Vilhelmo (Luksemburgo)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Vilhelmo (Luksemburgo)

Guillaume Jean Joseph Marie de Nassau (esperante Vilhelmo; naskita la 11-an de novembro 1981 en Luksemburgio) estas Hereda Grandduko kaj heredonto de la trono de Luksemburgio. Li estas la plej aĝa filo de Henriko, Grandduko de Luksemburgio, kaj Maria, Granddukino de Luksemburgio [1].

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Vilhelmo
Thumb
Thumb
Persona informo
Guillaume Jean Joseph Marie
Naskiĝo 11-an de novembro 1981 (1981-11-11) (43-jaraĝa)
en Grand Duchess Charlotte Maternity Hospital, Luksemburgo
Religio katolikismo vd
Lingvoj leceburga franca germana hispana angla vd
Loĝloko Berg Castle vd
Ŝtataneco Luksemburgo vd
Alma mater Institut Philanthropos (en) (20062007)
Universitato Brunel
Institut Le Rosey (en)
Institut Albert le Grand (en) - bakalaŭro (2009)
University College (en)
Collège Alpin International Beau Soleil (en) - baccalauréat (en) (2001)
Reĝa Milita Lernejo Sandhurst
Universitato de Angers vd
Familio
Dinastio Luxembourger Royal Family vd
Patro Henriko de Luksemburgo vd
Patrino Maria Teresa de Luksemburgo vd
Gefratoj Prince Félix of Luxembourg (en) , Prince Louis of Luxembourg (en) , Princess Alexandra of Luxembourg (en) kaj Sebastiano de Luksemburgio vd
Edz(in)o Stéphanie, Hereditary Grand Duchess of Luxembourg (en) (2012) vd
Infanoj Karolo de Luksemburgio, Prince François of Luxembourg (en) vd
Parencoj Princess Ariane of the Netherlands (en) (baptofilino) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Li portas la titolojn "Hereda Grandduko de Luksemburgio", "Hereda Princo de Nassau" ekde kiam lia patro supreniris la tronon en 2000, kaj ekde la 18-a de decembro de la sama jaro la titolo, "Princo de Bourbon-Parma". Kiam la patro abdikos aŭ mortos en la estonteco, Hereda Grandduko Guillaume transprenos. Guillaume estas referita kiel Lia Reĝa Moŝto.

Post proklamo de grandduko Henriko en junio 2024, lia filo Guillaume estis nomumita kiel la reprezentanto de la grandduko ("leŭtenanto-reprezentanto", Regento) la 8-an de oktobro 2024 [2] [3]. La 24-an de decembro 2024, la Grandduko anoncis en sia kristnaska mesaĝo lian intencon abdiki en favoro de la Hereda Kronprinco Guillaume la 3-an de oktobro 2025 [4].

Vivo

Guillaume estas edukita en privataj lernejoj en Luksemburgio kaj Svislando, kaj ankaŭ la Reĝa Militista Akademio Sandhurst en Camberley en Anglio. Li ankaŭ studis politikan sciencon kaj historion en Durham en Anglio, sed ne kompletigis siajn studojn [5].

En aprilo 2012 li fianciĝis al la belga grafino Stéphanie de Lannoy [6] kaj la 19-an de oktobro de la sama jaro, la paro edziĝis [7]. La 10-an de majo 2020, li kaj la Hereda Granddukino havis sian unuan filon, princo Karlo. La 27-an de marto 2023, ilia dua filo, princo François, estis naskita.

En 2021, Guillaume estis elektita prezidanto de la Monda Skolta Fondaĵo, kiu subtenas la Mondan Skoltan Organizon, post esti membro de la plenumkomitato de la fondaĵo ekde 2017 [8].

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.