From Wikipedia, the free encyclopedia
Nezo estas la plej ekstera neregula satelito de Neptuno (laŭ la nunaj konoj). Ĝi havas retrogradan orbiton.
Nezo | |
Natura satelito de Neptuno (XIII) | |
natura satelito de Neptuno • neregula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Neptuno XIII[1] |
Aliaj nomoj | S/2003 N 1. |
Nomita laŭ | Neso vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Matthew J. Holman vd |
Dato de malkovro | 14-a de aŭgusto 2002[1] |
Loko de malkovro | Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo (Ĉilio)[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 48 387 000 km[2] |
Discentreco | 0,495[2] |
Klinangulo | 132,6°[2] sur la ekliptiko |
Periodo | 9 737 tagoj[2] |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~ 60 km[2] |
Maso - Denso |
~ 1,6 × 1017 kg 1,5 × 103 kg/m3 |
Rotacia periodo | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ ? |
Albedo Geometria albedo |
0,04 hipoteze 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 24,6 |
Ĝi estis malkovrita la 29-an de aŭgusto 2002, de Matthew J. Holman, John J. Kavelaars, Dan Milisavljevic kaj W. Fraser en la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo[3]. T. Grav revidis ĝin la 3-an de septembro 2002 per la Norda Optika Teleskopo de La Palma. Ĝi tiam ricevis la maldauran nomon S/2002 N 4.
Oni poste perdis ĝin, ĝis kiam Matthew Holman revidis ĝin en la Observatorio de Cerro Tololo la 19-an de aŭgusto 2003.
Ĝi ricevis en 2007 la nomon de Nezo[4] (greke: Νησώ, Neso), unu el la kvindek nereidinoj, filinoj de Nereo kaj Doriso en la helena mitologio.
Kun granda duonakso de 48 387 000 km, Nezo estas la plej ekstera satelito de Neptuno, kaj eĉ la plej ekstera natura satelito nun konata en la sunsistemo. Ĝia apoapsido estas 72 339 000 km (pli granda ol tiu de Merkuro) kaj ĝi laŭiras sian orbiton en 26 jaroj kaj 8 monatoj.
La proksimeco de ĝia orbito kun tiu de Psamato sugestas ke ambaŭ lunoj havus komunan devenon, Nezo kaj Psamato estus partoj de pli granda korpo diserigita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.