Jen listo de okazaĵoj en aprilo 2013.
- 2-a de aprilo
- 3-a de aprilo
- Nord-Koreio fermis la limon al la sud-koreaj laboristoj kiuj provis veturi al la Gaeseong'a fabrikaro.
- Mortis hispana aktorino Mariví Bilbao, je la aĝo de 83.
- 4-a de aprilo
- DCRI minacis administranton de Vikipedio por forigi artikolon. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La Banko de Japanio anoncis ke, por stimulo, ĝi pligrandigos sian aĉeton de registaraj obligacioj per ¥ 50 dln po jaro.
- 72 homoj mortis pro la disfalo de 7-etaĝa konstruaĵo en Mumbajo.
- 5-a de aprilo
- 8-a de aprilo
- 11-a de aprilo
- 12-a de aprilo
- En Tajvano, 600 pasaĝeroj vagonaron malokupis post trovo de bombo. Konfesis du suspektatoj je la 16-a.
- 13-a de aprilo
- 14-a de aprilo
- 15-a de aprilo
- Bomboj eksplodis ĉe la finlinio de la Bostona maratono, mortigante tri homojn kaj vundante pli ol cent. Mortis unu suspektato dum pafado je la 18-a, kaj lia frato kaptiĝis poste.
- 17-a de aprilo
- 18-a de aprilo
- 19-a de aprilo
- La gvidantoj de Kosovo kaj Serbio atingis partan akordon kiu ebligos iliajn aliĝojn al la EU.
- La itala kvazaŭĉefministro Bersani anoncis ke li demisios post elekto de nova prezidento.
- 20-a de aprilo
- 21-a de aprilo
- 22-a de aprilo
- 23-a de aprilo
- 24-a de aprilo
- La disfalo de ok-etaĝa konstruaĵo periferie de Dako, Bangladeŝo mortigis pli ol 400 homojn, plejparte vestistojn kiuj laboris por okcidentaj firmaoj en maltaŭgaj kondiĉoj. La proprietuloj estis ignorintaj malokupan ordonon post trovo de fendoj.
- 25-a de aprilo
- 26-a de aprilo
- Eksploda kolizio de buso kaj batalruina nafto-kamiono kaŭzis 45 mortojn okcidente de Kandaharo, Afganio.
- 27-a de aprilo
- 28-a de aprilo
- 29-a de aprilo
- Wael al-Halki, ĉefministro de Sirio, supervivis atencon dum veturado en Damasko. Korpogardisto mortis, dua korpogardisto kaj ŝoforo estis grave vunditaj.
- Foriris 43 el la lastaj 50 sud-koreaj laboristoj kiuj estis ankoraŭ en Gaeseong.
- 30-a de aprilo