Bonvolu atenti ke en tiu ĉi listo uzatas kaj la internacie kutima metodo mencii unue la personan, poste la familian nomon, ĉiam en la ĉapitra titolo, kaj la hungarlingve kutima metodo mencii unue la familian, poste la personan nomon, ĉiam komence de la unua frazo de la noto. Ĉar laŭ la enpaĝigo de la ĝermolistoj pri esperantisto ĉiu nomo menciiĝas dufoje, eblas apliki ambaŭ sistemojn kaj gvidi laŭeble multajn serĉantojn al la ĝusta informo.

Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B

József Baksa

BAKSA József (Jozefo, naskiĝis en 1958) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 2006 kaj 2008 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas inĝeniero.

Antal Barasevich

BARASEVICH Antal (naskiĝis en 1926, mortis fine de 1989 en Csákberény (Ĉakbeeenj) multajn jarojn estis UEA-fakdelegito pri forstado.

Rafaelo Bartal

Rafaelo Bartal estis hungara esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko

  • Ladislao Buday. LA EKONOMIA UNUECO DE HUNGARUJO. 1921(?) 16 paĝoj 23 X 15 cm

Józsefné Batta

BATTA Józsefné estas hungara esperantistino, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Gyula Bénik, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Gyula Bénik

BÉNIK Gyula estas hungara esperantisto, kiu la 23-an de marto 1985 kune kun Józsefné Batta, Jenő Cseszkó kaj ok pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.

Miklós Berényi

BERÉNYI Miklós (prononcata [BEre:nji MIklo:ŝ], naskiĝis en 1912, mortis en majo 1989 en Budapeŝto, Hungario) estis dum 20 jaroj la ĉefdelegito de UEA en Hungario; kaj krome fakdelegito pri sporto.

Agost Benárd

BENÁRD Agost (Aŭgusto, naskiĝis la 3-an de januaro 1880 en Budapeŝto, mortis la 22-a de junio 1968 samloke) estis hungara doktoriĝinta kuracisto, kristansocialisma politikisto, ministro kaj esperantisto. Li estis direktoro de la Munkásbiztosító Pénztár (Laborist-asekura Asocio), kaj prezidanto de la Hungara Esperanta Ekzamena Komitato.

Géza Berki

BERKI Géza, hungaro, direktoro de juĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun en Rumanio). Direktoro de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el la gvidantoj (sekretario de Hungarlanda Esperanto-Societo) de tre vigla Esperanto-movado en Debrecen.

Péter Broczkó

BROCZKÓ Péter, komputilisto, estas hungara esperantisto.

Verkoj:

  • Broczkó Péter, Mikrokomputilo, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1983;
  • Broczkó Péter, Internacia komputado, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1983
  • Broczkó Péter, Datumbazoj, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1984;
  • Broczkó Péter, Formo kaj sono, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1985;
  • Broczkó Péter, Perkomputila ilustrado, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1985;
  • Broczkó Péter, Kibernetiko, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1986;

C

D

E

F

G

H

I

J

K

L

M

N

P

R

S

T

V

W

Z

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.