From Wikipedia, the free encyclopedia
Tilapio estas la komuna nomo de preskaŭ cento da specioj de fiŝoj el familio cikledoj el la tilapiena cikleda tribo. Tilapioj estas ĉefe fiŝoj el nesala akvo, kiuj loĝas ĉe neprofundaj rojoj, lagetoj, riveroj kaj lagoj, kaj malpli komune troviĝas en saleta akvo. Historie, ili estis de granda gravo por manfiŝkaptado en Afriko kaj Levantenio, kaj estas de pliiĝanta gravo en akvokulturo. Tilapioj povas iĝi problema invada specio en novaj varmakvaj habitatoj, ĉu intence ĉu akcidente enmetitaj, sed ĝenerale ne en moderklimatoj, ĉar ili ne kapablas survivi en pli malvarmaj akvoj sub ĉirkaŭ 21 °C.
Noto : Certaj specioj havas plurajn nomojn.
Tilapiaĵo estas produktata preskaŭ ĉiam per industriaj amasbredejoj, situantaj ĉefe en Ĉinujo, Indonezio, kaj Egiptujo. Ankaŭ Usono konsumas multe da tilapiaĵo, sed malmulte bredas, ĉefe ĝi importas tilapiaĵon el Ĉinujo.[4] Usona konsumado de tilapiaĵo iam estis malofta, sed eksplodis inter 2000 kaj 2010. Post 2014 ĝi malrapide malkreskas.[5] Dum la pinto de la furoro la ŝtataj malliberejoj de Koloradio bredis tilapiojn en klimato tro malvarma por kutimaj metodoj uzante malliberulojn sen la normalaj laboraj rajtoj kiel laboristojn. Tilapiaĵo estas malmultekosta, sed la produktadaj kondiĉoj ofte estas kritikataj.[6]
Tilapioj estas portitaj de homoj en preskaŭ ĉiun tropikan kaj subtropikan regionon de la mondo por akvokultura bredado, sporta kaptado, kaj aliaj celoj, kaj ili ofte eskapas sian malliberon. Ĉar ili estas grandaj, rapide kreskantaj kaj rapide reproduktiĝantaj fiŝoj kaj kapablas vivi en malfavoraj kondiĉoj, ili rapide establas populaciojn en novaj habitatoj. Ili ofte minacas indiĝenajn fiŝojn per konkurado kaj metas turbidon en la akvon per fosado. Ekologiaj damaĝoj pro enporto de tilapioj estas konstatitaj interalie en Aŭstralio, Filipinoj, Ĉinujo, Barato, Latinameriko, kaj Usono.[7][8][9][10][11] La usona ŝtato Nevado malpermesas vendadon de vivaj bluaj tilapioj.[12]
Kiel aliaj industrie bredataj bestoj, tilapioj estas ofte trafataj de epidemiaj malsanoj, interalie streptokokoj, la tilapia laga viruso, kaj la tilapia malgrandviruso. Alia ofta kaŭzo de amasmortadoj estas senoksigeniĝoj.[13]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.