From Wikipedia, the free encyclopedia
Bogor estas metropolo (apartenanta al la plej dense loĝataj urboj en la mondo) en Indonezio. Ĝi estis la ĉefurbo de la lando dum la brita okupado kaj estis utiligita, kiel la ĉefurbo fare de la nederlandanoj dum la seka sezono, tiam konate kiel Buitenzorg (1746–1942).
Bogor | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Indonezio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 16100–16169 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 982 469 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 8 256 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 6° 36′ S, 106° 48′ O (mapo)-6.5978027777778106.79926333333 [+] | ||||
Alto | 265 m [+] | ||||
Areo | 119 km² (11 900 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bogor (city) [+] | |||||
Bogor situas en okcidenta parto de Javo laŭ aŭtovojo Bandungo-Ĝakarto. La lasta urbo troviĝas 60 km-ojn.
En la 5-a jarcento la urbo nomiĝis Pakuan, apartenanta pli frue kaj poste al diversaj regnoj. Oficiale ekde 1684 la nuna Bogor apartenis al kolonio de Nederlando kaj pro la bona klimato ĝi estis somera ĉefurbo. En 1834 en la proksimo vulkano funkciis kun tertremo. La japanoj okupis la urbon en 1942.
Bogor havas bonan fervojan kontakton. En la urbo precipe kamionetoj liveras la pasaĝerojn.
Malpeza metroo LRT Jabodebek malfermiĝis la 28-an de aŭgusto 2023.
Bogor havas tropikan klimaton kaj nomiĝas ankaŭ "Pluvo-urbo", pro la oftaj pluvoperiodoj. Preskaŭ ĉiam pluvas eĉ dum la seka sezono. La pluvo en Bogor estas iom regula. Jare pluvas po 1637 mm. La temperaturo estas averaĝe 26 °C. Dum tago tio varias 10 °C-ojn.
En la ĉirkaŭaĵo de Bogor plantejoj pri teo, kafo kaj kaŭĉuko troviĝas.
Ekde la 5-a de aprilo 2013 la unua Indonezia Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.