komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Eschlikon estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 3 690 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 3 805 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Eschlikon |
Eschlikon | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Münchwilen |
Geografia situo | CH1903: 714634 / 257801 (mapo)47.4618.959 |
Nombro de loĝantoj | 3805 |
Areo | 6,2 km² |
Alteco | 570 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8360 |
Komunumkodo | 4724 |
Eschlikon situas en okcidenta Turgovio inter Vinterturo kaj Wil ĉe la sudorienta flanko de la monto de Tuttwil. La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Eschlikon, Wallenwil, Hurnen, Riethof kaj Than.
La najbaraj komunumoj de Eschlikon estas en nordokcidento Wängi, en nordoriento Münchwilen, en oriento Sirnach, en sudo Fischingen, kaj en okcidento Bichelsee-Balterswil.
Eschlikon situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Sankt-Galo. La stacidomo de Eschlikon estas servita de la regiona trajnlinio S35 de la fervojkompanio THURBO AG. La trajnoj veturas en duonhora kadenco. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Sankt-Galo al Zuriko. Al la svisa aŭtovojo A1 ekzistas alveturebleco 2 kilometrojn oriente en Münchwilen.
Vidindaj en la komunumo estas la multnobraj faktrabdomoj kaj precipe la malnova lernejo kun horloĝturo.
La unua dokumenta mencio de Eschlikon datiĝas el la jaro 1280 kiel Aeslikon. En mezepoko la plej granda parto de la bienoj en Eschlikon apartenis al la Monaĥejo Magdenau. En malfrua mezepoko ĝis la liberigo de Turgovio okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 regis en Eschlikon vokto de la Svisa Ĵurkomunumo.
La hodiaŭa politika komunumo Eschlikon kreiiĝis kadre de la turgovia komunumreformo la 1-an de januaro 1998 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Eschlikon kaj Wallenwil, kaj la setlejoj Hurnen kaj Than, kiuj ĝis la fino de 1997 apartenis al la komunumo Horben.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.