urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Biskupiec (aŭ: Biskupiec Reszelski; germane Bischofsburg) estas urbo en Varmio-Mazurio en Pollando.
Biskupiec | |||||
Flago | Blazono | ||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Biskupca | ||||
Provinco | Varmio-Mazurio | ||||
Distrikto | Distrikto Olsztyn | ||||
Komunumo | Biskupiec | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Fondita en | 14-a jarcento | ||||
Urborajtoj | 17-a de oktobro 1395 | ||||
Koordinatoj | 53° 51′ N, 20° 57′ O (mapo)53.8520.95 | ||||
Areo | 5 km² | ||||
Loĝantaro | 10343 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 2 068,6 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 11-300 | ||||
Telefona antaŭkodo | 89 | ||||
Aŭtokodo | NOL | ||||
TERYT | 6283614024 | ||||
Estro | Elżbieta Samorajczyk | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Niepodległości 2 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 11-300 | ||||
Telefono de estraro | 89 715-01-10 | ||||
Fakso de estraro | 89 715-24-37 | ||||
Komunuma retejo | http://www.biskupiec.pl | ||||
Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Olsztyn. Antaŭ la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al la Germana Regno respektive al la Reĝlando Prusio.
Laŭ donitaĵoj el la 30-a de junio 2012 en la urbo loĝis 10 700 personoj.
La urbo fondiĝis kadre de la ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj surbaze de setlejo apud gardistejo de episkopoj de Varmio. Ĝia kastelo estis unue ligna-tera konstruaĵo, poste masonita. Unua mencio en konservitaj dokumentoj pri la kastelo en Bischofsburg devenas el 1389. La konstruaĵo protektis la vojon Varsovio-Kenigsbergo. La kastelo estis tute detruita dum la Dektrijara Milito.
Episkopo Heinrich Sorbom la 17-an de oktobro 1395 donis urborajton (laŭ la juro de Kulm/Chełmno). Antaŭsetlanto estis Johann Mockyn el vilaĝo apud Allenstein (la nuna Olsztyn). Post fondo de la urbo ties loĝantoj ricevis liberigon de impostoj por periodo de 12 jaroj.
En la jaroj 1466-1772 la urbo simile kiel la tuta Varmio apartenis al Pollando kaj ricevis aldonan polan nomon Biskupiec. En 1772 ĝi estis aneksita de Prusio, kio okazis rezulte de la unua dispartigo de Pollando.
Laŭ raporto de ties katolika paroĥestro en 1797 el 200 infanoj, kiuj frekventis instruadon de katolikismo nur 20 lernis la germanan lingvon (la plej multaj lokaj germanlingvanoj estis protestantoj).
La plej malnovaj spuroj de la homo en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo devenas de la meza ŝtonepoko (Mezolitiko (el la greka μὲσος, mesos = meza kaj λίθος, lithos = ŝtono, kun la signifo de meza ŝtonepoko) estas parto de la ŝtonepoko inter Paleolitiko (la plej frua) kaj Neolitiko (la plej nova), proksimume ekde la fino de la lasta glacialo). En la valo de la rivero Dymer oni malkovris la spurojn de la setlado de tiu tereno de la homgrupoj okupiĝantaj pri kolektado kaj ĉasado. Tiuj spuroj ne estas oftaj pro tio ke tiuj grupoj ofte ŝanĝadis siajn lokojn. El la plej frua Neolitiko (la plej nova) devanas la eltrovaĵoj ke tie jam estis konstanta setlejo. Norde de la urbo oni malkovris en la intermilita periodo la tombejon de tiu periodo, kaj oriente de la urbo - riĉan setlejon de la homoj de la ŝnurceramika kulturo (el la ĉirkaŭ 1800 jaroj a.K.). El la postaj periodoj devenas la elfosaĵoj de metalaj objektoj el la bronza epoko kaj de tiu periodo devenas esplorita de la arkeologoj la tombejo el la luzacia kulturo. Malgraŭ ke oni ne trovis la lokojn kun konstanta setlado, tamen tiu eltrovo pruvas pri stabila kaj longa restado tie de homoj en tiuj terenoj. Ankaŭ ne loĝis tie dense la homoj en la frua fera epoko. Ege maloftaj postsignoj de homoj pruvas, ke nur maloftaj ili estis tie.
La urbo situas ĉe la rivero Dimmer (nun Dymer) en la sud-orienta parto de Varmio, 38 km de Allenstein (nun Olsztyn). Antaŭ veno de la Ordeno de germanaj kavaliroj sur tiuj terenoj loĝis la baltaj gentoj de praprusoj. Tamen la komenco de la urbo Bischofsburg estis ligita kun la setlejo, kiu ekkreskis ĉe la kastelo, fakte malgranda defend-gardoturo kiun konstruis episkopo de Varmio Heinrich Sorbom (1340-1401), la sekretario de la imperiestro Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio). La kastelo en Bischofsburg unue estis kiel ligno-tera konstruaĵo, kaj poste masonita. La unua mencio kiu estas en la dokumentoj devenas de la jaro 1389. La defenda konstruaĵo celis gardi la vojon Varsovio-Kenigsbergo. La urba lokig-dokumento estis datita: la 17-an de oktobro 1395. La privilegian dokumenton transprenis la unua vilaĝestro de tiu setlejo Johann Mockyn. La unuaj setlantoj de venis probable de la ĉirkaŭaĵoj de Wartenburg in Ostpreußen (nun Barczewo) kaj Rößel (nun Reszel). La urbo ĉirkaŭita estis per urbaj muroj kun la du turoj. La kastelo en Bischofsburg estis tute detruita dum la dektrijara milito (1454-1466) - la milito okazis inter Krono de la Regno de Pollando kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj. Post la lokigo de la urbo la loĝantoj estis liberigitaj de la imposto por la periodo de 12 jaroj. En la urbo ofte okazadis plagoj kaj katastrofoj, ekzemple brulegoj (incendioj, detruadoj pro la milito, interalie en la jaro 1414.
En la 15-a jarcento kaj en la unua duono de la 16a jarcento Biskupiec devis barakti kun la pol-teŭtonaj militaj problemoj. La urbo estis detruita, prirabita kaj parte senhomigita. Falis la episkopa kastelo, kiu poste ne estis rekonstruita. Meze de la 16a jarcento komencis la agado denove setligi la lasitajn vilaĝojn kaj la urbetojn. En tiu periodo en Biskupiec setligis la loĝantaro de Mazovio, kiu setladis tien ĝis la 17-a jarcento. En la 17-a jarcento okazis en la urbo multaj incendioj (brulegoj) kiuj detruis la urbajn loĝdomojn, mastrumad-konstruaĵojn kaj la publikajn konstruaĵojn. Komence de la 18a jc al la urbo venis la epidemio de pesto, kiu mortigis 179 da loĝantoj. Dum la Sepjara milito (1756–1763) en la urbo estis taĉmentoj de la prusiaj kaj la rusia armeoj, malgraŭ ke dum tiu milito teritorio de la Unio de Pollando-Litovio estis neŭtrala (vidu la apudan mapon). En la jaro 1772 en Bischofsburg/Biskupiec loĝis 1064 da urbanoj. Dum la jaroj 1466-1772 Biskupiec kaj la ĉirkaŭaĵo, same kiel la tuta Varmio, apartenis al Pollando. Tion rompis la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772, kiam la urbon ekokupis Prusio.
Komence de la 19a jarcento la urbo denove ekestis en la centro de la militaj eventoj. Bischofsburg/Biskupiec ektroviĝis sur la vojo de franca armeo dum la Napoleonaj militoj, kiuj haltiĝis en la urbo de la 28a de majo ĝis la 24a de junio 1812. La kontribucio, la devo nutrigi la armeon, la deviga loĝigo de la oficiroj kaj soldatoj, rabo kaj arbitreco (memvolo) de la supraj elĉerpigis la financajn eblecojn de la urbanoj por ege longa periodo. La sekva malbono kiu okazis estis la epidemio de ĥolero kiu mortigis la homojn de la decembro 1831 ĝis la februaro de la sekvonta jaro. Tiam mortis 82 da urbanoj. Meze de tiu jarcento pro la plenumado de la rolo de la administra centro Bischofsburg denove disvolviĝis. En la jaro 1865 ekfunkciis en la urbo la telegrafia centro. En la jaro 1909 Bischofsburg estis ligita per nova fervojo kaj per novaj vojoj. Unu jaron poste ekfunkciis la elektro-centralo. Dum la Unua Mondmilito la urbo ne estis detruita. La 17-an de januaro 1940 Ĉefa Sekurec-Oficejo de Tria Regno informis pri plenumo de mortpuno kontraŭ 3 poloj en Orienta Prusio, membroj de sekreta organizaĵo, kiu komence de septembro eksplodigis fervojan trakon apud Biskupiec kaj detruis elektroenergian sistemon. En la februaro 1945 al la urbo enmarŝis la taĉmentoj de la Ruĝa Armeo. La unua postmilita urbestro ekestis Serwilian Rybacki. En julio 1945 ekfunkciis la unua lernejo. Dum la jaro 1945 sukcesis en la urbo funkciigi malsanulejon kaj muelejon, same segejon kaj la elektrocentralon. Finfine tiuj terenoj ekestis en la jaro 1945 en la limoj de Pollando, laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco (vidu la apudan mapon), la germanoj forlasis Pollandon jam en la jaro 1945. Al tiuj terenoj venis poloj el la centra Pollando kaj de la aneksitaj orientaj partoj de Pollando fare de Sovetunio.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.