From Wikipedia, the free encyclopedia
Aracena estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.
Aracena | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Andaluzio | ||
Provinco | Onubo | ||
Poŝtkodo | 21200 | ||
Retpaĝaro | www.aracena.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Manuel Guerra González | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 612 (2009) | ||
Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 53′ N, 6° 34′ U (mapo)37.891111111111-6.5611111111111 [+] | ||
Alto | 714 m [+] | ||
Areo | 184 km² (18 400 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aracena [+] | |||
La ekonomio kaj vivelteno de Aracena kaj sia komarko, estas ege kondiĉita pro partopreno en la Natura Parko Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche. Tiu teritorio estis deklarita Parque Natural en 1989[1] kaj havas areon de 186.827 hektaroj, dise inter 28 municipoj de la Sierra de Onubo.
La realigataj plibonigadoj ĉe komunikvojoj kontribuis je tio ke la municipo ĝuis rezidejan disvolvigon elstaran en la komarko de la Sierra, krom esti grava turisma allogaĵo de la zono, per pli da 140.000 jaraj vizitantoj al la Kavo de la Mirindaĵoj.[2]
Krome estas konata la fama ŝinko kiu produktiĝas en la komarko per nomo Jamón de Huelva, kio estas kialo por loka muzeo.
La loĝantoj nomiĝas aracenenses. La censita populacio en 2009 estis de 7.612 loĝantoj.
Aracena estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena, je altitudo de 732 m; je 106 km el Onubo, provinca ĉefurbo, je 87 km el Sevilo, regiona provinco, kaj je 505 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 184 km².
La municipo limas kun la municipaj teritorioj de Alájar, Almonaster la Real, Campofrío, Corteconcepción, Cortelazor, La Granada de Río-Tinto, Higuera de la Sierra, Hinojales, Linares de la Sierra, Los Marines, Puerto Moral kaj Zufre.
La zono ĝuas altan pluvokvanton kiu filtriĝas al grundo aŭ fluas surface. Spite tion inter julio kaj septembro la kvanto de akvo surkampe estas minimuma. La Natura Parko de Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche, elfluas sian akvon al du hidrografiaj basenoj:[3]
Parto de la akvo filtriĝas subgrunden. Sub la ĉefa kerno de la vilaĝo troviĝas fama Gruta de las Maravillas (Kavo de Mirindaĵoj). La totala longo konata de tiu subtera komplekso estas de 2.130 metroj, el kiuj 1.200 viziteblaj. Manifestiĝas en ĝi serio de formaĵoj karstaj kiaj stalaktitoj, stalagmitoj, kurtenoj, aragonito, koralaĵoj ktp.
La klimato de la zono kiu enhavas la Naturan Parkon de la Sierra de Aracena kaj Picos de Aroche enkadriĝas en la tipo mediteranea kontinenta modera, kun averaĝa temperaturo jara de ĉirkaŭ 15 °C. La someroj tendencas esti nevarmegaj kaj mallongaj en la plej altaj areoj de la parko kaj same la pluvsezono estas pli longa ol ĉe la sudo de la provinco. La precipitaĵoj en la parko atingas altajn kvantojn de ĉirkaŭ 900 mm jare, kiel konsekvenco de la barefiko kiun formas la montarĉenoj el Aracena al Cortegana rilate la humidaj ventoj kiuj eniras el Atlantiko.[4]
La indiĝena flaŭro korespondas al tiu de la mediteranea arbaro. Inter la specioj estas kampoj de verda kverko akompanita de korkokverko kaj Quercus faginea en la ombrejoj kaj valetoj, kaj de makiso de Quercus coccifera, terebinto kaj smilako. En iuj enklavoj estas disaj areoj de pirenea kverko aŭ aliaj kverkoj, specio tre malpliigita pro sia uzo kiel fonto de brulligno en la lastaj jardekoj. Aliaj specioj kiuj prosperas en la regiono laŭlonge de la tempoj estas poploj, pinaroj de nigraj kaj pinjona pino kaj eŭkaliptoj estas aliaj invadaj specioj kiuj anstataŭas la originan indiĝenan arbaron.
Neindiĝena arbo de granda ekologia graveco, ekonomia, historia kaj socia estas la kaŝtanarbo, okupante pli de 4.000 hektarojn en la plej humidaj zonoj de la Montaro, la ombroj pli altaj inter Aracena kaj Cortegana. En ĉi tiuj arbaroj prosperas bona vario de specioj fungaj, inter tiuj fungoj povas elstari la tana (Amanita caesarea), la Boletus aereus), la Amanita ponderosa aŭ la Macrolepiota procera.
La faŭno ekzistanta en la zono estas grava. Inter la grandaj birdoj troviĝas la nigra cikonio, la reĝa aglo, la malgranda turfalko, la milvoj nigra kaj reĝa kaj la nigra vulturo. La paŝtejoj de verdaj kverkoj kaj korkokverkoj havigas la vivmedion al specioj kiel la sovaĝa kato, la genoto, la vulpo, la foino kaj al aliaj de granda ĉasvaloro kiaj la apro aŭ la cervo.[5]
La teritorio de Aracena jam estis loĝata dum la prahistoria epoko. La plej antikvaj restaĵoj estas tiuj de la Kavo de la Maŭrino; la Kavo de la Ombrejo montris restaĵojn de la 3-a jarmilo a.K., kaj tombejo de Castañuelo de la 2-a jarmilo a.K. Oni scias ke tiuj praloĝantoj dediĉis sin ne nur al agrikulturo sed ankaŭ al minejoj, kio ebligis kontaktojn kun fenicoj kaj antikvaj grekoj. Tamen kiam komencis la epoko de la Romia Imperio ne fruis la romaniigo de la areo kaj limiĝis iom al ekspluatado de la minejoj kaj de la agrikulturo.
La setliĝo de la berbera loĝantaro komencis jam en la 8-a jarcento. Dum plej parto de la islama epoko Aracena apartenis al Reglando de Sevilo, sed komence de la 13-a jarcento ekapartenis al la reglando de Niebla. La kristana konkero okazis ĉirkaŭ 1231 fare de la reĝo Sanĉo la 2-a de Portugalio. Disputis la teritorion la regnoj de Portugalio kaj de Kastilio kaj finfine ĉirkaŭ 1255 jam apartenis al Kastilio. Fine de la 13-a jarcento plenumiĝis la reloĝigo de la areo fare de enmigrintoj el Galegio, Asturio kaj Leono en la tempo de Sanĉo la 4-a. La defenda kastelo utilis ne nur kontraŭ islamanoj, sed ankaŭ kontraŭ portugaloj.
Dum la Moderna Epoko alternis fruktodonaj tempoj ĉefe pro la ĉeesto de gravuloj al sciencaj kaj artaj fakoj kun krizoj pro la militoj kontraŭ Portugalio. Diversaj nobeluloj havis la posedon de Aracena. Dum la unua duono de la 19-a jarcento la vilaĝo ekapartenis al la provinco de Onubo kaj ne jam al tiu de Sevilo kaj estis nomumita ĉefurbo de la jurisdikcia teritorio kio helpis ties ekonomian disvolvigon baze sur agrikulturo de olivarbaroj kaj vitejoj kaj brutobredado de porko kaj ties produktaĵoj. Jam fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20-a la urba kerno ampleksiĝas al ebenaĵo kaj konstruiĝas riĉaj domoj de gravuloj kiuj venas tien ripozi somere kaj eĉ viziti la ĵus malkaŝitan kavon.
Dum la Hispana Enlanda Milito Aracena kaj ties ĉirkaŭaĵo ege suferis pro la militaj agadoj. Dum la unuaj tagoj oni organizis ministan kolonon kiu iros defendi Sevilon kontraŭ la atako de la armeanoj, sed antaŭ alveni ĉe Camas suferis embuskon kaj oni mortigis multajn anojn kaj aliaj estos poste ekzekutitaj. Julie la armeo de Francisco Franco preferis konkeri nur la sudan parton de la provinco por kontroli la havenojn kaj la nordan montaran parton konkeris nur aŭguste. Kiam alvenis la armeanoj al la areo okazis multaj ekzekutoj. Aracena estis konkerita la 18-an de aŭgusto de 1936. Post la milito la ekonomio stagnis, sed poste rekupereiĝis ĉefe danke al turismo.
La vilaĝo estas konsiderata neoficiala ĉefurbo de la komarko, ĉar estas la plej loĝata, la ĉefurbo de la jurisdikcia (jura) teritorio de la komarko kaj pro dispono ofte de regionnivelaj servoj. En la municipa teritorio ekzistas kelkaj domaroj aŭ submunicipoj; krom la ĉefurbo estas la domaroj de Carboneras, Castañuelos, Corterrangel, Jabuguillo, La Umbría kaj Valdezufre[6] kie estas censataj totale 976 loĝantoj.
Domaro | Loĝantoj | Koordenatoj | Distanco (km) |
---|---|---|---|
Aracena | 6.636 | 37° 53′ 28″ N 6° 33′ 40″ U (mapo) | 0 |
Carboneras | 129 | 37° 55′ 06″ N 6° 32′ 37″ U (mapo) | 3 |
Castañuelos | 126 | 37° 56′ 12″ N 6° 34′ 51″ U (mapo) | 7 |
Corterrangel | 11 | 37° 56′ 15″ N 6° 36′ 02″ U (mapo) | 9 |
Jabuguillo | 166 | 37° 51′ 38″ N 6° 30′ 59″ U (mapo) | 6 |
La Umbría | 251 | 37° 51′ 38″ N 6° 27′ 28″ U (mapo) | 12 |
Valdezufre | 293 | 37° 51′ 58″ N 6° 29′ 35″ U (mapo) | 7 |
Aracena enhavas komence de 2009 populacion de 7 612 loĝantoj el kiuj 3 757 estas viroj kaj 3 855 virinoj. La proporcio inter viroj kaj virinoj estas de 0'9746, tre proksima al la nacia averaĝo. La populacio de Aracena apenaŭ suferis kvantajn ŝanĝojn en la lastaj 90 jaroj, kun kelkaj periodoj de malpliiĝo kiam dum la 1960-aj jaroj eksplodis la elmigrado el la ruraj zonoj al la grandaj urboj. Madrido, Barcelono kaj Sevilo estis la provincoj kien pli da aracenanoj elmigris.
El analizo de la populacia piramido oni deduktas jenon:
Tiu strukturo de la populacio estas tipa en la moderna demografio, kun evolucio al maljunigo de la populacio kaj malpliigo de la naskindico. Kuriozas ke ĉirkaŭ 60 % de la domoj estas loĝataj nur semajnfine aŭ ferie, ĉar temas pri dua hejmo. Same konstruado de tiom da domaroj ĉirkaŭ la origina kerno detruas la ĉirkaŭon de arbaretoj kaj fruktoĝardenoj.
En la censo de 2008 estis censitaj 298 personoj eksterlandaj, kio reprezentas 4 % de la totalo de la municipo, tre sube de la ŝtata averaĝo; estas rumanoj (72), bolivianoj (39), marokanoj (22) kaj portugaloj (24) la grupoj plej multnombraj.[8]
Agrikulturo kaj brutobredado ĉefe de porko kaj produktado de kolbasoj kaj ĉefe de ŝinko. Turismo pro naturaj vidindaĵoj, historiaj, monumentoj kaj ĉefe la Kavo de Mirindaĵoj. En 2008 ekzistis en la municipo totalo de 754 entreprenoj, el kiu 673 (plej parto) havis malpli da 5 dungitoj, 61 entreprenoj inter 6 kaj 19 dungitoj kaj kun pli da 20 dungitoj estis 20 entreprenoj. Sendungeco estos nur 6 %, sed pro krizo en konstruado plialtiĝis al pli da duoble.
En agrikulturo elstaras en irigacio la trifolio kaj kotono kaj en sekejoj aveno kaj tritiko. Pri arba kultivado elstaras nuksarboj kaj olivarboj.
En brutobredado rimarkindas la jena aktivado:
Brutospecio | Eroj |
Abelbredado | 1.306 abelujoj |
Kortobirdaro | 2.416.360 |
Bovoj | 3.632 |
Ĉevaloj | 408 |
Kaproj | 2383 |
Muloj | 176 |
Ŝafoj | 1.689 |
Porkoj | 6.353 |
La abundo de porkobredado permesas la ekziston de nombraj entreprenoj dediĉataj al produktado kaj komercigado de la porkoproduktaĵoj.
En aliaj sektoroj de industrio estas ĝis 67 entreprenoj el kiuj menciindas kelkaj dediĉataj al metalurgio, minado kaj simile. La komerco okupas pli da 300 entreprenojn. Por la turismo helpis la nune pli bonaj ŝoseoj kaj allogo de la Kavo de Mirindaĵoj kaj la Natura Parko; estas hoteloj, kampadejo, junulargastejo ktp.
Elstaras la restoj de la Araba Kastelo Almohade, la temploj de gotiko, mudeĥaro kaj renesanco de Nuestra Señora del Mayor Dolor, Nuestra Señora de la Asunción, Santa Catalina, El Carmen, Santo Domingo, San Roque, Santa Lucía, San Pedro, Convento de Jesús María kaj José, ktp. Pri popola arkitekturo elstaras vario de la blankaj gotikaj domoj, renesancaj, barokaj ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.