Javier Bardem

ᅟhispana aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Javier Bardem

Javier Ángel ENCINAS BARDEM, konata kiel Javier Bardem [ĥaBJER barDEM] (naskita la 1-an de marto de 1969 en Las Palmas de Gran Canaria, Kanarioj) estas hispana aktoro.

Thumb
Javier Bardem.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Javier Bardem
Oskar-premiito
Thumb
Persona informo
Javier Bardem
Naskonomo Javier Ángel Encinas Bardem
Naskiĝo 1-an de marto 1969 (1969-03-01) (56-jaraĝa)
en Las Palmas de Gran Canaria
Religio agnostikismo vd
Lingvoj hispana angla vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro José Carlos Encinas Doussinague (en) vd
Patrino Pilar Bardem vd
Gefratoj Carlos Bardem kaj Mónica Bardem vd
Edz(in)o Penélope Cruz (2010) vd
Infanoj Leo Bardem (en) , Luna Bardem (en) vd
Parencoj Rafael Bardem (avo)
Matilde Muñoz Sampedro (avino) vd
Profesio
Alia nomo Javier Bardem vd
Okupo aktoro
15-rugbeisto
filmaktoro
televida aktoro vd
Aktiva dum 1990– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Biografio kaj kariero

Li devenas de familio kun granda rilato al aktorado: avoj, lia patrino Pilar, liaj gefratoj estas aktoroj, lia onklo Juan Antonio Bardem kaj lia frato Miguel estas reĝisoroj. Lia premiero kiel aktoro okazis je la aĝo de 6 jaroj.

Lia unua grava rolo (1992) estis tipa hispana macho en Jamón, jamón (Ŝinko, ŝinko).

Li plu aperis en hispanaj filmoj, kaj baldaŭ ankaŭ en internaciaj, el kiuj la plej konata estis Before Night Falls (Antaŭ ol noktiĝu), 2000, en la rolo de kuba poeto Reinaldo Arenas, por kio li atingis kandidatiĝon al la Oskar-premioj.

Li havas du premiojn de la Festivalo de Venecio, kaj unu de la Kinfestivalo de San Sebastián.

Krome, li posedas du Goja-premiojn. La lasta en 2005, pro la filmo Mar adentro (For en maron).

En februaro de 2008 li ricevis la premion Oskar kiel Kromaktoro en la filmo "No Country for Old Men", de la fratoj Coen (2007), per kio li iĝis la unua hispana aktoro kiu ricevis tiun premion.

Ekde 2010 li estas edzo de Penélope Cruz, kun kiu li aktoris en pluraj filmoj, jam ekde 1992.

Filmoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.