kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Nerolo estas unuterpeno trovata en multaj esencoleoj tiel kiel cimbopogono, vera lupolo, helikrizo, bursero, bigarado, petigrajno, Rozo, lavendo, bergamotujo, krom aliaj. La nerolo estis malkovrita en la nerola bigarado de Herse Reischol. Nerolo posedas fortan rozecan odoron, tamen ĝi estas pli refreŝiga ol la geraniolo. Ĝi ne produktas kristalecan kombinaĵon kun kalcia klorido[2].
Nerolo | ||
Plata strukturo de la nerolo | ||
Tridimensia strukturo de la nerolo | ||
Nerolo estas unu el la multenombraj komponaĵoj de la Katario. | ||
Alternativa(j) Nomo(j) | ||
(Z)-3,7-dimetila-2,6-oktadien-1-ol | ||
Kemia formulo | C10H18O | |
PubChem-kodo | 643820 | |
ChemSpider kodo | 558917 | |
CAS-numero-kodo | ||
Karakterizaĵoj | ||
Aspekto | senkolora likvaĵo simila al dolĉeca rozesenco. | |
Molmaso | 154.25 g·mol−1 | |
Smiles | OC\C=C(/CC/C=C(/C)C)C | |
Denseco |
| |
Refrakta indico | 1,474 | |
Fandopunkto | −15 °C | |
Bolpunkto | ||
Ekflama temperaturo | 107 °C | |
Solvebleco | ||
Mortiga dozo (LD50) | 4500 mg/kg (buŝe, muso) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H317, H319 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P272, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Oksidado de la nerolo estigas citralon aŭ aldehidon kun simila odoro. Kiam agitita kun diluita sulfata acido rezultas en formado de terpina hidrato. Kiel la geraniolo, tiel la nerolo estas tre sensebla al agado de la formiata acido je altegaj temperaturoj.
Bonvolu ne konfuzi... | |
Ili estas izomeroj, ambaŭ estas nesaturitaj alkoholoj, kaj prezentas la duoblajn ligilojn en la samaj pozicioj 2-a kaj 6-a de la katena karbono, sed geraniolo estas la cis versio de la molekulo, dum nerolo prezentas la 2-etanolilan grupon transe de la restanta parto de la molekulo. |
Nerolo estas uzata kiel valordona konstituanto en sintezaj kombinaĵoj de rozo kaj oranĝofloroj. Tamen, la alta prezo de la nerolo limigas ties uzon al kosmetikaĵoj kaj sapofabrikado[3]. La nerolo kaj la geraniolo estas dolĉecaj rozecaj aromaĵoj trovantaj uzojn kiel gustigilojn por teoj kaj aliaj trinkaĵoj. Kaj nerolo kaj geraniolo estas produkteblaj per reduktiĝo de la citralo kun gisto, ekzemple de la Saccharomyces cerevisiae[4].
Ĉirkaŭ kvardek terpenaj kombinaĵoj estis identigitaj en vinberoj. Kelkaj el la unuterpenaj alkoholoj troviĝas inter la plej aromplenaj, nome, linalolo, α-terpineolo, nerolo, geraniolo, kaj citronelolo, kiuj posedas tre malpezan rozesenco. La flarperceptaj limoj de ĉi tiuj komponaĵoj estas tre malaltaj, atingante kelkajn centojn da mikrogramojn en ĉiu litro[5].
Nerolo kaj geraniolo estas produkteblaj en koncentriĝoj pli altaj ol 80% pere de kemireduktiĝo aŭ kataliza hidrogenigo de la citralo, laŭ reakcio de Eduard Gildemeister (1860-1938) kaj Friedrich Hoffman (1832-1904)[6].
Antaŭnelonge, la kontinua hidrogenigo de la citralo al nerolo kaj geraniolo estis priskribata, uzante selektivan katalizilon de Cu-Cr-Cd. Nerolo kaj geraniolo estas same prepareblaj pere de hidrogenigo de la citralo kun metalaj kataliziloj komponitaj de feraj, zinkaj, Mn aŭ kobaltaj saloj kaj ruteniaj kombinaĵoj[7].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.