From Wikipedia, the free encyclopedia
Eberhard Friedrich Walcker (naskiĝis la 3-an de julio 1794 en Cannstatt (hodiaŭ Stutgart), mortis la 2-an de oktobro 1872 en Ludwigsburg) estis germana orgenkonstruisto kaj samkiel sia filo Oskar „Walcker Kortega Orgenkonstruisto sub Vilhelmo la 2-a (Virtembergo) kaj liveranto de la Vatikano“[1]. Same laŭ li estas nomata orgenfabriko tutmonden liveranta en Ludwigsburg.
Eberhard Friedrich Walcker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de julio 1794 en Stutgarto |
Morto | 2-an de oktobro 1872 (78-jaraĝa) en Ludwigsburg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Virtembergo |
Alma mater | Johannes-Kepler-Gymnasium (en) |
Familio | |
Infano | Paul Walcker (en) |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo muzikilfaristo |
Eberhard Friedrich Walcker validas kiel la plej fama orgenkonstruisto de la 19-a jarcento. Per variaj plibonigoj teknikaj kaj sonaj, precipe pro la perfektigo de la konusvalva kesto. Li edukiĝis en la orgenkonstruejo de sia patro Johann Eberhard Walcker kaj en 1821 li fondis en Ludwigsburg sian propran metiejon (ekde 1854 sub la nomo E. F. Walcker & Cie.).
Al la epokfarantaj novigoj je la orgenkonstruado de Walcker apartenas la perfektigo kaj disvastigo de la konusvalva kesto, dispozicimaniero stilforma por la germana orgenromantiko, samkiel la de Abbé Vogler sugestita konsekvenca utiligo de la partotonoj. Walcker sukcesis konstrui la unuan malferman 32'-registron, kiu pro la konstrumaniero sone rezultis kontentiga inkluzive de la malaltaj tonoj. Al li estas dankinda la enkonduko de la ĵaluzi-ŝvelilo por la 3-a manualo en Germanion, instalaĵo, kiun li pere de Vogler transprenis el Anglio kaj Francio.
Por la firmao E. F. Walcker & Cie. nomindas jenaj konstruaĵoj kaj gravaj novkonstruaĵoj :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.