Galeazzo la 1-a Visconti

From Wikipedia, the free encyclopedia

Galeazzo la 1-a Visconti

Galeazzo la 1-a Visconti (1277-1328) (naskiĝis je la 21-a de januaro 1277 - mortis en Pescia, Toskano, je la 6-a de aŭgusto 1328) estis Senjoro de Milano inter 1322 kaj 1327.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Galeazzo la 1-a Visconti
(1277-1328)
Thumb
Senjoro de Milano inter 1322 kaj 1327
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 21-a de januaro 1277
Morto 6-a de aŭgusto 1328
en Pescia, Toskano,  Italio
Tombo Katedralo Sankta Marteno (Luko) vd
Ŝtataneco Duklando de Milano vd
Familio
Dinastio Visconti vd
Patro Mateo la 1-a Visconti vd
Patrino Bonacossa Borri (en) vd
Gefratoj Marco I Visconti (en) , Stefano Visconti, Giovanni Visconti kaj Luchino Visconti vd
Edz(in)o Beatrica d'Este (1300 (Gregoria)) vd
Infanoj Azzone Visconti, Riccarda Visconti (en) vd
Profesio
Okupo capitano del popolo (en) vd
Aktiva en Milano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Li estis filo de Mateo la 1-a Visconti (1250-1322)[1] kaj Bonacosa Borri (1254-1321)[2]. Oni diras ke Galeazzo naskiĝis en la sama dato, kiam lia onklo Ottone Visconti venkis la gibelinojn, kiu apartenis al la partio de la familio Della Torre, en la Batalo de Desio[3].

Biografio

En la 24-a de junio 1300 li edziĝis al Beatrica d'Este (1268-1334), filino de Obizzo la 2-a (1247-1293), Senjoro de Ferrara kaj Modeno kaj vidvino de Nino Visconti (1265-1296), juĝisto el Gallura. Dum tiu okazaĵo, la edzo omaĝiĝis per la Nobela Ordeno de la Milita Zonego[4]. Beatrica estis 32-jara kaj sia edzo 23. Dante parola pri tiu geedziĝo en la Dia Komedio (en la 8-a Kanto de la Purgatorio).

En 1322, li nomumiĝis kapitano de la milana popolo, sed baldaŭ li devis fuĝi kaŭze de ribelo starigita de sia kuzo Lodrisio Visconti (1280-1364)[5]. Kun la apogo de Ludoviko la 4-a, la Bavaro, en Vaprio li disbatis armeon senditan de la papo por detrui lin. En 1328, post esti akuzita pri perfido de sia frato Marko, same kiel murdo de sia frato Stefano Visconti (1287-1327), la imperiestro arestigis lin en Monza. Galeazzo liberiĝis en marto 1328, kaj restis sub la protektado de alia gibelina estro en Italio tiuepoke, Castruccio Castracani (1281-1328). Malgraŭ tio, li mortis en Pescia post kelkaj monatoj.

Vidu ankaŭ

Literaturo

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.