Hidrokarbonido
organika kombinaĵo konsistanta nur el hidrogeno kaj karbono From Wikipedia, the free encyclopedia
Hidrokarbidoj[1], hidrokarbonoj[2] hidrogenkarbonoj[3] estas kombinaĵoj el hidrogeno kaj karbono. Ilia suma formulo estas CmHn.
Ĉar hidrogenaj atomoj posedas nur unu valenton, ĉiam devas esti n ≤ 4m. Tiu malegalaĵo estas egalaĵo nur por metano (CH4); en ĉiuj aliaj hidrokarbidoj ĉiu karbonatomo devas ligiĝi al almenaŭ unu alia karbonatomo, kaj povas esti nur du karbonatomoj kun malpli ol du ligoj; do n ≤ 2m + 2.
Oni distingas inter
- saturitaj kaj nesaturitaj kaj inter
- ĉenaj kaj ciklaj hidrokarbidoj.
Alkanoj estas saturitaj hidrokarbidoj, tio signifas, ke ĉiuj ligoj inter karbonaj atomoj estas unuoblaj. Hidrokarbidoj kun duobla ligo nomiĝas alkenoj. Hidrokarbidoj kun triobla ligo nomiĝas alkinoj. Kompleksaj hidrokarbidoj povas havi plurajn malsimplajn ligojn, kio komplikas ilian enklasigon.
Tergaso kaj petrolo (nafto) konsistas plejparte el hidrokarbidoj, kiuj ofte amasiĝas en hidrokarbonaj kaptujoj.
Kelkaj alkanaj hidrokarbonidoj
Kelkaj aromataj hidrokarbonidoj
Kelkaj alkenoj
Kelkaj ciklaj alkanoj
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.