Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
Neli ABAĜIEVA (cirile Нели Абаджиева, naskiĝis en 1922, mortis la 9-an de junio 1997 en Sofio) estis bulgara aktiva esperantistino kaj iama delegito de UEA pri flegado.
Petr Angeliev (mortis en la 1-a de septembro 1923) estis estrarano de la grupo "Verda Stelo" en Tatar-Pazarĝik[1].
Maria ANGELOVA (cirile Мария Ангелова, naskiĝis en 1925, mortis la 12-an de decembro 1999 en Sofio) estis bulgara esperantistino kaj aŭtorino de la poemaro Kien ni iras (1991).
Miĥail ARNAUDOV (cirile Михаил Арнаудов) estis bulgara esperantisto kaj doktoriĝinta universitata profesoro de literaturo. Li interalie prezidis publikan kunvenon dum propaganda Esperanto-semajno en Sofio en 1924 kaj tiam faris paroladon pri Esperanto.
Boris ATANASOV (cirile Борис Атанасов, naskiĝis en 1927, mortis en decembro 1993) estis UEA-fakdelegito pri juro en Bankja (Bulgario) kaj prezidanto de la loka societo.
Jaakov BEĤAR (cirile probable ne Яаков, sed Яков Бехар, naskiĝis en 1904, mortis en 1993) estis Esperanto-aktivulo en sia naskiĝurbo Pazarĝik (Bulgario) kaj poste en Israelo, prezidinto de Esperanto-Ligo en Israelo.
Petko BONEV (cirile Петко Бонев, naskiĝis en 1921, mortis la 24-an de septembro 1999) estis multjara membro de la internacia Esperanto-movado, longtempe UEA-delegito en Stara Zagora, eks-estrarano de Bulgara Esperanto-Asocio kaj fakdelegito de UEA pri turismo, gastigado kaj kemio.
Kosta Danĉev (mortis 1921) estis esperantisto en Karlovo.
Gacka Al. Daslova (mortis la 27-a de majo 1923) estis esperantistino en Loveĉ[2] edzino de Al. Daskalov.
Stojan Dilsizov (naskiĝis 1909?; mortis la 3-a de januaro 1927) estis esperantisto en Berkovica.
Metodi Ivanov DIMITROV (cirile Методи Иванов Димитров, naskiĝis en 1921, mortis la 9-an de oktobro 1998) estis multjara prezidanto de la Esperanto-societo "Radio" en Pazarĝik, Bulgario.
Veselin DIMITROV (cirile Веселин Димитров, naskiĝis la 22-an de septembro 1937) estis bulgara esperantisto en Mezdra, pioniro kaj fondinto de la loka Esperanto-Societo. Estis la lasta prezidanto de la Societo "Nikola Jonkov Vapcarov".
Radka Stefanova Dilova (cirile Радка Стефанова Правчанска - Дилова, naskiĝis la 11-an de februaro 1934, mortis 59-jara la 4-an de majo 1993 en Sofio) estis bulgara esperantisto en Mezdra, pioniro kaj fondinto de la loka Esperanto-Societo "Nikola Jonkov Vapcarov". Estis multjara prezidanto de la Societo kaj gvidas multajn Esperanto-kursojn.
Panju Dragnev (mortis junio 1925) estis esperantisto en unua duono de 20-a jarcento.
Georgi Gaŝevoki[3] (aŭ Georgi Gaŝeveski[4]). estis bulgara esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Verkoj:
|
Dmitri GAVRIJSKI (cirile Дмитри Гаврийски, naskiĝis en 1878, mortodato nekonata) estis bulgara doktoriĝinta instruisto, publicisto, oratoro kaj esperantisto. Naskiĝinte en vilaĝo Gradiŝte, Sevlievsko, la plejparton de sia vivo li pasigis en Sofio. Li verkis kaj eldonis broŝuron bulgare: "Esperanto venkos la mondon" kaj paroladis pri Esperanto. En sia komerca gimnazio li enkondukis Esperanton.
Simeon St. ĤESAPĈIEV (cirile Симеон Ст. Хесапчиев, naskiĝis la 16-an de aprilo 1910 en Sevlievo) estas bulgara esperantisto. Li studis slavan filologion, kaj estis redaktisto de Bulgara Esperantisto inter la jaroj 1931 kaj 1933. Multfoje li prelegis pri Esperanto, precipe en gimnaziaj rondoj, kaj verkis prilingvajn artikolojn.
Minĉo Janaĉkov (mortis la 12-a de julio 1923) estis bulgara esperantisto en vilaĝo Skrinjano, Provinco Kjustendil.
Jordan JORDANOV (cirile Йордан Йорданов, naskiĝis en 1928, mortis komence de aŭgusto 1992 en Sofio) estis fondinto de la Internacia Esperanta Kursejo en Pisanica (Bulgario) kaj prezidis unu el la Esperanto-societojn en Sofio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.