Remove ads
komunumo en Turingio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Eisenach [AJzenaĥ] estas urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝis la 1-a de julio 2021 temis pri eksterdistrikta urbo, ekde tiam la urbo apartenas al la distrikto Wartburg. Ĝi situas borde de la rivero Werra. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 42 817 loĝantoj sur areo de 104,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 411 loĝantoj/km².
Eisenach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Luterurbo urba komunumo de Germanio mezgrada regiona centro urban district of Thuringia (en) (–2021) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Turingio | ||||
Distrikto | distrikto Wartburg (ekde julio 2021) | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 99817 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 42 817 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 411 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 58′ N, 10° 19′ O (mapo)50.97472222222210.324444444444 [+] | ||||
Alto | 215 m [+] | ||||
Areo | 104,17 km² (10 417 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Eisenach [+] | |||||
| |||||
En Eisenach oni produktas maŝinojn, tekstilaĵojn, elektronikaĵojn, aŭtojn. Ĝis 1915 estis mondfama Forstista akademio en tiu ĉi urbo.
La plej konata vidindaĵo estas memkompreneble la kastelo Wartburg. Krome ne neglektu dum vizito la romanikstila Preĝejo Sankta Nikolao, la malfrugotika Georgo-kirko (kie estas statuo de Johann Sebastian Bach) kaj la Kastelo Klemda de 1260.
Vizitindaj estas ankaŭ la Luther-domo kie pasigis Marteno Lutero verŝajne parton de sia junaĝo, la Bach-domo, la Muzeo Reuter-Wagner, la Muzeo en la Dominikana kirko, la Urba kastelo kaj la Teĉambro en la kartuzia ĝardeno. En la urbocentro troviĝas belaj aroj da mezepokaj konstruaĵoj. Teknikemuloj vizitu la aŭtomuzeon Aŭtomobila mondo Eisenach. Pri la iĝo de germana nacia ŝtato en la 19-a jarcento rakontas sur la monteto situanta Monumento de la studentaj korporacioj. En 1817 oni festis la Wartburgfeston. La urbocentra Kastelo Charlottenburg malkonstruiĝis en 1908. Tre gravis iam la Ĉaskastelo Hohe Sonne, ĝis nun elirpunkto migradturisma tre ŝatata.
Jen la kompleta listo de vizitindaj aferoj, historiaĵoj - sed ne nur:
Turingiaj landografoj fondis la urbon en la 12-a jarcento. Estinte ĝis 1498 rezidejo de negrava grafolando, Eisenach inter 1596 kaj 1741 plurfoje por pli longa daŭro funkciis kiel rezidloko de la dinastio Wettin. Poste la urbo ekregatis de la domo de Saksio-Weimar. Karitate gravis la Diakonisejo de Eisenach.
En 1869 August Bebel kaj Wilhelm Liebknecht fondis tie ĉi la partion Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP).
Zu Eisenach gehören die Ortsteile
Tiuj komunumopartoj posedas proprajn lokokonstituciojn. Neuenhof kaj Hörschel, kaj Wartha kaj Göringen estas kunigitaj al po unu loko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.