From Wikipedia, the free encyclopedia
Laurynas Algimantas SKŪPAS (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1937 en Salamiestis, distrikto Kupiškis, mortis la 10-an de januaro 2005 en Vilnius, enterigita en tombejo de Senasis Subačius) estis profesoro de franca lingvo, doktoro de filologiaj sciencoj (1968), esperantisto.
Laurynas Algimantas SKŪPAS | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-a de aŭgusto 1937 en |
Morto | 2005 en Vilnius |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litovo |
Ŝtataneco | Litovio |
Alma mater | Lithuanian University of Educational Sciences (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1959–) universitata instruisto romanisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | *Esperanto tarptautinė kalba ("Internacia lingvo Esperanto", 1987)
|
Akademiano | profesoro de franca lingvo, doktoro de filologiaj sciencoj (1968) |
Esperantistiĝis en | 1959 |
En 1959 L. A. Skūpas finis studojn de franca lingvo en Vilna Pedagogia Universitato, laboris kiel mezlerneja instruisto (1959-1961), estis profesoro de franca lingvo en Vilna Universitato (1964-2005), gvidis katedron pri franca lingvo (1971-1981), oficis kiel vicestro de Filologia fakultato (1968-1971). Li staĝis en Moskva Instituto pri Fremdaj Lingvoj (1961-1964), en universitato Sorbono (Francio, 1967), en la Brusela Libera Universitato (1979). En 1992-1995 li instruis litovan lingvon en Pariza Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj. L. A. Skūpas tradukis el franca lingvo al la litova Elektitajn verkojn de Jean-Jacques Rousseau (1979), verkis ĉ. 40 sciencajn artikolojn pri interlingvistiko, provencalistiko kaj fonologio.
Krom la litova kaj Esperanto li parolis ruse, pole, hispane, germane, france, itale, provence, turke.
L. A. Skūpas esperantiĝis en 1959. Li estis estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE), prezidanto de Litovia filio de ASE (1979-1988), prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (1988-1994), estrarano de Litova Esperanto-Asocio (ekde 2003). En 1987-1989 L. A. Skūpas aktive laboris en Mondpaca Esperantista Movado (MEM), en 1996 iĝis ano de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), estis estrarano de IKUE. En 2004 li gvidis Organizan Komitaton de 57a kongreso de IKUE en Kretinga (Litovio). L. A. Skūpas gvidis multajn E-kursojn, en Vilna Universitato prelegis pri Esperanto kaj interlingvistiko-esperantologio. Li estis gvidanto de diplomverkoj pri E-temoj de kelkaj studentoj. Dum la jaro 1989 li preparadis, redaktis kaj legis Esperantajn radioelsendojn en Litova Radio, estis redakciano de Litova Stelo (1991-1994).
L. A. Skūpas verkis kaj eldonis libreton pri Esperanto en litova lingvo Esperanto tarptautinė kalba (Internacia lingvo Esperanto, 1987), lernolibron de Esperanto por litovoj (2004), tradukis libron de John Wells Lingvistikaj aspektoj de Esperanto (ankoraŭ ne eldonita) k.a. Li kunlaboradis kun revuo Espero Katolika, multaj liaj artikoloj aperis en eldonaĵoj Horizonto de Soveta Litovio, Litovio Hodiaŭ, Litova Stelo, Tėviškės žiburiai ("Hejmlandaj lumoj", Kanada), XXI amžius ("La 21a jarcento") k.a. periodaĵoj. Li recenzis multajn interlingvistikajn kaj esperantologiajn librojn aperintajn en Litovio.
La 12-an de septembro 2009 en Senasis Subačius estis inaŭgurita Memortabulo sur la domo, kiu longan tempon estis hejmo de Skūpas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.