kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Cikloheksano estas cikloalkano kun kemia formulo C6H12, senkolora likvaĵo kun forta odoro je benzino, bruligebla substanco industrie uzata en la produktado de adipata acido kaj kaprolaktamo, kiuj estas antaŭantoj de nilono. Cikloheksano uzatas kiel solvanto, farbo-forigilo kaj en la produktigo de aliaj kemiaĵoj.
Cikloheksano | |||||
Ebena kemia strukturo de la Cikloheksano | |||||
Tridimensia strukturo de la Cikloheksano | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 110-82-7 | ||||
ChemSpider kodo | 7787 | ||||
PubChem-kodo | 8078 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun dolĉa odoro simile al benzino | ||||
Molmaso | 84.16 g·mol-1 | ||||
Denseco | 0.7781 g cm−3 | ||||
Fandpunkto | 6.47 °C | ||||
Bolpunkto | 80.74 °C | ||||
Refrakta indico | 1,42662 | ||||
Ekflama temperaturo | −4 °C (fermita ujo) | ||||
Memsparka temperaturo | 245 °C | ||||
Solvebleco |
| ||||
Mortiga dozo (LD50) | 12.705 g/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Risko | R11 R38 R50/53 R65 R67 | ||||
Sekureco | (S2) S9 S16 S25 S33 S60 S61 S62 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H304, H315, H336, H410 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P240, P241, P273, P301+330+331, P302+352, P403+233 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝiaj vaporoj estas pli densaj ol aero. Cikloheksano troveblas en la tigobrasiko. Cikloheksano posedas du spacajn konfiguraciojn: seĝa kaj boata, kaj la seĝa konfiguracio estas la plej stabila.
La ĉefaj diferencoj inter tiuj du komponaĵoj estas:
Kontraŭe al benzeno, cikloheksano ne estas facile produktebla el naturaj rimedoj tia kia la terkarbo. Cikloheksano estis unue sintezita de Adolf von Baeyer (1835-1917) pere de la kondensiĝo de Dieckmann ekde la pimelata acido sekvata de multoblaj reduktiĝoj.
En 1867, Marcellin Berthelot reduktis benzenon kun jodida acido sub altegaj temperaturoj. En 1870, Adolf von Baeyer ripetis la agon de Berthelot kaj estigis la saman produkton, kun li nomis heksahidrobenzeno. En 1890, Vladimir Markovnikov kredis ke li kapablis distili la saman komponaĵon el la kaŭkaza petrolo, kaj nomis la miksaĵon heksanafteno.
Nekredeble, iliaj cikloheksanoj bolis ĉe iom pli ol 10 °C ol aŭ heksahidrobenzeno aŭ heksanafteno, sed tiu enigmo estis solvita en 1895 de Markvonikov, Nikolaj Kiĵner (1867-1935) kaj Nikolay Zelinsky (1861-1953) kiam ili renomis la heksahidrobenzeno aŭ heksanafteno kiel metil-ciklopentano, rezulto de neatendita reakcio pri molekula rearanĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.