Romia diino de ĉasado, Luno, kaj nasko; identigita kun la helena diino Artemiso From Wikipedia, the free encyclopedia
Diana (latine Dīāna [diˈaːna]) estis romia diino, la diino de luno kaj ĉaso. Ŝia kultu kunfandiĝis kun tiu de la helena diino Artemiso. Laŭ Francisko Azorín Diana estis Romana diino, identigita je la greka Artemisa; simbolis la lumon, ikonografie ŝi estas prezentata per ĉasistino, krom en Efezo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina Diana.[2]
Diana estas la diino de la arbaro, ĉasado, luno, bestoj, virinoj dum akuŝo kaj de ĉio libera kaj sovaĝa.
Iuj el ŝiaj sanktejoj ankoraŭ staras en Italio. Estis antikva templo de Diana sur la Aventino en Romo.
La kulto de Diana kunfandis kun la kulto de Artemisa, ŝia greka ekvivalento, kies centro estis en Efezo ĉe ŝia granda templo, unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.
Inter la keltoj, la kulto de Diana kunfandis kun la kulto de Abnoba kaj Arduinna.
La festotago en Romo estis la 13-a de aŭgusto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.