germana kleriko, teologo, estro de Reformacio From Wikipedia, the free encyclopedia
Marteno LUTERO (naskiĝinta Martin Luther la 10-an de novembro 1483 en Eisleben, mortinta la 18-an de februaro 1546 samloke) aŭgustenana monaĥo kaj germana profesoro, estas la fondinto de protestantismo, unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo. Pro tio, li estas unu el la plej influaj homoj de la mondo. La 31-an de oktobro 1517 li laŭdire najlis siajn 95 tezojn al la pordego de la Kastela preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio. Ĉi tiu duonlegenda ago estis la origino de protestantismo. Kaj ankaŭ la origino de luteranismo, la unua protestanta konfesio, kiu ankoraŭ estas la precipa konfesio en Germanio kaj Skandinavio. Ekster ĉi tiu regiono, la precipa protestantismo estas tiu de Zvinglo kaj Kalvino, kiu estis disvolvigita en Svislando dum 1520-60, kaj nun floras precipe inter anglalingvanoj.
Kvankam Lutero protestis kontraŭ la korupteco de la Eklezio, lia doktrino estis hereza laŭ katolikismo: li protestis ne nur kontraŭ la korupta uzo de aŭtoritato en la Eklezio, sed kontraŭ la ideo de aŭtoritato mem: la aŭtoritato de la Eklezio ne nur estis misuzita, sed estis senlegitima en si mem.
La ĉefaj doktrinoj de Lutero, kiuj fariĝis la koro de protestantismo kiel herezo:
En julio 1505, Lutero preskaŭ estis frapita de fulmo kaj diris, "Sankta Ana, helpu min. Mi fariĝos monaĥo." Tiel li fariĝis aŭgustenana monaĥo. En 1507, Lutero fariĝis sacerdoto (ordino fare de Johannes Bonemilch). En 1508 li estis sendita al la universitato de Wittenberg por studi pri Aristotelo. En 1510 la aŭgustenanoj sendis lin al Romo pro iu afero. Romo ŝancelis Luteron: tie li vidis la diboĉadon de la korteganoj de la Eklezio.
En 1512 li fariĝis doktoro kaj studis kaj instruis pri la Biblio, precipe pri la epistoloj de Paŭlo.
En la monaĥejo kaj la universitato, Lutero praktikis severan sinregadon, pentofaradon kaj ofte konfesis siajn pekojn. Sed tio donis al li nek pacon de koro nek certecon de menso pri sia eterna savo. Sub la influo de sia amiko Johann von Staupitz, Lutero profunde studis la Biblion, ne nur profesie, sed por sia eterna savo. En la Biblio li fine trovis la solvon:
La savo de Kristo, Lutero finfine komprenis, ne venis de iu ajn faro de pento aŭ bono, sed sole per fido en Kristo mem, fido kiu estas donita per la graco (la senmerita favoro) de Dio. Tio fariĝis la doktrino sola fide, la koro de lia reformo.
Pro lia nova kompreno pri la fido, li estis instigita protesti la praktikon de indulgenc-biletoj, per kiu la Eklezio korupte vendis pardonojn por la punoj de purgatorio. En 1517, Lutero najlis sian Disputatio pro declaratione virtutis indulgentiarum, alinomatan la 95 tezoj, al la pordego de preĝejo de Wittenberg, por protesti kontraŭ pardon-biletoj. Dum 1517-21, Lutero ne ribelis kontraŭ la Eklezio, sed penis reformi ĝin.
En 1520 Lutero skribis tri leterojn kontraŭ la Eklezio:
En tiuj li klarigas sian reformon kaj doktrinon.
Al la Eklezio, lia doktrino ne estis iu pura kaj reformita—reveno al veroj forgesitaj—sed iu nova kaj hereza. Je la 3-a de januaro 1521, papo Leono la 10-a deklaris Luteron herezulo kaj ekskomunikis lin. Poste, en la sama jaro, Lutero estis venigita al Worms, kie li aperis antaŭ la germana imperiestro Karlo la 5-a, ties princoj kaj reprezentanto de la papo. La imperiestro kaj la papo volis, ke Lutero rezignu sian herezon, sed anstataŭe Lutero defendis sian novan doktrinon:
La imperiestro kondamnis lin kaj la amikoj de Lutero kaŝis lin en la kastelo de Wartburg.
La doktrinoj de Lutero estis disvastigitaj tra Germanio. Ilin subtenis la et-nobelaro kaj kamparanoj, kiuj ribelis en 1522, trenante Germanion en militon. La lukto daŭris ĝis 1536, kvankam milito revenis en la 1540-jaroj. Finfine, en la paco de Aŭgsburgo de 1555, post la morto de Lutero, post jaroj de milito, kie nek katolikaj nek protestantaj armeoj povis venki decidige, Germanio adoptis la principon de ‘‘cuius regio, eius religio’‘ ("kies regiono, ties religio"), laŭ kiu la loka reganto decidas pri la religio de sia regataro. Germanio en tiu tempo estis regata de multaj lokaj princoj, kiuj estis praktike sendependaj de la imperiestro. Ankoraŭ hodiaŭ Germanio estas parte katolika, parte protestanta (kaj nun, parte nekredanta).
En 1522, en la kastelo de Wartburg, Lutero tradukis la Novan Testamenton el la greka en la germanan lingvon. Poste li tradukis la tutan Biblion (eldonita en 1534). Lia traduko, kaj liaj aliaj skriboj, helpis formi la germanan kiel nacian, normigitan, skriban lingvon. La germana de lia Biblio fariĝis la normo.
En 1543, Lutero skribis 65,000-vortan verkon, kiu kontraŭis Judismon. La titolo estis Pri la Judoj kaj iliaj Mensogoj (germane: Von den Jüden und iren Lügen).
Je la 13-a de junio 1525, Lutero edziĝis al eksmonaĥino, Katarina von Bora. Li havis ses gefilojn: Johano, Elizabeta, Magdalena, Martino, Paŭlo kaj Margareta. Lia familio loĝis en eks-monaĥejo.
La fundamenta malsamo inter la doktrino de Lutero kaj la doktrino de katolikismo:
Ĉi tiuj diferencoj fariĝis komuna al la plimulto de protestantismo.
Meso: Lutero diris meson en la germana, ne en la latina (la tiama kutimo), kaj oferis komunion en ambaŭ formoj—pano kaj vino (la roma katolika eklezio nur oferis la panon dum 1365-1965). Laŭ Lutero la meso ne estas pri la oferdono de Kristo por niaj pekoj, komunio ne estas la centro de la Diservo, sed la prediko, ĉar ĝi instigas fidon.
Sakramentoj: Lutero retenis du el la sep katolikaj sakramentoj: bapto kaj komunio . Lutero kredas ke infanetoj povas baptiĝi.
Kristo kaj vino kaj pano: Lutero kredis ke Kristo estas ‘‘fizike’‘ en la pano kaj vino de komunio, ne per transsubstancigo (la katolika doktrino), sed per kunsubstancigo, kie Kristo estas kun, en kaj sub la pano, sed la substanco de la pano restas. Laŭ Kalvino, aliflanke, la pano kaj vino ne ŝanĝiĝas, sed la kredanto mem kiu manĝas ilin kun fido. Laŭ Zvinglo la rito estas tute simbola. Ĉi tiu malsamo de doktrino fariĝos punkto de granda disputo kaj fendos protestantismon.
Monaĥismo: Ĉar merito estas senutila, luteranismo abolis la monaĥejojn. Lutero mem rompis sian monaĥan voton kaj poste edziĝis. La germanaj princoj, kiuj poste protestantiĝis, rabis la havon de la monaĥejoj.
Antaŭdestinismo: Lutero diris ke homo ne posedas libervolon, ke Dio antaŭdecidis, kiuj estos savitaj. Tio estas la doktrino de antaŭdestinismo. Lutero kredis en unuopa antaŭdestinismo kaj ne en la pli severa duobla antaŭdestinismo de Kalvino. Laŭ Kalvino, Dio antaŭdecidis ne nur la savotaron, sed ankaŭ la damnotaron. Erasmo defendis la katolikan doktrinon de libervolo kontraŭ Lutero.
Biblia kanono: Lutero en sia traduko de la Biblio, metis la librojn de la apokrifo kiel aldonaĵojn post la korpo de la Malnova Testamento kaj la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso kiel aldonaĵojn post la korpo de la Nova testamento. Lutero vidis tiujn librojn kiel edifajn sed ne kiel la Vorton de Dio. La libroj de Makabeoj de la apokrifo subtenas la katolikan doktrinon de purgatorio, kaj Jakobo la katolikan doktrinon pri merito, doktrinoj kontraŭ kiuj Lutero staris (kaj doktrinoj kiuj estas la bazo de pardon-biletoj).
Sanktuloj: Lutero ne forigis la kulton de Sankta Maria. Li kredis ke ŝi estis virgulino ĝis morto.
La rifuzo de judismo la fare de Luther ekestis nur iom post iom. En sia traktaĵo Ke Jesuo estas denaska judo (1523) li akcentas, ke Jesuo devenis el la Dia popolo, li malpermesis perforton kontraŭ judoj kaj rigardis ilian socian izolon kiel baro, „plibonigi“ ilin, tio signifas, konverti ilin al la „vera kredo“. Li supozis, ke post okazinta reformado de la eklezio judojn li povas pli bone konverti al kristanismo.
Post kiam li estis en tio senrevigita kaj estis travivinta misiosukcesojn de judoj al protestantoj, li ŝanĝiĝis al judomalamiko. En siaj malfruaj traktaĵoj Brief wider die Sabbather an einen guten Freund [Letero kontraŭ la sabatanoj al bona amiko] (1538), Von den Jüden und jren Lügen [Pri la judoj kaj iliaj mensogoj] (1543) kaj Pri Ŝemhamforaŝo kaj pri la gento de Kristo (1544) li deklaris la judojn al plej malica amiko de la kristanismo kaj referencis pri tio ankaŭ – ĉu prave aŭ ne, estas disputata – kontraŭjudajn eldirojn de la Nova Testamento. En 1543 li skribis:[1]
Post tio sekvis sep-era plano por la traktado de la judoj:[2]
Tio legiĝas kiel voko al pogromo kaj memorigas pri kelkaj rimedoj de la pli malfruaj nazioj kontraŭ la judoj. Historiistoj tamen indikas sur tion, ke la traktaĵo estis direktita al evangeliaj princoj, ne al la popolo. Luther akcentis, ke li ne volas ataki la judojn, sed nur iliajn „mensogojn“ (la judan kredon), kaj atingi, ke tiuj ĉi neniel povu esti disvastigataj. Por tio li postulis de la princoj en iliaj teritorioj subpremadon kaj finfine la forpeladon de ĉiuj judoj. Al tio ili tamen ne sekvis.
Ĉu la malamikeco de Luther kontraŭ la judoj havis siajn radikojn en lia teologio aŭ nur laŭiris la epokospiriton, estas pridisputata. La kontraŭjudaj kliŝoj de Luther tamen ne diferenciĝis de la katolika tradicio, el kiu li transprenis ilin; ili tamen ricevis pli grandan teologian pezon, kiam li ligis ilin kun sia doktrino de leĝo kaj evangelio. En tiu ĉi li destinis al la judaro la rolon de la rifuzita popolo staranta nur sub la Dia kolerojuĝo.
Kontraŭjudistoj en la Germana Regno kiel Adolf Stöcker, pli malfrue naziaj ideologiistoj kiel Alfred Rosenberg kaj Julius Streicher, kaj ne laste la Germana kristanoj kiel Martin Sasse ofte bazigis sur tiaj eldiroj de Luther kaj pravigis sian propran kontraŭjudismo per ili, kvankam Luther ne reprezentis "rasisme" argumentitan kontraŭjudismon. Ili povis la frazon stampitan de Heinrich von Treitschke en 1879 „La judoj estas nia malfeliĉo“ dedukti el tio: „ ĉar tiuj ĉi 1400 jarojn estis kaj ankoraŭ estas nia plago, pestego kaj ĉiu mafeliĉo.“ Multaj evangelaj germanoj rigardis la nazian raspolitikon 1933–1945 kiel plenumo de nacia kristanismo onidire volata de Luther.
Lutero, estanta lerta kaj sperta kantisto kaj liutisto, sciis komponi laŭ la polifonio stilo siatempa. Li estis familiara kun la verkoj de gravaj samtempuloj kiel Ludwig Senfl, Pierre de la Rue, Heinrich Finck kaj Josquin Desprez kaj atribuis al la muzikon altan rangon. Liaopinie ĝi havas eksterordinaran moralan kiel animan influon sur la homon.[3]
Lutero, koncedante al la muzikan praktikadon (musica practica) pli altan gravecon kompare kun la muzikteorio resp. muzika filozofio (musica speculativa), reprezentis vidmanieron pri la muziko kaj la socia pozicio de la muzikisto, kiu klare distingiĝis de la mezepoka kompreno.[5]
Teologo Friedrich Schorlemmer interpretas la rigardon de Lutero pri la muziko kiel rimedo kontraŭ „kolero, kverelo, malamo, envio, avareco, malkvieto, malgajeco kaj murdo“,[6] kiel tiu ĉi versis en antaŭparolo por kantaro, akcentante laŭ moderna vidpunkto la kuracan, animpurigan, animaltigan kaj pacdonan funkcion de muziko.[7]
Lutero rigardas la muzikon kiel nepran eron de la lerneja kaj universitata edukado. Ĉiu instruisto do devas povi kanti kaj ankaŭ onta pastro kunportu teoriajn kaj praktikajn lertecojn en la muziko.[8] Luther akcentas la pedagogian valoron de muziko kaj postulas de la regantoj protekton kaj prosperigon de la muziko. En siaj Tischreden [tabloprelegoj] li opiniis:
Luther kontraŭstaris ekstremajn strebojn[10] en la reformacia movado, rezigni ĉion eksterecan kaj per tio aparte ankaŭ la muzikon.[11]
Rilate la muzikon en la preĝejo lia celo estis pli aktiva partopreno de la komunumo je la diservo. Li ekzemple pledis por tio, enkonduki je certaj lokoj de la diservoj germanajn kantojn. Liaj ideoj pri la uzo de la muziko estas plej klara en lia traktaĵo Deutsche Messe und Ordnung Gottesdiensts [Germana meso kaj ordo de la diservo] el 1526. Anstataŭ la unuopaj mespartoj laŭ tio germanlingvaj paroĥaj kantoj, tiel nomataj ordinariumaj kantoj, povus anstataŭi aŭ kompletigi latinajn partojn.[13] Je tio al li ne sufiĉis, simple transmeti la tekston nur en la germanan. La muziko devis estis adaptata al la postuloj de la germana lingvo.[14]
De Lutero estas transdonitaj 36 kantoj.[16] Konrad Ameln kaj Markus Jenny supozas en sia publikaĵo Das deutsche Kirchenlied, ke Luther verŝajne verkis 45 kantojn kaj kantaĵojn. Je almenaŭ 20 el ĉi tiuj kantoj la melodioj certe estas de li mem. Je la verkado de la kantoj Luteron parte subtenis la elektoprinca kantmajstro Konrad Rupff kaj kantoro Johann Walter.[17] Je tio Lutero uzis variajn formojn de traduko, pliampleksigo kaj kontrafakturo. Apude staras liberaj novkreitaĵoj de li.[18] Li germanigis tradiciajn latinajn tekstojn de liturgiaj kantoj, ekzemple gregoriajn himnojn, kaj ŝanĝis laŭbezone la melodion, por adapti ĝin al la trajtojn de la germana lingvo kaj ĝiaj leviĝoj kaj malleviĝoj. Siajn proprajn poeziajn talentojn li rigardis je tio per esprimaĵoj kiel „abomenan kaj mizeran rimedon“ nepre kritike.[19] Krom tio li uzis melodiojn el popol- aŭ kristnaskokantoj same kiel de studentaj aŭ paroĥaj kantoj kaj parte ŝanĝis ilin iomete.[20] Tio estis ankaŭ ligita kun didakta celo:[21]
La kantoverkaro de Lutero estas subdividebla laŭ diversaj genroj.[22] Tiu ĉi kategoriigo tamen ne estas ekskluziva. Krom tio ekzistas malklare difinitaj klasigoj kiel „ĵurnala kanto“ (Rößler), „konfeskanto“ (Veit), „reformacia kanto“ kaj aliaj
La ĥoraloj de Lutero aperis unuafoje 1523/24 en la Achtliederbuch kaj poste en 1524 je Wittenberg en evangela kantaro. Ili fariĝis kolono de la reformacia diservo kaj krome stampis daŭreme la historion de la religia kanto sur la kontinento Eŭropo.
Melanktono, kiu regis la luteranan eklezion post Lutero kaj skribis la kredon de luteranismo (la Konfeso de Augsburgo), moderigis la doktrinon de Lutero. Ekzemple, li re-enkondukis la ideon de libervolo kaj remetis la librojn Jakobo, Judas, Hebreoj kaj Apokalipso en la korpon de la Biblio.
La doktrino de Lutero pri pravigo sole per fido fendis la eklezion, ekigis la protestantan reformadon kaj du jarcentojn da milito. Tamen, je la 31-a de oktobro 1999, je la 482-a datreveno de la 95 tezoj, la luterana kaj katolika eklezioj harmoniigis sian komprenon pri la doktrino.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.