From Wikipedia, the free encyclopedia
Bergamotujo (Citrus bergamia, Risso) estas specio de citruso, arbo kun fruktoj malpli grandaj ol oranĝo, pir- aŭ glob-formaj (bergamoto), kun tre acida, verdete flava karno kaj amara, bonodora flava ŝelo. La bonodoraj fruktoj de la grandeco de oranĝo, havas flavan aŭ verdan koloron simila al limedo, depende de maturiĝo.
Bergamotujo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus bergamia Risso[1] | ||||||||||||||
Sinonimoj[2] | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Genetika esplorado pri la praulaj originoj de pluekzistantaj citrusaj kulturvarioj eltrovis bergamotujon kiel verŝajna hibrido inter citrono kaj maldolĉa oranĝo.[3]] La ŝelaj fruktekstratoj estas uzataj por aromi manĝaĵojn, parfumojn kaj kosmetikaĵojn.[4] Ĝiaj uzado sur la haŭto povas pliigi fotosentemon, rezultigante pli grandan damaĝon dum sunbanado.[5]
La vorto bergamoto estas etimologie derivita de la itala vorto bergamotto,[6] antaŭe laũ turka origino: bey armudu aŭ bey armut ("la piro de sinjoro" aŭ "sinjoro piro").[7]
Citrus bergamia estas malgranda arbo kiu floras dum la vintro. La suko gustas malpli acide ol citrono, sed pli maldolĉe ol grapfrukto. [Citaĵo bezonata]
Bergamoto enhavas flavonoidajn fitokemiaĵojn, kiel ekzemple neoeriocitrino, naringino, neohesperidino, ponceritino, melitidino, mitrocino, miriflino kaj brutieridino.[8] Bergamotaj folioj enhavas malsamajn indolajn alkaloidojn, kiel N, N, N-trimetiltriptamino.[9]
La bergamotujo ne rilatas al la herboj konataj kiel bergamoto aŭ sovaĝa bergamoto, Monarda didyma kaj Monarda fistulosa, kiuj estas en la Menta familio, kaj estas nomumitaj laŭ sia simila aromo.
Citrus bergamia ankaŭ estis klasifikita kiel Citrus aurantium subsp. bergamia (t.e. subspecio de amara oranĝo).[10]
Citrus bergamia foje estas konfuzita kun (sed ne samas kiel):
Plejparte limiĝas al la marbordaj regionoj de la Ionia Maro de la provinco Reggio, Kalabrio en Italio, tiomgrade ke ĝi estas simbolo de la tuta urbo. Plej multe de la bergamoto venas de mallonga terpeco tie, kie la temperaturo estas favora. La frukto ankaŭ estas produktata en Argentino, Brazilo, Alĝerio, Ebura Bordo, Maroko, Tunizio, Turkio, kaj Sudorienta Azio kie ĝi havas siajn radikojn.
Citrusa bergamoto komerce kreskas en suda Kalabrio (provinco Reggio), suda Italio. Ĝi ankaŭ kreskas en suda Francio[11] kaj Eburbordo por la esenca oleo kaj en Antalia en suda Turkio por sia marmelado.[12] La frukto ĝenerale ne uzindas por suka konsumo.[4] Tamen, en Maŭricio, kie oni ĝin plantas etskale, ĝi estas plejparte konsumata kiel suko.
Cent bergamotoj donas ĉirkaŭ 85g (tri uncojn) de bergamota oleo.[13]
Bergamota arbo en kantono Maricopa, Arizono (foto ne uzinda ĉar misgvida ĝi ne estas amara oranĝo)
Adulterado kun pli malmultekostaj produktoj kiel oleo de rozarbo kaj bergamota mento estas problemo por konsumantoj. Por protekti la reputacion de siaj produktoj, la itala registaro enkondukis striktajn kontrolojn, inkluzive testojn kaj atestojn pri pureco. La Stazione Sperimentale per le Industrie delle Essenze e dei Derivati dagli Agrumi (Eksperimenta Stacio por Esencaj Oleoj kaj Citrusaj Kromproduktoj) situanta en Reggio di Calabria, estis la kvalitkontrola korpo por la esenca oleo Bergamotto di Reggio Calabria DOP.[14] Dum la dua mondmilito, Italio ne povis eksporti al landoj ligitaj al la aliancaj potencoj. Rivalaj produktoj de Brazilo kaj Meksiko venis al la merkato kiel anstataŭaĵoj, sed ĉi tiuj estis produktitaj de aliaj citrusoj kiel dolĉa limedo.[15]
Esenco el la aroma ŝelo de ĉi tiu acida frukto estas uzata por gustumi teojn Earl Grey kaj Lady Grey,[10] kaj ankaŭ frandaĵon (inkluzive"turkan delicon")[16]
Bergamota oleo estas unu el la plej ofte uzataj ingrediencoj en parfumejo.[17] Ĝi estas aprezita pro sia kapablo kombini kun aro de odoroj por formi bukedon de aromoj, kiuj kompletigas unu la alian.[18] Bergamoto estas ĉefa ero de la originala Eau de Cologne komponita de Jean-Marie Farina komence de la 18-a jarcento en Germanio. La unua uzo de bergamota oleo kiel parfuma ingredienco estis registrita en 1714, kaj troviĝas en la Arkivo Farina en Kolonjo (Germanio). Tamen multe da "bergamota oleo" hodiaŭ estas derivita el menta Kolonja akvo, ankaŭ konata kiel bergamota mento, kiu estas vario de akva mento kaj ne rilatas al citrusoj.
En pluraj studoj, apliko de iuj fontoj de bergamota oleo rekte al la haŭto de kobajoj pruviĝis havi koncentriĝ-dependan fototoksan efikon de kreskanta ruĝeco post ekspozicio al transviola lumo (pro la kemia bergapteno, kaj eble ankaŭ citropteno, bergamotino, geranialo, kaj neralo).[19][20] Ĉi tio estas karaktero aperas en multaj aliaj citrusfruktoj kaj aliaj membroj de Rutacoj inkluzive de ruto. Bergapteno ankaŭ estis implikita al kalia kanalo-blokilo; en unu kazesploro, paciento, kiu konsumis kvar litrojn da teo Earl Grey tage (kiu enhavas bergamotan esencan oleon kiel aromigilo) suferis muskolajn kramfojn.[21]
Bergamoto ankaŭ estas fonto de bergamotino. [Citaĵo bezonata]
Uzita en Kosmetikaĵoj kaj parfumaj produktoj, bergamoto povas kaŭzi haŭtan iritadon.[5] En la pasinteco, psoraleno ĉerpita el bergamota oleo estis uzata en sunbrunaj akceliloj kaj sunkremoj. Konataj kiel fotokancerigaj ekde 1959,[22] la substancoj tamen estis uzataj en brunigaj aktivigiloj ĝis 1995,[23] kontribuante al multaj kazoj de melanomo kaj morto.[24]
Ĝis 2017a jaro klinika esplorado farita pri bergamota oleo estis malbonkvalita, sen konkludoj pri ĝiaj eblaj biologiaj efikoj.[25][26] Konsumi bergamotan oleon kiel parto de teo povas kaŭzi muskolajn kramfojn.[5] Uzo sur la haŭto povas esti nesekura, precipe por infanoj kaj gravedaj virinoj, kaj povas kaŭzi erupciojn rezultantajn de fotohaûta tokseco.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.