From Wikipedia, the free encyclopedia
Aveno (latine Avena) estas genro de unu, du aŭ plurjaraj herboj (Avena el graminacoj) kun spiketoj, kiuj pendas sur longaj maldikaj pediciloj kaj konsistas el 2-3 floroj ordinare kovritaj per glumoj. Aveno nomatas ankaŭ ties grajnoj.
Aveno | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Avena fatua | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Oni nomas aveno ĉiun vegetaĵon el la genro Avena. Sed la nomo estas ambigua: aveno nomiĝas ankaŭ ekzemple Arrhenatherum elatius aŭ Trisetum flavescens, kiuj ne apartenas al la genro Avena.
Aveno estas uzata kiel karakteriza nutraĵo por ĉevaloj, sed ankaŭ en diversaj formoj kiel manĝaĵo por la homoj, ekzemple por avenlakto.
Ordinara aveno (Avena sativa) havas fortikan radikaron, tiel ke ĝi toleras eĉ magran grundon. Ĝi estas planto unujara (vegeta periodo 120-140 tagoj), malofte travintra (vegeta periodo 260-300 tagoj). Ĝi havas kavan, cilidran ŝalmon (tigon) kun pli kaj pli longiĝantaj internodoj. La alterne starantaj folioj estas lancoformaj. Ĉe ties akselo, la ĉirkaŭbrakuma oreleto apenaŭ evoluis. La grapolo konsistas el spikoj, konsistantaj el 2-3 floroj (spiketoj). La floroj estas duseksaj. Oni povas paroli pri unuflanka grapolo aŭ disbranĉanta grapolo. La kariopson kovras flavaj aŭ brunaj kelkfoje nigraj senaristaj paleoj. Oni povas vidi kaveton sur la dorsa flanko de la kariopso. La grajno pintiĝas ekde la mezo.
En sia artikolo L'ergot de l'avoine en Algérie[1] 1923 profesoro de Maison carrée L. Ducellier priskribis atakojn de ergotfungo sur avenoj. Avena sterilis kaj Avena fatua estas du gastigantoj. Li observis ergotfungon ankaŭ sur Avena sterilis, Avena barbata kaj Avena abyssinica.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.