kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Geraniolo aŭ lemonolo estas natura substanco klasifikita kiel unuterpenoido kaj olefina alkoholo. Ĝi konstituas la ĉefan parton de la rozoleo, cimbopogonoleo, citroneloleo ĉefe tiu Javotipo. Ĝi okazas en etaj kvantoj en la geranio, citrono kaj multaj aliaj esencaj oleoj. Ĝi prezentas sin kiel palflava oleo nesolvebla en akvo, tamen solvebla en la plej ordinaraj organikaj solvaĵoj. Ĝi posedas rozecan odoron kaj kutime uzatas en parfumfabrikado. Ĝi estas uzata kiel gustigagento de persiko, frambo, pomelo, ruĝa pomo, pruno, limeo, oranĝo, citrono, akvomelono, ananaso kaj mirtelo.
Geraniolo | |||
Kemia strukturo de la Geraniolo | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Geraniolo | |||
Alternativa(j) Nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | C10H17OH | ||
PubChem-kodo | 637566 | ||
ChemSpider kodo | 13849989 | ||
CAS-numero-kodo | |||
Karakterizaĵoj | |||
Aspekto | senkolora oleeca likvaĵo, iomete flaveca kun floresenca odoro | ||
Molmaso | 154.25 g·mol−1 | ||
Smiles | CC(=CCC/C(=C/CO)/C)C | ||
Vaporpremo | |||
Denseco |
| ||
Refrakta indico | 1,4766 | ||
Fandopunkto | −15 °C (5 ℉; 258 K) | ||
Bolpunkto | 229 °C (502 K) je 130 kPa. | ||
Ekflama temperaturo | 110 °C | ||
Solvebleco | |||
Mortiga dozo (LD50) | 3600 mg/kg (buŝe, muso) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36/37/38 | ||
Sekureco | S23 S26 S37 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H303, H315, H317, H318 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P280, P302+352, P305+351+338, P310, P333+313, P362 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi posedas fortan rozodoron, tamen la aromo de ĝia geometria izomero, la nerolo, estas konsiderata pli refreŝiga ol tiu de geraniolo. Ĝi ankaŭ estas trovebla laŭ ĝia estera formo, tiel kiel geranila acetato, buterato kaj formiato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.