From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksejo Favorskij (ruse Алексей Евграфович Фаворский) (1860–1945) estis rusia, sovetia kemiisto, kreinto de la "Rearanĝo de Favorskij" (1894)[1] aŭ reordigo de la ciklopropanoj kaj alfa-halogenketonoj por estigi esterojn de karboksilataj acidoj; kaj la koncepto pri la "Reakcio de Favorskij" (1900–1905)[2], kiu estas nukleofila reakcio de iu fina etino sur karbonila grupo en acida medio. Li publikigis serion da sciencaj studoj pri la konvertiĝo de izomeroj da nesaturitaj hidrokarbonidoj en la "Revuo de la Fiziko-kemia Societo" de la Rusia Federacio. Pro lia plibonigo en la produktado de sinteza kaŭĉuko, li ricevis la Stalin-Premion, en 1941[3].
Aleksejo Favorskij (1860–1945) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Rusia kemiisto, kreinta la reakcion kiu portas lian nomon. | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-a de marto1860 en Pavlovo, la Rusia Imperio | ||||
Morto | 8-a de aŭgusto 1945 en Leningrado, RSFSR, Sovetunio | ||||
Tombo | Volkovo Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Loĝloko | Rusia Imperio vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Moskvo Universitato de Sankta Peterburgo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto inventisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Aleksandr Butlerov vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Favorkskij studis kemion en la imperia Universitato de Sankta Peterburgo inter 1878 ĝis 1882. Dum pluraj jaroj li estis asistanto de Aleksandro Butlerov (1828–1886) kaj en 1891 li fariĝis profesoro pri Analiza Kemio de la Fakultato pri Fiziko kaj Matematiko. En 1895, li defendis tezon kaj ricevis sian diplomon pri doktoreco kaj estis nomumita profesoro en la Instituto pri Inĝenierado por Kemia Fabrikado kaj Teknologio.
De 1897, li ekaktivis en la departemento pri neorganika kemio. Inter 1897 kaj 1908, li samtempe laboris en la Instituto Kemia kaj Teknologia de Sankt-Peterburgo kaj estis kun-fondinto de la Instituto pri Neorganika Kemio inter 1934 kaj 1937 kiam li iĝis direktoro. Ekde 1901, li same estis eldonisto de la Revuo de la Fiziko-kemia societo en Rusio.
En 1939, Favorskij disvolvis novan metodon por la sintezo de izopreno surbaze de acetileno kaj acetono tra la 2-metil-3-butin-2-ol kaj la prenolo[4]. La fama grafikartisto Vladimir Favorskij (1886–1964) estis lia nevo. Kelkal el liaj disĉiploj estis Sergejo Lebedefo (1874–1934), Vladimiro Ipatiefo (1867–1952) kaj Mihhail Poraj-Kovice (1877–1949).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.