Bach-domo (Eisenach)
muzeo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
muzeo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bach-domo en Eisenach (germane: Bachhaus) estas hodiaŭ unu el la plej vizitataj muzikistaj muzeoj de la tuta mondo (Frauenplan nr. 21). Tiu Mario-placo nombriĝas inter la plej interesaj zonoj historiaj de tuta Eisenach.
Bach-domo | |||||
---|---|---|---|---|---|
muzeo | |||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Eisenach | ||||
Adreso | Frauenplan, 21 | ||||
Posedanto | Nova Bach-Societo vd | ||||
Estiĝo | 27-a de majo 1907 | ||||
Malfermo | 1907 | ||||
Koordinatoj | 50° 58′ 17″ N, 10° 19′ 21″ O (mapo)50.97149166666710.322611111111 | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 62 072 | ||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.bachhaus.de | ||||
Johann Sebastian Bach naskiĝis en la 21-a de marto 1685 en Eisenach kie li pasigis siajn junajn jarojn (ĝis la dekjaruliĝo). En 1907 la Nova Bach-societo malfermis la Bach-domon kiel unuan memoriglokon pri Bach. Dimensie en la tuta mondo ĝi estas la plej granda ekspozicio pri la geniulo.
Troviĝas en la historia Bach-domo loĝejoj tiutempaj kun ĝardeno malantaŭe. La vizitantoj ĝuas etan koncerton dum kio prezentatas originalaj muzikinstrumentoj. Por ĉiu rekte sonas: domorgeno, spineto, klavikordo, klaviceno. Tiaĵo unikas en Germanujo.
La apuda novkonstruaĵo dediĉas sin komplete al la muzikisto: oni povas sekvi la genezon de muziknoteldonaĵoj ekde la aŭtografo kaj travivi la historion de muzikprezentado. Alirebla muzikaĵo partoprenigas la vizitantojn la ludon de Bach-aĵo danke al instalaĵego tuŝanta ĉiujn sensojn.
Diversaj specialaj aranĝoj (ankaŭ interaktivaj), taŭgaj por variaj celgrupoj alproksimigas onin al la epoko de Bach socie kaj historie.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.