Olsztyn
urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Olsztyn (pola nomo; ĝis 1945 germane Allenstein; esperante Olŝtino; pruse Alnāsteini; latine Holstin; silezie: Uolštyn; ĉeĥe Olštýn) estas urbo en la nordoriento de Pollando, borde de la rivero Łyna (legu: ŭina) (germane Alle). Olsztyn (legu: olŝtin) situas en la suda parto de Varmio - la historia regiono, kiu en la jaroj 1466-1772 apartenis al Pollando. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772 la urbo estis enmetita al Prusa Reĝlando. En la deknaŭa jarcento la urbo apartenis al la prusia kaj poste al germana provinco Orienta Prusio. Nun Olŝtino estas la ĉefurbo de la pola regiono Varmio-Mazurio.
Olsztyn (Holstin) | |||
esperante Olŝtino, germane Allenstein, pruse Alnāsteini, latine Holstin, litove Olštynas, silezie: Uolštyn, ĉeĥe Olštýn | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Olsztyn | |||
Ŝtato | Pollando | ||
---|---|---|---|
Provinco | Varmia-Mazuria Provinco | ||
Distrikto | Urba distrikto | ||
Komunumo | Komunumo Olsztyn (urba tipo) | ||
Administra sidejo | Olsztyn | ||
Historiaj regionoj | Orienta Prusio, Varmio | ||
Rivero | Łyna | ||
Situo | Olsztyn | ||
- koordinatoj | 53° 47′ 00″ N 20° 30′ 00″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 154,4 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 87,7 m s. m. | ||
Areo | 88,328 km² (8 832,8 ha) | ||
Loĝantaro | 176 522 (2010) | ||
Denseco | 1 998,48 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Urbestro | Piotr Grzymowicz | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 10-001 ĝis 11-041 | ||
Telefona antaŭkodo | (+48) 089 | ||
Aŭtokodoj | NO | ||
TERYT | 280604 | ||
Adreso de ofico | pl. Jana Pawła II 1 10-101 Olsztyn | ||
Retpoŝto al ofico | bip@um.olsztyn.pl | ||
Telefono de ofico | 89 527 31 11 | ||
Situo enkadre de Pollando
| |||
Urbopartoj de Olsztyn
| |||
Vikimedia Komunejo: Olsztyn | |||
Retpaĝo: www.olsztyn.eu | |||
La urbo bele situas en la regiono de lagoj kaj arbaroj, malmulte tuŝita de homoj. Ene de la administraj limoj de la urbo ekzistas 13 lagoj, kaj multaj pliaj en la ĉirkaŭaĵo. Arbaroj okupas kvinonon de la urba teritorio. Pli ol duonon de tio konsistigas la komunuma arbaro, kiu grandas 1050 hektarojn kaj servas grandparte por ripozado de la urbanoj kaj turistoj.
(*) la Ordeno de germanaj kavaliroj (germane: Deutscher Ritterorden) estas unu el la kristanaj kavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la 12a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristana Jerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis "protekti la interesojn de la kristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkerita Jerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri teologio, sed nur pri kristanismaj simboloj: baze la ordeno estis firma alianco de militistoj, kiu celis konkeri kaj kontroli plejeble grandan teritorion. Dum pli postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorienta Eŭropo, dumtempe tre sukcese. La Ordeno de germanaj kavaliroj konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo Germana Ordeno (germane: Deutscher Orden, latine: Ordo Teutonicus), en la litova ĝi nomiĝas Kryžiuočių Ordinas (Ordeno de la Kruc-kavaliroj) kaj en la pola Zakon Krzyżacki (Ordeno de la Kruc-portantoj), pli formale en la latina ĝi titoliĝas Ordo Domus Sanctæ Mariæ Theutonicorum Ierosolimitanorum (Ordeno de la Domo de Sankta Maria de la Germanoj en Jerusalemo), sed la oficiala plena titolo estas Brüder vom Deutschen Haus St. Mariens in Jerusalem (Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo). Ĝiaj anoj rekoneblis pro elegantaj blankaj manteloj kun nigra kruco.
La plej granda muzeo de la urbo estas la Muzeo de Varmio-Mazurio. Ankaŭ la domo de la historia ĵurnalo "Gazeta Olsztyńska" (legu: olŝtinjska) gastigas muzeon, kaj ekzistas muzeoj pri naturo kaj sporto.
La pneŭmo-fabriko Stomil - estas branĉo de la franca firmao Michelin. Troviĝas ankaŭ nutraĵ-fabrikoj (bierproduktejo ("Kormoran"), kokidaĵproduktejo ("Indykpol").
Olŝtino apartenas al la federacio de Koperniko-urboj, kiu ligas urbojn, kie Nikolao Koperniko vivis kaj laboris – inter la urboj estas Bologna / Bolonjo, Frombork / Fromborko, Krakovo / Kraków, Toruń / Toruno, Włocławek (legu: vŭocŭavek), Lidzbark Warmiński (legu: lidzbark varminjski) kaj Grudziądz (legu: grudzjondz). La centro de la federacio situas en la astronomia observejo de Olŝtino.
Ni invitas al la retejo: www.esperantowolsztynie.pl.tl
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.