libro de James Frazer From Wikipedia, the free encyclopedia
La ora branĉo: studo pri magio kaj religio (originale angle The Golden Bough: A Study in Magic and Religion) estas etenda verko de kompara studo pri mitologio kaj religio verkita de la skota antropologo James George Frazer (1854-1941).
The Golden Bough | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | James Frazer |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1890 |
Ĝenro | nefikcio |
Publikigita por la unua fojo en 1890 en du volumoj, ĝi havis duan eldonon en 1900 en tri volumoj kaj kvaran (1907-1915) kiu pliiĝis ĝis dek du, kiun la aŭtoro resumis poste en 1922 en unusola volumo, koresponda al la versio komune publikigita kaj legata.
La ora branĉo klopodas difini la komunajn elementojn de la religiaj kredoj, kiuj gamas el la antikvaj sistemoj de kredoj ĝis religioj relative modernaj kiel kristanismo. Ĝia labortezo konsistas en aserto ke la malnovaj religioj estis kultoj de fekundeco kiuj ekzistis ĉirkaŭ la kulto kaj perioda ofero de sankta reĝo. Tiu reĝo estis la reenkarniĝo de dio kiu mortis kaj reviviĝis, nome Suna dio kiu faris mistikan geedzigon kun la Terdiino, kiu mortus dum la rikoltsezono kaj reenkarniĝis dum la printempo. Frazer asertis, ke tiu legendo estas hegemonia en preskaŭ ĉiuj mitologioj de la tuta mondo. La ĝermo de la tezo de Frazer estis la antaŭromia reĝo-pastro en la festivalo de Nemi, kiu estis murdita rite fare de sia sukcedanto. El tiu legendo, la aŭtoro faras interplektitan esploron de la diversaj aspektoj kiuj konstituas la miton, pere de la komparo de la diversaj kultoj, legendoj kaj tradicioj de diversaj regionoj de la mondo kongrue kun la fundamento de la verko.
La titolo estas prenita el verko de la angla pentristo J. M. W. Turner, kiu en samnoma verko pentras la lagon de la arbaro de Nemi, kiu en la Antikveco estis nomita «Spegulo de Diana»; siavice li pentris la legendon de la ora branĉo citita de la poeto latinlingva Vergilio en la Eneido. En tiu poemo, Eneo kaj la Sibilo de Kumo prezentas la oran branĉon al Karono, nome la boatisto de la Hadeso, por sukcesi eniri.
Tiu verko influis enorme en la antropologia kompreno de la venontaj jardekoj, kaj ekformis parton de la ĉefaj verkoj de antropologio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.