specio de felisedo en Iberio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Iberia linko (Lynx pardinus) estas malofta kaj vundebla linko en Hispanio kaj Portugalio. Oni kalkulis en 2006 nur 100 iberiajn linkojn en tiuj landoj, sed reenkondukaj klopodoj rezultis en pliigo de la specio.
Iberia linko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lynx pardinus (Temminck, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La iberia linko similas al la eŭrazia linko, sed estas iom pli malgranda. Ĝi pezas du trionojn (12 kg) kompare al tiu linko. La pelto estas pli karakteriza, makula ol ĉe la nordaj parencoj.
La du plej grandaj grupoj el la 100 bestoj vivas en nacia parko Coto de Doñana kaj en Sierra de Andújar, Jaén. Ili aktivas nokte, sola kaj ĉasas plej ofte kuniklojn, leporojn (95%) kaj aliajn ronĝulojn, birdojn (5%).
Vivas pluaj 15 linkoj en zooparkoj.
Dum la du unuaj jardekoj de la 21-a jarcento oni faris diversajn klopodojn fare de oficialaj instancoj kaj privataj organizoj, nome bredado en kaptiveco, liberigo de ekzempleroj, elektronika kontrolado de kelkaj ekzemperoj kaj protektado de habitato. Tiel el malpli ol cento da ekzempleroj registritaj fine de la 20-a jarcento, en 2024 oni anoncis registron de ĝis 2021 ekzempleroj, pro kio la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj malaltigis la kategorion de tiu linko el endanĝerigita al Vundebla specio.[1][2] Tiukadre ankaŭ la teritorio pliiĝis enhavante grandajn areojn de natura habitato ĉe riveroj kaj montaroj de la tuta sudaj Hispanio kaj Portugalio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.