Bonvolu atenti ke en tiu ĉi listo uzatas kaj la internacie kutima metodo mencii unue la personan, poste la familian nomon, ĉiam en la ĉapitra titolo, kaj la hungarlingve kutima metodo mencii unue la familian, poste la personan nomon, ĉiam komence de la unua frazo de la noto. Ĉar laŭ la enpaĝigo de la ĝermolistoj pri esperantisto ĉiu nomo menciiĝas dufoje, eblas apliki ambaŭ sistemojn kaj gvidi laŭeble multajn serĉantojn al la ĝusta informo.
BAKSA József (Jozefo, naskiĝis en 1958) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 2006 kaj 2008 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas inĝeniero.
BARASEVICH Antal (naskiĝis en 1926, mortis fine de 1989 en Csákberény (Ĉakbeeenj) multajn jarojn estis UEA-fakdelegito pri forstado.
Rafaelo Bartal estis hungara esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.
Traduko
- Ladislao Buday. LA EKONOMIA UNUECO DE HUNGARUJO. 1921(?) 16 paĝoj 23 X 15 cm
BENÁRD Agost (Aŭgusto, naskiĝis la 3-an de januaro 1880 en Budapeŝto, mortis la 22-a de junio 1968 samloke) estis hungara doktoriĝinta kuracisto, kristansocialisma politikisto, ministro kaj esperantisto. Li estis direktoro de la Munkásbiztosító Pénztár (Laborist-asekura Asocio), kaj prezidanto de la Hungara Esperanta Ekzamena Komitato.
BROCZKÓ Péter, komputilisto, estas hungara esperantisto.
Verkoj:
- Broczkó Péter, Mikrokomputilo, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1983;
- Broczkó Péter, Internacia komputado, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1983
- Broczkó Péter, Datumbazoj, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1984;
- Broczkó Péter, Formo kaj sono, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1985;
- Broczkó Péter, Perkomputila ilustrado, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1985;
- Broczkó Péter, Kibernetiko, Eld. Hungara E-Asocio, Budapest - 1986;
Stephan Csurgai aŭ Istvan Csurgai, parlamentano el Budapesto, estis reprezentanto de la hungara Esperanto-movado ĉe siminario de AEF en Vieno en 1947[1].
Referencoj
Aŭstria Esperanto-Revuo. Hungara parlamentano esperantista en Vieno. N-ro 7-8-9; p.116. jul-sept. 1947
DÉVAY Leó (prononco de la familia nomo [DE:vaj]) estis hungara esperantisto kaj hospitalkuratoro. En 1927 aperis de li la unua parto de detala Hungara-Esperanta Vortaro.
Verko:
- Magyar-Esperantó Kézi Szótar. HungarEsperanta vortaro, parto I (A-F). Eld. Kókai Lajos Kiadása, Budapeŝto, 1927, 160 pĝ.
DOMOKOS Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 26-an de marto 1988 kune kun tri pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
FÜZESI István (Stefano) estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
GALAMBOS Ilonka (prononco de la familia nomo [GAlamboŝ]), estis hungara Esperanto-instruistino. Ĝi la jaro 1932 ŝi loĝis en Kispest, kaj ekde tiam plurajn jarojn gvidis Esperanto-kursojn en urboj de Danlando laŭ la Cseh-metodo.
GÁDOROS Miklós (mortis la 20-an de septembro 1977 en Pécs, Hungario) estis hungara esperantisto, kiu multe aktivis en la hungara Esperanto-movado, precipe sur la turisma kampo, kie li iniciatis i. a. la konatan aranĝon IREN.
GETHER István (Stefano, naskiĝis en 1948) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1994 kaj 1998 li funkciis kiel prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estas ekonomo.
GIMES Endre (Andreo) estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
HEGEDÜS Béláné estas hungara esperantistino, kiu la 26-an de marto 1988 kune kun tri pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
HOGAI Ferenc (Francisko, naskiĝis la 2-an de oktobro 1884 en Vámosgyörk – mortodato nekonata) estis hungara esperantisto kaj profesoro de lingvoj. Li en la movado konatiĝis per multaj propagandaj paroladoj kaj artikoloj pri Esperanto en la hungara kaj per ampleksa instruado de Esperanto. Li gvidis la okazigon de la Hungaria Esperanto-Kongreso de 1926en Gyöngyös en 1926.
JOHN Sári (jon), estis hungara oficistino kaj esperantistino. Ŝi esperantistiĝis en 1929, kaj sekve en la 1930-aj jaroj organizis la bibliotekon de Hungara Esperanto-Sociento kaj estis sekretariino de la ekzamena komitato: Multajn jarojn ŝi gvidis kursojn laŭ la Cseh-metodo.
KAPITÁNY Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
KORSÓS Lajos estas hungara esperantisto, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
Emeriko K. Korvacz estis hungara esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.
Traduko
- Kun Andor. Kion oni devus scii pri la Hungaroj. Eld. Esperanta Kulturpropaganda Instituto, Budapeŝto, 1939(?)
|
| „ Kolekto da faktoj kaj nomoj, kiuj montras la gravecon de la hungara nacio kaj kulturo por la mondo en scienco, arto, kaj ĉiu fako de la homa vivo. ” | — La Brita Esperantisto - Numero 410, Junio (1939) |
|
KOZMA János (Johano, naskiĝis la 19-an de oktobro 1884 en Mezőzombor, naskiĝdato ankoraŭ ne konata) estis hungara esperantisto kaj grekkatolika pastro. Interalie li verkis propagandan broŝuron pri Esperanto en 1911, en 1922 estis eldonisto kaj redaktisto de Katolika Revuo, kaj en la hungara lingvo publikigis multajn artikolojn pri Esperanto.
LINDWURM Edit (naskiĝis la 11-an de septembro 1970) estas hungara esperantistino aktiva ekde la 1980-aj jaroj. Laŭ la stato de 2017 ŝi estas la ĝenerala vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.
NAGY István (Stefano) estas hungara esperantisto. Interalie li tradukis La nekonatan dion de Mózsi Ferenc János (1947–2007) el la hungara (la tradukon en 1988 publikigis la eldonejo Fonto).
NAGY János (Johano) estas hungara esperantisto. Laŭ la stato de 2017 li estas la ekonomia vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.
PALKÓ Sándor (Aleksandro, naskiĝis en 1911, mortis en 2001) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1949 kaj 1950 li funkciis kiel prezidanto de la Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, antaŭaĵo de la nuna Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estis ĝenerala direktoro de la nacia presejo de Monbiletoj.
Artur Paschkes
Artur PASCHKES, mortis en 1937 dum Hispana Enlanda Milito, kies li estis volontulo en socialisma flanko.
PUSZTAI Lajos (mortis la 16-an de januaro 1988) estis radiospecialisto, kiu iniciatis la Esperanto-elsendojn de Radio Budapest en la sesdekaj jaroj.
Stefano RAGONCZA (aŭ plene hungare RAGONCZA István, naskiĝis en 1923, mortis fine de aprilo 1977) estis hungara esperantisto. Li estis aktiva esperantisto dum pluraj jaroj kaj i.a. funkciis kiel fakdelegito de UEA en la hungara ĉefurbo.
SZIROM Alajos (naskiĝis 1900 - mortis la 27-a de 27-an de oktobro 1973) estis delegito en Pécs (Hungario), prezidanto de la loka Esperanto-grupo "Sopianae". 50 jarojn s-ro Szirom agadis por la movado.
TÓTHFALUSI Sándor (Aleksandro, naskiĝis la 15-an de aprilo 1909, mortis 36-jara la 24-an de junio 1945) estis elstara esperantisto en Debrecen, Hungario kasisto de la loka laborista E-movado. Lian nomon memorigis placo en Debrecen en la 1980-aj jaroj.
VÁRI Márta estas hungara esperantistino, kiu la 19-an de aprilo 1986 kune kun Szilárd Bálint kaj ses pliaj esperantistaj aktivuloj honoriĝis per dumviva honora membreco en Hungaria Esperanto-Asocio.
VASADY-KOVÁCS Ferenc (Francisko, naskiĝis en 1904, mortis en 1977) estas hungara esperantisto. Inter la jaroj 1947 kaj 1949 li funkciis kiel prezidanto de la Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio, antaŭaĵo de la nuna Hungaria Esperanto-Asocio. Profesie li estis ŝtatsekretario kaj anstataŭanto de la nacia financministro.
Weiszkopf Klari estis esperantistino en Hungarujo en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi partoprenis beleckonkurson en la UK 1929.
ZIPERNOVSZKY Károlyné (prononco [CIpernovski KAroli:ne:], mortis en 1923 en Budapeŝto) estis hungara esperantistino kaj edzino de universitata profesoro. Ŝi estis estrarano de Hungarlanda Esperanto-Societo antaŭ la Unua Mondmilito, propagandis favore al Esperanto precipe inter feministoj, kaj subtenis la Esperanto-movadon per mondonacoj.