Franciskana monakejo (Eisenach)

pereinta monaĥejo de franciskanoj en Eisenach From Wikipedia, the free encyclopedia

Franciskana monakejo (Eisenach)

Monaĥejo de la franciskanoj Sankta Paŭlo (germane: Franziskanerkloster St. Paul) en Eisenach (Germanujo) ekzistis inter 1225 kaj 1525. Ĝi situis sur grundo kiun kovras nun la supra Foireja lernejo je monteto Pfarrberg ĝis la suda urbomuro kun kampanilo inklude de hotela komplekso oriente de la lernejo.

Rapidaj faktoj Lando, Situo ...
Franciskana monakejo
monaĥejo
religia komunumo
Lando Germanio vd
Situo Eisenach
Situo
Geografia situo 50° 58′ 25″ N, 10° 19′ 7″ O (mapo)50.97361666666710.318652777778 [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Eisenach

Franciskana monakejo (Eisenach) (Eisenach)
Franciskana monakejo (Eisenach) (Eisenach)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Eisenach

Franciskana monakejo (Eisenach) (Centra Eisenach)
Franciskana monakejo (Eisenach) (Centra Eisenach)
DEC
Franciskana monakejo
vdr
Fermi
kampanilo de la Paŭlo-klostro

Historio

Ĉirkaŭ en 1224 donacis landgrafino Elizabeto klostron de franciskanoj en Eisenach: verŝajne nur pro ŝia ordono ricevis la frokuloj ankoraŭ ne surkonstruitan ĉedeklivan areon tuj supre de la landgrafa bieno Steinhof. Komence estis nur kelkaj lignaj domeroj tie apud la ŝtona kirko. Jam unu jaron pli malfrue venis la unuaj franciskanoj en Erfurto kunportante kelkajn relikvojn. Malfruromanikaj barelvolboj kaj kelkaj tomboŝtonoj estas la malmultaj spuroj de tiu klostro. Patrono klostra estis sankta Paŭlo de Tarso pro kio oni kromnomis ĝin Paŭla monaĥejo.[1]

La tombejon postan ankaŭ utiligas la najbara paroĥa kirko Sankta Georgo. Restis la franciskanoj en Eisenach nur ĝis 1525; kiam okazis reformaciaj kontraŭpastraj atakoj (Pfaffensturm) marodoj kaj ŝtelrompoj tuŝis rekte la franciskanan klostron. Ĉar la sakralejo georga eĉ pli damaĝis, la unuaj novstilaj diservoj estis farotaj en la eksa monaĥeja kirko. Post kiam en 1561 la novkonstruo de la preĝejo georga finiĝis, la franciskanaj ejoj pli kaj pli malgravis. En 1599, laŭ ordono de duko Johano Ernesto (Saksio-Eisenach) kaj pro kaduko la eksa monaĥeja kirko estis malkonstruita. Brikojn oni uzis por la etendigo de la Urba kastelo; la nepreĝejaj ordenaj ejoj kaj la granda grundo jam antaŭe estis sekularigitaj.

Kun la alidestinado de la grundaro estiĝis en la ege dekliva areo princa plezurĝardeno de Kastelo Charlottenburg, kovrante eĉ parton de la eksa tombejo. En 1732 oni samloke komencis konstruon de garnizona kirko, kiu neniam finiĝis.

Arkitekturo

Thumb
horizontala projekciaĵo de la monaĥeja preĝejo

Kiam oni konstruis la lernejon Charlottenschule fine de la 19-a jarcento (nomo nuna estas Goetheschule[2] oni trovis restaĵojn klostrajn kio ebligis partan imago-rekonstruon de la franciskana preĝejo. temis pri romanika kirko kun longeco de 57,6 meteroj kaj trinava kripto. Konstruaj paraleloj troviĝas en aliaj turingiaj franciskanaj monaĥejoj: ekz. en Saalfeld, Arnstadt kaj Mühlhausen. Ĉar, krom je Saalfeld, ili estis ununavaj preĝejoj kun longeco de inter 50 kaj 60 metroj. La horizontala projekciaĵo por Eisenach montras longen sterniĝantan kirkon kun larĝeco de 15,3 metroj kaj orienta ĥorejo - de ekzakte sama larĝeco kiel la navo (kaj kiel en Arnstadt kaj Saalfeld). La malsupra parto samgrandis, laŭ la modelo de la baziliko en Asizo.

Literaturo

  • Voss Lehfeld: Stadt Eisenach – Abgebrochene Kirchen, Klöster und andere geistliche Gebäude – Kloster Johannisthal und Egidienklause (=Bau- und Kunstdenkmäler. Amtsgerichtsbezirke Gerstungen und Eisenach), 1915, p. 303-304
  • Helmut Scherf: Verschwundene Klöster, Kirchen und Kapellen in und um Eisenach (=Stadtjournal mit Informationen aus dem Wartburgkreis, augusto 1994), Druck- und Verlagshaus Frisch, Eisenach 1994, p. 30–40

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.