From Wikipedia, the free encyclopedia
Markus WERNER (naskiĝinta la 27-an de decembro 1944 en Eschlikon TG, mortinta la 3-an de julio 2016 en Ŝafhaŭzo[1]) estis svisa pedagogo kaj verkisto. Li verkis sep romanojn eldonitajn inter 1984 kaj 2004.
Markus Werner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de decembro 1944 en Eschlikon TG | ||||
Morto | 3-an de julio 2016 (71-jaraĝa) en Ŝafhaŭzo | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Svislando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Zuriko - germanistiko, filozofio, psikologio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lerneja majstro (1975–) verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Zündel's exit ❦ On the edge vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1948 la familio de Werner translokiĝis al Thayngen. Tie li frekventis la lernejon kaj trapasigis Poste li studis germanistikon, filozofion kaj psikologion ĉe la Universitato de Zuriko kaj doktoriĝis en 1974 pro faklaboraĵo pri Max Frisch. Ties influo sur la propran verkadon de Werner estis signifega. Inter 1975 kaj 1990 li estis instruisto ĉe la lernejo "Kantonsschule Schaffhausen". En 1990 li tamen iĝis liberprofesia aŭtoro. Li vivis en Ŝafhaŭzo.
La romanaj protagonistoj de Werner, kiu havis sian romanpremieron ne antaŭ la jaro 1984 (Zündels Abgang), maldungiĝis. El ilia vidpunkto Werner priskribis lakonike humure stupore malespere la ĉiutagan vivon. Tie naskiĝis multo da volitaj scenoj kaj epizodoj, en kiuj la reguloj de la mondo - kiujn la herooj de Werner ne rajtas/scipovas ŝanĝi - ofte groteskas. Aparte ĉe, je prima vido, negravaj aferoj ĉiutagaj la personoj fiaskas. Ankaŭ la homa malperfekteco tragike-komike montratas.
En la tekstoj de Werner memkompreneblaĵoj priskribatas kaj montriĝas absurde. Oni miras kiel infano legante. Liaj romanaj roloj pledas por la rajto esti neperfekta kaj fari erarojn. Ili deziras kareso mallaŭdante la brutalecon de la mondo. Tamen kritikoj ĉe si mem ankaŭ ne mankas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.