komunumo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Domănești [doməneŝtj] (hungare: Domahida) estas vilaĝo en Rumanio orient-nordoriente de Carei. Administre ĝi apartenas al la komunumo Moftin[1][2].
Domănești | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
vilaĝo | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Satu Mare | |
Alinome | Domahida (hungare) | |
Komunumo | Moftin | |
Iama hungara departemento | Szatmár | |
Situo | 47° 43′ N, 22° 35′ O (mapo)47.71083333333322.589722222222 | |
| ||
Alto super maro | 113 m | |
Poŝtkodo | 447201 | |
Loĝantaro | 1.087 (en 2011; 1.093 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 138226 | |
Domănești situas ĉe la rivero Crasna. La komunuma vojo DC195C ligas Domănești al Moftin, kiu situas tri kilometrojn sude. Ĉe tiu vojo situas la fervoja stacio de la vilaĝo, ĉe la linio inter Oradea kaj Halmeu.
En 1910 ĝi havis 1 197 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 1 066 (rumanoj, 33 % da hungaroj).
En la censo de 2002 la 1 093 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[3] kaj preferatajn lingvojn[4]:
Lingvo | nombro | elcentaĵoj |
---|---|---|
hungara | 605 | 55,4 % |
rumana | 481 | 44,0 % |
ukraina | 5 | 0,5 % |
Do la hungara lingvo estas majoritata, kvankam nur iom pli ol triono deklaris sin hungaroj.
Ĝia unua mencio skriba estas el 1326. La 7-an de septembro 1703 tie eldonis Francisko Rákóczi la 2-a la unuan regularon de sia armeo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.