From Wikipedia, the free encyclopedia
Karono aŭ Ĥarono (hel. Χάρων: "kruda blankulo") estis en la helena mitologio la malgaja pramisto, kiu liveris la mortulojn trans la rivero Aĥerono, por ke ili atingu la regnon de la dio Hadeso.
(Kelkaj rakontoj ankaŭ mencias la du aliajn inferajn riverojn Stikso kaj Lete.) Ĥarono estas la filo de Nikso (nokto) kaj Erebo.
Ĥarono liveris la mortulojn al la eniro de la Hadeso. Sed estis permesite eniri lian pramon nur al la mortuloj, por kiuj la entombigaj ritoj plenumiĝis, kaj kies trairo pagiĝis per monero sub ilia lango. Mortuloj kiuj ne ricevis entombigon, kaj al kiuj Ĥarono malpermesis eniron, devis ĉirkaŭvagadi ĉe la bordo de Aĥerono cent jarojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.