Las edades de Lulú (filmo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Las edades de Lulú (La aĝoj de Lulú) estas erot-drama hispana filmo de 1990 verkita kaj reĝisorita de Bigas Luna en kiu stelulas Francesca Neri, dum Óscar Ladoire, María Barranco kaj Javier Bardem ludas duarangajn rolojn. Ĝi estas bazita sur la samnoma romano de Almudena Grandes.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Remove ads
Remove ads

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Lulú estas dekkvinjara junulino kiu estas seksallogita de Pablo, amiko de la familio. Post tiu sperto, Lulú konservas dum jaroj la deziron por tiu viro, kiu revenos al ŝia vivo iom poste, kio plilongigas la amludon. Finfine ili geedziĝas, kaj tiukadre Pablo portas ŝin al tre libera vivmaniero. Tiu idealigita mondo fiaskos, kiam Lulú 30-jara eniras en la infero de malpermesitaj deziroj pere de seksaj spertoj en iom post iom pli riskaj etosoj kaj kondutoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Remove ads

Partoprenantoj

Thumb
Kovrilpaĝo de la romano Las edades de Lulú sur kiu baziĝas la filmo.

La aktorino Ángela Molina malakceptis partopreni en la filmo tuj antaŭ la ekfilmado.[1]​ Ĝi estis anstataŭita de la itala aktorino Francesca Neri.

En la filmo intervenas en mallonga rolo juna Javier Bardem, en unu de siaj unuaj kinlaboroj; lia muskola fiziko kaj la ludita rolo kontribuis krei agreseman bildon de la aktoro.

María Barranco ricevis la Goja-premion al la Plej Bona Duaranga Aktorino.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads