komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ludwigsburg - prononco [LUDviksburk] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 94 157 loĝantojn.
Ludwigsburg | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • urbo • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | distriktaro Stutgarto | |||||
Distrikto | distrikto Ludwigsburg | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07141 | |||||
Poŝtkodo | 71601–71642 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7140 | |||||
Aŭtomobila kodo | LB | |||||
Oficiala Municipokodo | 08118048 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Werner Spec | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Wilhelmstraße 11 71638 Ludwigsburg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 94157 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 54′ N, 9° 12′ O (mapo)48.89759.1919444444444 | |||||
Alto super la marnivelo | 293 m | |||||
Areo | 43,33 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.ludwigsburg.de | |||||
Ludwigsburg havas la kvar, sekvajn ĝemelurbojn:
Vogaĵante al Parizo en 1763 Wolfgang Amadeus Mozart, tiam ok-jara, restis dum du tagoj en Ludwigsburg por ludi pianon por duko Karl Eugen de Virtembergo, sed tiu eĉ ne akceptis nek aŭskultis lin. De 1769–1774 poeto kaj muzikisto Christian Friedrich Daniel Schubart estis orgenisto kaj muzikdirektoro ĉe la duka kortego. Poste tiu libera spirito estis enkarcerigita en Hohenasperg pro publikado de poemoj kaj eseoj kritikantaj la dukon Karl Eugen. Horst Köhler, la ŝtatprezidento de Germanio pasigis sian infanaĝon en Ludwigsburg. En la urbo mortis hungara geografo Károly Kogutowicz.
La urbo Ludwigsburg distingis multajn civitanojn per honora civitaneco, interalie:
En 1988 en la vasta baroka parko okazis granda festo celebranta la 25-jariĝon de intensaj interŝanĝoj inter lernejanoj kaj studentoj de Francio kaj Germanio, kaj ankaŭ de la tiucele fondita Oficejo Franc-Germana pri Junularo. En ĝi ankaŭ amplekse prezentiĝis komuna informstando de JEFO kaj GEJ, prezentanta la internaciajn renkontiĝojn kaj interŝanĝojn de la Esperanto-Junularo per informiloj aparte kreitaj du-lingve en la franca kaj germana por tiu evento. Tiu stando tre kontrastis al ĉiuj aliaj, kiuj celis tre altigi francajn lingvokonojn ĉe germanaj junuloj kaj iom ankaŭ germanajn lingvokonojn ĉe francaj junuloj per komunaj renkontiĝoj - kaj vekis tre pozitivajn reagojn kaj france kaj germane ĉe multaj lernejanoj kaj studentoj tie kunvenintaj. Kompletige direblas, ke la Oficejo Franc-Germana pri Junularo en la 1980-aj jaroj finance subtenis plurajn internaciajn renkontiĝojn de JEFO kaj GEJ, kvankam tie videble ne temis pri la franca kaj germana lingvoj. La forta partopreno de la junaj esperantistoj en tiu granda festo do iusence ankaŭ estis esprimo de danko pro tiu subteno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.