From Wikipedia, the free encyclopedia
Katedralo Sankta Marteno (itale Cattedrale di San Martino) – romanika katedralo troviĝanta en la urbo Luko, ĉe placo Antelminelli.
Katedralo Sankta Marteno Cattedrale di San Martino | |
---|---|
Katedralo de Luko | |
katedralo | |
Loko | |
Ŝtato | Italio |
urbo | Luko |
Geografia situo | 43° 50′ 26″ N, 10° 30′ 21″ O (mapo)43.8406610.50587 |
Bazaj informoj | |
Religio | Katolikismo |
Konsekrinto | 1070 |
Statuso | Aktiva |
Ligiloj | |
Adreso | Placo Antelminelli |
La unua katedralo en Luko estis fondita en VI jarcento de episkopo sankta Frediano[1]. La konstruon de la nova katedralo iniciatis Anselmo da Baggio, episkopo de Luko, posta papo Alesandro II. La katedralo estis konsekrita de li en 1070[2].
La preĝejo estis pligrandigita en XIV kaj XV jarcentoj kaj finkonstruita en XVII jarcento[1].
La katedralo estas trinava preĝejo kun transepto[1].
La fasado de la katedralo ne estas simetria pro la sonorilturo, kiu estis konstruita pli frue. Aŭtoro de la fasado estas Guidetto da Como, kiu komencis ĝin konstrui en 1204 jaro. La fasado konsistas el multaj arkadoj ornamitaj per blanka kaj malhelkolora marmoroj. Malantaŭ la portiko, en la muro de katedralo, estas tri portaloj. Ĉe ili troviĝas skulptitaj scenoj, i.a.: ciklo pri monatoj kaj scenoj pri la vivo de Sankta Marteno. Krome sur la fasada muro estas skulptaĵoj de Niccolo Pisano: Depreno de Jesuo Kristo de la kruco kaj Anunciacio, kaj la dua: Nasko de Jesuo Kristo kaj Adorado de la tri saĝuloj[1].
Sur la piliero troviĝanta je dekstra flanko de la fasado estas skulptita labirinto, kiu estas simbolo de pilgrima vojo[1].
En la katedralo troviĝas i.a.: tomba monumento al Ilaria del Carretto, Sankta Interparolo (Sacra Conversazione) de Ghirlandaio, La Lasta Vespermanĝo de Tintoretto kaj altaro kreita de Fra’ Bartolomeo[1].
La plej konata artaĵo de la katedralo estas La Sankta Vizaĝo (Volto Santo), ligna skulptaĵo de jesuo Kristo, devenanta de XII jarcento[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.