usona biologo From Wikipedia, the free encyclopedia
Frederick William TRUE (8a de Julio, 1858 – 25a de Junio, 1914) estis usona biologo, nome unua ĉefa kuratoro pri biologio (1897–1911) en la Usona Nacia Muzeo, nune parto de la Smithsonian Institution.[1]
Frederick W. True | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de julio 1858 en Middletown |
Morto | 25-an de junio 1914 (55-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Novjorko |
Familio | |
Frat(in)o | Alfred Charles True (en) |
Okupo | |
Okupo | biologo mammalogist (en) kuratoro paleontologo |
Li estis faka speciala agento pri fiŝkaptejoj por la deka popolnombrado en Usono, 1879.[2] En 1881, True eklaboris por la Usona Nacia Muzeo.[3] Tiun jaron li iĝis bibliotekisto kaj acting curator pri mamuloj, kies postenojn li plenumis ĝis 1883. True estis kuratoro pri mamuloj en la Usona Nacia Muzeo (1883-1909), kuratoro pri kompara anatomio (1885-1890), executive curator (1894-1897), ĉefa kuratoro pri biologio (1897-1911) kaj helpa sekretario zorge de la biblioteko kaj internacia interŝanĝa servo (1911-1914).[4] Li estis nomumita por la stabanaro de la Usona Filozofia Societo la 2an de Marto, 1900.[5]
Li startis sian karieron studante senvertebrulojn,[4] sed malbona vidkapablo devigis lin ĉesi studojn per mikroskopo,[3] kaj li turniĝis al studoj pri cetacoj kaj ties parencoj.[4] La Truea bekobaleno,[6] la Truea kriceto kaj la Truea talpo estis nomitaj laŭ li.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.