Henriko (Luksemburgo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Henriko de Luksemburgo (* la 16-an de aprilo 1955 en Betzdorf, Luksemburgo) estas la grandduko de Luksemburgo. Li en la franca kaj luksemburga lingvoj nomiĝas Henri kaj, en la luksemburga ĝi estas foje ankaŭ nomita Heng.[1] Henriko estas la sesa luksemburga reganto el la dinastio Nassau-Weilburg. Lia plena titolo estas "Lia Reĝa Moŝto grandduko de Luksemburgo, duko de Nassau, princo de Bourbon-Parma, grafo de Sayn, Königstein, Katzenelnbogen kaj Diez, fortikaĵa grafo de Hammerstein, sinjoro de Mahlberg, Wiesbaden, Idstein, Merenberg, Limburg kaj Eppstein". Henriko parolas la luksemburgan, francan, germanan kaj anglan lingvojn.

Dinastio
Post la morto de Vilhelmo la 4-a de Luksemburgo la dinastio de Nassau-Weilburg laŭ strikta interpreto formortis, ĉar ne estis vira heredanto. Pro la granddukiĝo de la princinoj Maria-Adelheid kaj Charlotte ĝi tamen pluvivis. Per la nupto de Charlotte kun la princo Felix de Bourbon-Parma la dinastio unuiĝis kun tiu de Bourbon-Parma. Pro politikaj kialoj la grandduka familio tenis la nomon "de Nassau", ĉar laŭ la artikolo 3 de la konstitucio de Luksemburgo la dinastio Nassau estas fiksita kiel reganta dinastio de la ŝtato. La familia blazono inkluzivas la blazonojn de Luksemburgo kaj Nassau, kaj tiun de la dinastio Bourbon-Parma (tri lilioj de la reĝoj de Francio, ruĝa rando de la duko de Anjou).
Kapitalo

En la jaro 2006 laŭ la usona ekonomia magazino Forbes Henriko posedis kapitalon de 4,6 miliardoj da Eŭroj. La belga gazeto Het Laatste Nieuws dum septembro 2007 publikigis liston de la plej riĉaj monarkoj de Eŭropo, en kiu la kapitalo de Henriko taksiĝis je "nur" 1,2 miliardoj da Eŭroj kaj li ricevis la kvaran lokon post princo Johann Adam la 2-a de Liĥtenŝtejno (3 miliardoj da Eŭroj), la reĝino Elizabeto la 2-a de Britio (1,8 miliardoj da Eŭroj) kaj la reĝo Johano Karlo de Hispanio (1,7 miliardoj da Eŭroj). [2].
Familio
Henriko de Luksemburgo geedziĝis la 14-an de februaro 1981 kun Maria Teresa de Luksemburgo, naskita María Teresa Mestre Batista-Falla en Havano, Kubo.
La paro havas jenajn gefilojn kaj genepojn:
- princo Vilhelmo, Guillaume Jean Joseph Marie, n. la 11-an de novembro 1981, la tronheredonto
- princo Felikso, Félix Léopold Marie Guillaume, n. la 3-an de junio 1984
- princo Ludoviko, Louis Xavier Marie Guillaume, n. la 3-an de aŭgusto 1986
- princino Aleksandra, Alexandra Joséphine Teresa Charlotte Marie Wilhelmine, n. la 16-an de februaro 1991
- princo Sebastiano, Sébastien Henri Marie Guillaume, n. la 16-an de aprilo 1992
Vidu ankaŭ
- Luksemburgaj eŭro-moneroj, ĉiuj moneroj havas la portreton de la grandduko Henriko.
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.