Mother!

Filmo de Darren Aronofsky (2017) From Wikipedia, the free encyclopedia

Mother! (ankaŭ mother!, Patrino!) estas usona psikologia hororfilmo[1] de 2017 verkita kaj reĝisorita de Darren Aronofsky, en kiu stelulas Jennifer Lawrence, Javier Bardem, Ed Harris, Michelle Pfeiffer, Domhnall Gleeson, Brian Gleeson kaj Kristen Wiig. La intrigo, iel inspirita el la Biblio, sekvas la historion de virino kies trankvila vivo kun ŝia edzo en kampardomo estas maltrankviligita per la alveno de mistera paro.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Mother!
filmo
Originala titolo Mother!
Originala lingvo usona angla lingvo
Kina aperdato 14 sep. 2017, 29 sep. 2017, 5 sep. 2017, 6 sep. 2017, 13 sep. 2017, 2 nov. 2017, 19 okt. 2017
Ĝenro mistera filmo, drama filmo, horora filmo, suspensa filmo
Kameraado Matthew Libatique
Reĝisoro(j) Darren Aronofsky
Scenaro Darren Aronofsky
Loko de rakonto Misisipio
Muziko de Jóhann Jóhannsson
Rolantoj Jennifer Lawrence  Javier Bardem  Ed Harris  Michelle Pfeiffer  Domhnall Gleeson  Brian Gleeson  Kristen Wiig  Jovan Adepo  Stephen McHattie  Emily Hampshire  Laurence Leboeuf
Produktinta firmao Protozoa Pictures 
Paramount Pictures
IMDb
vdr
Fermi

La filmo premieris la 5an de Septembro, 2017, en la Venecia Internacia Kinfestivalo, kie ĝi estis elektita por konkurenci por la Ora Leono. Oni piblikigis ĝin en Usono fare de Paramount Pictures la 15an de Septembro, 2017. La filmo enspezis 44.5 milionojn da usonaj dolaroj tutmonde kaj ricevis ĝenerale pozitivajn recenzojn.

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Li estas poeto kiu luktas kontraŭ verkoblokado, metas kristalan objekton sur piedestalo kaj bruligita domo transformiĝas en bela domo en edena pejzaĝo. Patrino, edzino kaj muzo de la poeto, vizias strangajn aferojn. Iam, stranga Viro, ŝajne kuracisto, aperas en la domo, petante ĉambron. Li akceptas malvolonte, kaj Patrino same. Poste ili konstatas, ke la Viro estas vundita flanke. La sekvantan tagon, ankaŭ la edzino de Viro, nome Virino, alvenas por ekloĝi. Patrino frustracias pro la invititoj de la Virino, sed Li petas, ke ŝi akceptu iliajn restadon. Kiam Viro kaj Virino rompas hazarde la kristalan objekton, kiun Li malpermesis tuŝi, Li koleras kaj Patrino forigas ilin el la domo, sed antaŭe venas iliaj du gefiloj neatendite kaj kverelas pro la testamento de la patro. La plej aĝa filo, kiu estus ricevonta nenion, grave vundas la malplej aĝan fraton kaj fuĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoroj kaj roluloj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.