La arkeologio biblia zorgas pri la rekupero kaj scienca esploro de la restaĵoj de la antikvaj kulturoj koncernantaj la rakontojn de la Biblio, kaj la Malnova kaj Nova Testamentoj.
Kiel en la kazo de la studo pri aliaj kulturoj, la manuskriptoj devas esti komparataj kun la trovitaĵoj de samtempaj socioj de Eŭropo, Mezopotamio kaj Afriko krom kun la manuskriptoj de aliaj socioj tiam ĉeestaj.
La teknikaĵoj utiligitaj estas la samaj de la normala arkeologio kaj inkluzivas kaj la sciencajn prifosojn kaj la hazardajn malkovrojn.
Esploroj antaŭantaj la jaron 1914
La biblia arkeologio komenciĝas per la publikigo flanke de Edward Robinson, usona profesoro pri biblia literaturo (1794-1863, rakontante pri siaj vojaĝoj tra la Palestino dum la unua duono de la 19-a jarcento, en kiu substrekis la similecon inter la nomoj de modernaj urboj arabaj kun la nomoj de bibliaj urboj.
Tiam la plej antikva la hebrelingva ĉirkulanta Biblio reiris al la Mezepoko.
“Fonduso por la Esploro de la Palestino” sponsoris detalajn serĉadojn gviditajn de Charles Warren en la malfruaj jaroj de 1860, kiuj estis dekomence financitaj de Angela Georgina Burdett-Coutts en 1864 por plibonigi la sanitarajn kondiĉojn de Jerusalemo; la esploroj kulminis kun la publikigo de la “Esploroj pri la Okcidenta Palestino” (The Survey of Western Palestine) ekde 1871 ĝis 1877.
La plej grava arkeologia malkovro de tiu periodo estas la rezulto de la laboro de Warren en la monto de la templo de Jerusalemo, nome la malkovro de la muraj fundamentoj de la templo de Herodo, tio estas la unua izraela skribaĵo en diversaj ĵaroj sigelitaj, kaj sistemoj de akvaj putoj sub la Davida urbo.
La suba kronologia listo koncernas la esplorojn plenumitajn ĝis 1914:
1890 Flinders Petrie ekrimarkis subterajn tavolojn aranĝitajn de akvofluoj ĉe la Tell el-Hesi, dekomence opiniata la biblia Lachish sed nun identigita plejbrobable kun Eglon, kaj publikigis detalojn de eroj de trovitaj manuskriptoj. Frederick Jones Bliss daŭrigis prifosi en 1891-1892.
1898-1900 Frederick Jones Bliss kaj Robert Alexander Stewart Macalister prifosis kvar situojn en la regiono de Israela Shephelah:
Tell es-Safi, probabla biblia urbo Gath
Tell Zakariya, probabla biblia Azekah
Tell ej-Judeideh eble la biblia Moresheth-Gath aŭ Libnah
Tell Sandahannah probabla biblia Mareshah
1902-3, 1907-9 R.A.S. Macalister prifosas en Gezer, malkovrante unu el la plej antikvaj hebrelingvaj skribaĵoj, nome la Kalendaro de Gezer
1905-7 H. Kohl, E. Sellin, kaj C. Watzinger trovas antikvan sinagogon en Galileo
1907-9 E. Sellin e C. Watzinger prifosas en Shechem
1908, 1910-1 D.G. Lyon, C.S. Fisher e G.A. Reisner prifosas en la regiono de Samario
1911-3 D. Mackenzie prifosas en Beth Shemesh
Arkeologiaj esploroj inter 1914 kaj 1945
Post la unua mondomilito, dum la angla mandato sur la Palestino, estis promulgitaj leĝoj por reglamenti la arkeologiajn prifosojn en la palestina teritorio kaj estis instalita “arkeologia departemento”, hodiaŭ Muzeo Rockefeller.
Kronologio de la prifosoj:
1921-3, 1925-8, 1930-3 C.S. Fisher, A. Rowe, e G.M. Fitzgerald prifosas en Beth Shean
1922-3 W.F. Albright prifosas en Tell el-Ful, probabla biblia urbo Gibeah
1925-39 C.S. Fisher, P.L.O. Guy, e G. Loud prifosas en Megiddo
1926, 1928, 1930, 1932 W.F. Albright prifosas en Tell Beit Mirsim, eble la biblia urbo Eglon aŭ Debir -- Kirjath Sepher)
1926-7, 1929, 1932, 1935 W.F. Bade prifosas en Mizpah
1931-3, 1935 J. Crowfoot esploras en la regiono Samario
1932-38 J.L. Starkey prifosas en Lachish, sed la esploroj ĉesas pro lia murdo fare de banditoj najbare de Ebron
1936-40 Benjamin Mazar prifosas en Beth Shearim
Prifosoj inter 1945 kaj 1967
Post la deklaro de la fondo de la ŝtato de Israelo kaj sekve de la malkovro de la Manuskriptoj de la Morta Maro1947 kaj de aliaj antikvaj kopioj de la hebrea Biblio, la arkeologiaj esploroj rekomenciĝis, povante profiti de modernaj prifosadiloj kaj esplormetodoj.
Aparte Ketef Hinnom, sud-ueste de la malnova urbo, malkovras du etajn arĝentajn ujetojn kiuj konservas la unikajn biblian tekstojn pli antikvajn ol tiuj de la Manuskriptoj de la Morta Maro. Tiuj du amuletoj entenas “sacerdotecan benon” el la libro Nombroj: unu entenas ankaŭ citaĵojn de la libro de la Eliro (20,6) kaj de Readmono (5,10;7,9); la samaj bibliaj pasaĵoj troviĝas ankaŭ en la Libro de Danielo (9,4) kaj en la Libro de Neĥemja (1,5)
1968-78 Benjamin Mazar prifosas en Jerusalemo, en la angulo sud-uesta de la monto de la templo.
1969-76 Y. Aharoni kaj Z. Herzog serĉas en Beersheba
1969-82 N. Avigad prifosas en la jerusalema hebrea kvartalo
1973-94 D. Ussishkin prifosas en Lachish
1975-82 A. Biran prifosas en Aroer
1977-9, 1981-9 Amihai Mazar kaj G.L. Kelm prifosas en Timnah
1978-85 Y. Shiloh prifosas en la jerusalema Davida urbo
1979-80 G. Barkay prifosas en Ketef Hinnom
1979, 1981-2, 1984-7, 1990-1, 1993-2000 D. Livingston prifosas en Khirbet Nisya
1981-2, 1984-8, 1990, 1992-6 T. Dothan kaj S. Gitin prifosas en Ekron
1996-2002, 2004-2005 A. Maeir prifosas en Tell es-Safi, eble la biblia urbo Gath
1999-2001, 2005 Ron Tappy prifosas en Tel Zayit (Zeitah)
2005 O. Lipschits prifosas en Ramat Rachel
2005 A. Gorzalczany e G. Finkielsztejn prifosas en Nahal Tut
templo de Shechem, restaĵo de konstruaĵo utiligita ekde la malfrua Bronzepoko ĝis la antikva Ferepoko difinita en la libro de juĝistoj “Domo Baalberith (de Dio)" (ĉ. 9)
19 tumuloj ueste de Jerusalemo, kiuj datas je epoko de la juda monarĥio kaj kiuj estas restaĵo de situo por la memorigaj ceremonioj de la reĝoj menciitaj en la 1-a libro de la Kronikoj (16,14; 21,19; 32,33) kaj en la libro de Jeremia (34,5).
La muregoj de la antikva urbo Jeriĥo estas datitaj je la dua duono de la dua miljaro a. K. kaj povas estinti detruitaj pro tertremo aŭ sekve de sieĝo kaj konkero de la urbo.
Rilate ilian identigon kun la muregoj priskribitaj en Biblio svarmas malsamaj opinioj.
Dekomence oni al ili atribuis la datadon de 1400 a.K. ĉirkaŭ John Garstang, sed poste tiu datado estis kontestita far Kathleen Kenyon kiu anticipis al 16-a jarcento a.K. kun konsento de la plejgranda parto de arkeologoj. Sed ĵuse estas reproponata la datado de Garstang.
Trovitaĵoj el prifosoj dokumentitaj
ostrako de Arad, menciita en la Templo de Jerusalemo
Tekstoj de Balaam, perinka surstuka pentraĵo malkovrita en Deir'Alla en Jordanio kiuj koincidas kun la ĉapitroj 22 kaj 24 de la libro de la Nombroj
Obelisko nigra de Ŝulmanu-aŝared la 3-a, kiu prezentas Jehun, filon de Omri, (reĝon de Judujo), kaj mencias ankaŭ Hazael de Aram/Damasko/Sirio, referencanta al la 2-a libro de la Reĝoj (8-10)
skribaĵo de Ekron malkovrita en 1993 ĉe Tell Miqne
ostrako de la urbo Gath elfosita de A. Maeir ĉe Tell es-Safi en 2005:
skribaĵo de naŭ literoj por du nomoj (אלות ולת) etimologie rilatantaj al Goljato (גלית)
GBON (גבען) teniloj de vazoj rekuperitaj de la teamo de Gibeon
Iuj skribaĵoj de "Hananiah" povas esti menciitaj en la libro de Jeremia (28,1)
Aliaj nomoj ĉizitaj sur ĵaraj teniloj: Amariah, Azariah, Domla, Geder, Hananiah, Neri, Shebuel
* Gemaria filo de Shaphan: ĉizaĵo eble sigelo
'skribaĵo de Siloam trovita en la tunelo de Ezekia kaj rekuperita en 1880
skribaĵo "Domo de Davido” en Tel Dan Stele (tri fragmentoj malkovritaj en 1993)
Izbet Sartah, ostrako; 2 fragmentoj malkovritaj en 1976:
5 linioj ĉizitaj de 80-83 literoj
Jaazaniah, servisto de la reĝo (ליאזניהו עבד המלך), buleo sur striita agato kun ikono de “koko baŭmanta”, trovita en tombo ĉe Tell en-Nasbeh, eble biblia urbo Mizpah). Tombo aparteninta eble al armeestro menciita ĉe 2-a libro de la Reĝoj (25,23)
Jehucal, filo de Shelemiah, filo de Shobi (יהוכל בן שלמיהו בן שבי) altvalora figuro stampita sur sigelo:
Trovita dum la prifoso de Eilat Mazar, ĉe palaco de reĝo Davido, en 2005, eble referencanta al persono menciita en la libro de Jeremia (37,3 kaj 38,1)
Monolito de Kurkh de Ŝulmanu-aŝared la 3-a trovita de J.E. Taylor (angla konsulo ĉe Diyarbekir) en 1861: ĝi mencias "2000 ĉarojn, 10000 infanterianojn de Aĥabo la Issraela" (incidento ne menciita en la Biblio)
Ostrakoj de Lachish
La plej granda parto de la tekstoj, malkovritaj en 1930, priskribas la vivkondiĉojn dum la 7-a jarcento antaŭ Kristo, do de ne multe antaŭ la konkero de Kaldeoj:
Litero 3: ĝi mencias averton de la “profeto”;
Litero 4: en ĝi troviĝas la nomoj de la urboj Lachish kaj Azekah, nome de la lastaj urboj konkeritaj kiel menciite en Jeremia 34,7.
Litero 6: ĝi priskribas konspiron; kaj similas al 38,19 kaj 39,9 uzante frazeologion tute identan al tiu de 38,4.
Skribaĵo moabita malkovrita en Dhiban, Jordanio, en 1868 kiu mencias reĝon izraelan, nome Omri. Ĝi remorigas ankaŭ la “vasalojn de YHWH kiel tributodevajn.
Skribaĵo kunejforma trovita en la Templo de Shamash en Siparo kiu citas Beltazaron kiel filon de la lasta reĝo de Babilonio.
La libro de Danielo ĉe la ĉapitroj 5, 7, 8, mencias, male, Beltazaron kiel reĝon, sed tio eble dependas nur de uzado de la tiuepoka lingvaĵo.
Pim weights: temas pri skribaĵoj kun vortoj de nekonata signifo kies eĥo eble troviĝas en 1-a libro de Samuel (13,21).
La konkero de Samario flanke de Sargono la 2-a: skribaĵo (ANET 284) trovita de Paul-Émile Botta en Khorsabad en 1843: "mi malvenkis kaj konkeris Samarion, kaj transkondukis kiel sklavojn 27290 ĝiaj loĝantojn. ... mi rekonstruis la urbon kaj enloĝigis gentojn de aliaj landoj kiuj mi mem konkeris” (2-a Reĝoj 17,23-24)
[Filo] de Immer (ליהו [בן] אמר[?]) sigela stampo:
Trovita en 2005, dum la kontrolo de la sedimento devenanta de la Monto de la Templo de Jerusalemo, en 1999;
Ĝi povas esti ligita al tio kion mencias Jeremia en 20,1.
(ANET 282): "mi ricevis tributon de... Jehoahaz de Judujo" (incidento ne menciita en la Biblio)
(ANET 283): "Kiel por Menahem mi lin anastataŭigis ... Mi metis Hoshea ilian reĝon." (vidu ĉe la 2-a libro de la Reĝoj 15.19 kaj 17,3)
Zayit Stone:
Limŝtono kun ĉizaĵo de alfabeto prahebrea kaj restaĵoj de diversaj skribaĵoj trovitaj en Zeitah (Tel Zayit) en stratografa situo datita je la 10-a jarcento a.K..
Kunejformaj arĥivoj de Ebla
La kunejformaj arĥivoj de Ebla (Tell Mardikh) inkluzivas reĝon de Ebla nomatan Ebrum, kiun iuj identigas kun la biblia patriarko Eber (aŭ Heber), el kiu prenintus sian nomon la hebreoj. En ili estas ankaŭ aludoj pri popoloj kun ŝemidaj nomoj kaj al diaĵoj laŭnome similaj al tiuj menciitaj en la Biblio. Ŝajnas ankaŭ eĥi referencoj al la samaj kvin urboj de Genezo: Sodomo, Gomoro, Admah, Zeboim, Bela (Zoar), cititaj laŭ la sama ordo de la Genezo.
Paolo Matthiae ĉefesploristo de la itala prifosanta teamo: “La tabletaj datiĝas je mil jaroj antaŭ Abraham kaj ankaŭ je la kvara miljaro antaŭ Kristo. Ili havas nenion por diri pri la Biblio, almenaŭ rekte. Se ili entenas legendojn similajn al tiuj bibliaj signifas nur ke tiuj legendoj ekzistis en la ĉirkaŭaj medioj sufiĉe antaŭ ol ili registriĝis en la Biblio”.[1]
Trovitaĵoj de nekonata deveno aŭ pridiskutataj
Diversaj grupoj de arkeologoj aŭ unuopuloj tro fidis identigante prifositaĵojn kun restaĵoj de la Kesto de Interligo. Preskaŭ unuanime priarkeologiaj fakuloj reĵetas tiujn retrovaĵojn kiel pseŭdoarkeologiaĵojn
Arkeologo Ron Wyatt anoncis ke mem trovis la lokon kie la Noa arkeo fermiĝis. Post lia morto, li estis vaste konsente aklamita de diversaj fundamentistaj “kredantoj je Biblio”. En interneto legeblas sennombraj informoj koncernantaj tiun onidiron... sefundamentan.
Itala arkeologia grupo “kreisma” [2],nomata La Narkas, estas la plej ĵusa “arkeologia” asertantaro ke mem malkovris la arkeon sur la pinto de la Monto Ararat, ĉevale de la landlimoj de Turkio kun Armenio. Fotoj de tiu malkovraĵo estas videbla ĉe .
en 2004, kroma ekspedicio supreniris sur la Monto Ararat en Turkio por provi dokumenti la ĉeeston de la arkeo. La elfositaj elementoj prenitaj kiel restaĵoj de la hipotezita arkeo estis ekzamenitaj ĉe la Geological and Nuclear Sciences, esplora ŝtata instituto de Nov-Zelando, kaj riveliĝis vulkana roko anstataŭ ŝtonigita ligno.
La Ŝtono de Scone, konata ankaŭ kiel “kolono de Jakobo”:
Laŭlonge de jarcentoj tiu ŝtono estis esenca elemento de ceremonioj por la kronado de la reĝoj de la britaj insuloj. Onia kredemo ĝin taksadis la ŝtono sur kiu Jakobo, (sekve renomita “Izrael”), ricevis supernaturan vizion (Genezo). Nenio, rilate tion, eblas dokumenti kaj la provoj ĝin ligi al Palestino mankas je ĉiu fundamento.
Historie certigitaj
La dua Templo aŭ Templo de Herodo, konfirmitaj per la trovo de la okcidenta muro.
Trovaĵoj el prifosoj dokumentitaj
.
Skribaĵo de Pilato
Tiu skribaĵo troviĝas sur ŝtonbloko trovita en Surmara Cezareo elfosita 1961, kaj montras la nomojn "Pilatus" kaj "Tiberium".
Ostejo de Kajafas
En malgranda tombejo sude de Jerusalemo, najbare de “Peace Forest”, oni malkovris en 1990 diversajn ostejojn
, kies unu tenas la skribaĵon: “Jehosef bar Caifa|Jozefo filo de Kajafas”.
Temas pri la unua arkeologia trovitaĵo koncerne la nomon “Kajafas”, kiu fakte estus kromnomo, kiel reportite de Flavio Jozefo en “Judaj Antikvecoj” (23,35-39).
Kajafas estis ankaŭ la nomo de la ĉefsacerdoto menciita en la Evangelio laŭ Mateo (26,3; 26,57), ĉe kiun la arestintoj de Jesuo lin kondutis.
Puto de Betzaetà
Laŭ la Evabgelio de Johano (5.1-15) estas priskribita puto, apud la “pordego de la ŝafoj” en Jerusalemo, nomata Betzaetà (= Lageto Betesda), ĉirkaŭata de kvin portikoj.
Restaĵoj rilataj al tiu priskribo estis malkovitaj nur en la 19-a jarcento kaj poste aliaj kvar lokoj estis indikataaj kiel eblaj “putoj de Betzaetà", nome:
la Birket Israel, puto ĉe la komenciĝo de la valo Kidron sude de la “pordego de Sankta Stefano”
la ĝemelaj putoj nomataj “subteraj”, sub la konvento de la Fratinoj de Sion, situanta en ebla loko inter Betzaetà kaj la fortreso Antonia
ĵuse Schick malkovris grandan rezervujon por akvo, situantan nord-ueste de la preĝejo de Sankta Anna, kiu laŭ li estas identigebla kun la puto pri kiu parolas la Evangelio.
Tamen pliperfekte la evangelia rakonto koincidas kun la lageto Betzaetà.
Antikvaj urboj priskribitaj en la Nova Testamento
La evangelioj kaj la Epistoloj de Paŭlo rakontas pri eventoj okazintaj en antikvaj urboj sed ne ĉiuj tiaj asertoj trovis ĝis nun arkeologian konfirmon. Multaj, tamen, tion trovis:
Nazareto, kiun la evangelioj deklaras urbo de Jesuo (“Jesuo de Nazareto” aŭ “Jesuo la Nazareta”) estas menciita nek en hebrea Biblio, nek en Talmudo nek en la verkoj de Flavio Jozefo, sed iuj arkeologiaj retrovaĵoj evidentigas hebrean establiĝon ĉe la hodiaŭa urbo Nazareto kaj antaŭe kaj sinsekve de la unua hebrea ribelo de 70.
Skribaĵo de Nazareto, tableto kun “edikto de Cezaro” kiu dekretas la mortopunon por la tombodisrabantoj, datebla je la 1-a jarcento; ĝi estintus akirita el la Kolekto Frohner Collection en 1878 en Nazareto.
Mortotuko de Torino: bildo de Jesuo sur lintuko: pentraĵo senfarba, datita per radiokarnono14 je la 13-a aŭ 14-a jarcentoj sed dokumenteble ekzistanta ekde jarcentoj antaŭe. (Vidu ĉe aŭ la verko “La mortotuko de Torino, la neebla objekto: historio kaj eseo pri la Mortotuko de Torino” de André Cherpillod)
Antikvisto Oded Golan estis akuzita, en decembro 2004, fare de la israela polico pri falsado de serio da trovitaĵoj. Pri:
la ostejo de Jakobo, urno kun skribaĵo “Jakobo filo de Jozefo frato de Jesuo"
La tableto de “Joash Jehoash” kiu registras la restaŭraĵojn de la Templo de Jerusalemo: oni suspektas pri nuna realizado sur antikva ŝtono
Diversaj argilaĵoj kiuj mencias la Templon aŭ reportas nomojn ĉeestajn en la Biblio
Ŝtona lucerno je sep ajutoj, dekoraciita per Menorao je sep brakoj
Ŝtona sigelo perore orlita, atribuata al la juduja reĝo Manaso
Kvarca bovlo reportanta skribaĵon en antikva egipta lingvo, atestanta ke la ministro de la milito de la reĝo Ŝiŝek konkeris la urbon Meggido
Ebura Granatarbo kun skribaĵo Proprieto de la sacerdotoj de la templo... , realigita el vera antikva eburo
Ceramika kruĉo kun skribaĵo asertanta ke ĝi estis donita kiel kontribuaĵo al la Templo
Multenombraj sigeloj, inter kiuj iu kiu mencias bibliajn personojn inkluzive de la reĝo Ezekia, la skribisto Baruch kaj la profeto Jesaja.
Arkeologiaj malkovroj de Michele Piciirillo
Michele Piccirillo, Chiese e Mosaici della Giordania Settentrionale, 1981, Jerusalemo
Michele Piccirillo, La Montagna del Nebo, 1986, Jerusalemo
Michele Piccirillo, I Mosaici di Giordania, 1986, Romo
Michele Piccirillo, Umm er-Rasas Mayfa’ah I. Gli scavi del complesso di Santo Stefano, 1993, Jerusalemo
Michele Piccirillo, Umm al-Rasas, Mayfaa̓h I (gli scavi del complesso di Santo Stefano),1994, Studium Biblicum Franciscanum, Jerusalemo
Michele Piccirillo, La Carta Musiva di Madaba 1896-1996 Breŝo
Michele Piccirillo, Mount Nebo New Archaeological Excavations 1967–1997, 1998, Studium Biblicum Franciscanum,Jerusalemo
Michele |Piccirillo, Vangelo e Archeologia. Tracce cristiane in Palestina, 1998. Milano
Michele Piccirillo, Franco Cardini, Renata Salvarani, Verso Gerusalemme. Pellegrini, santuari, crociati tra X e XV secolo, Gorle, Velar, 2000.
Michele Piccirillo, Un uomo di pace. Padre Bellarmino Bagatti (1905-1996)|2001, Gorle
Michele Piccirillo, Arabia Cristiana. Dalla fondazione della Provincia al Primo Periodo Islamico, 2002. Jaka Book
Michele Piccirillo, La Palestina cristiana I-VII secolo, 2008, Centro editoriale dehoniano (EDB), Bolonjo.
Chapman, and J.N. Tubb, Archaeology & The Bible (British Museum, 1990)
Cornfeld, G.and D.N. Freedman, Archaeology Of The Bible Book By Book (1989)
Davies, P.R., In Search of 'Ancient Israel': A Study in Biblical Origins, Sheffield (JSOT Press, 1992).
Dever, William G., Who Were the Early Israelites and Where Did They Come From?, Wm. B. Eerdmans Publishing Company, 2003, ISBN 0-8028-0975-8
Dever, William G., What Did the Biblical Writers Know and When Did They Know It?, Wm. B. Eerdmans Publishing Company, 2002, ISBN 0-8028-2126-X
Dever, William G., "Archaeology and the Bible: Understanding their special relationship", in Biblical Archaeology Review 16:3, (May/June 1990)
Israel Finkelstein e Neil Asher Silberman, The Bible Unearthed: Archaeology's New Vision of Ancient Israel and the Origin of Its Sacred Texts, Free Press, 2002, ISBN 0-684-86913-6
Thompson, J.A., The Bible And Archaeology, edizione rivista (1973)
Winstone, H.V.F. The Life of Sir Leonard Woolley of Ur, London, 1990
Wright, G. Ernest, Biblical Archaeology. Philedelphia: Westminster, (1962).
Yamauchi, E. The Stones And The Scriptures. London: IVP, (1973).
Lesiaw Daniel Chrupccala, L’archeologo disinvolto.Mondo biblico e sensazionalistico mediatico, Edb, 2013, p. 56, ISBN 978-88-10-55507-1 (La arkeologo senskrupula kaj masmedie sensacia. (La loko de la naskiĝo de Jesuo, la groto en kiu travivis Johano la Baptisto, la tombo de Herodo la Granda, la malkovro en Jerusalemo de la funebra tuko kiu kiu krizigus la aŭtentikecon deGla Mortotuko de Torino... Estas iuj ekzemploj de “sensaciaj malkovroj kaj de revoluciaj elfosaĵoj” dementitaj de la scienco...)