de ordinara metabolo From Wikipedia, the free encyclopedia
Hipotermio (de la antikva greka ὑπό hypo "sub" kaj θερμός thermos "varma") estas kondiĉo en kiu la korpa temperaturo de vivaĵo falas sub la nivelon necesan por normala metabolismo. Ĉe homoj ĝi estas difinita kiel korpokerna temperaturo de malpli ol 35.0 °C. La homa korpa temperaturo estas kutime tenata ĉe konstanta nivelo de 36.5º al 37.5 °C pere de biologia homeostazo aŭ termoregulado. Pro ekspono al malvarmo kaj se la internaj mekanismoj ne kapablas replenigi la varmon kiun oni perdas, okazas falo en la korpinterna temperaturo. Dum la korpa temperaturo falas, okazas ankaŭ karakteraj simptomoj kiaj fridotremo kaj mensa konfuzo.
Intence kaŭzata hipotermio estas unu el la plej oftaj metodoj mortigi breditajn fiŝojn. Oni metas la bestojn sur solidan blokon de glacio sub aero aŭ en miksaĵon de glacio kaj akvo. Tio rezultigas malrapidan morton daŭrantan multajn minutojn dum la fiŝoj baraktas kaj montras fiziokemiajn signojn de sufero. Krome, la buĉantoj ofte amasigas tiom da buĉatoj sur la glacio, ke la supraj ne kontaktas ĝin, kaj tial mortas eĉ pli malrapide, dum la malsupraj estas premataj de la pezo.[1]
Tilapioj estas enkondukitaj en tro malvarmajn klimatojn, kie ili mortas amase de hipotermio dum la vintro.[2][3]
La plej malalta dokumentita korpotemperaturo kiun iu homo postvivis estis 13.0 °C, en dronakcidento de 7-jaraĝa knabino en Svedio en decembro 2010.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.