La anakardiacoj [2] (latine Anacardiaceae ) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj . Tiu familio apartenas al la ordo sapindaloj (Sapindales ). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 80 genrojn kaj 700 speciojn[1] , [3] . Ĝia tipa genro estas anakardio [2] .
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Fermi
Nanercz zachodni
Tiuj plantoj estas unu aŭ duseksaj arboj, arbedoj de la tropika, subtropika klimato kun drupa frukto kaj interĉelaj rezinduktoj .
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (9 jun. 2020) [1] , [3] , jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4] :
Angiospermae - angiospermoj
Sapindales Juss. ex Bercht. & J.Presl - sapindaloj
Anacardiaceae R.Br. - anakardiacoj
Abrahamia Randrian. & Lowry - abrahamio
Actinocheita F.A. Barkley - aktinokeito
Amphipterygium Schiede ex Standl. - amfipterigio
Anacardium L. - anakardio [2]
Androtium Stapf - androtio
Antrocaryon Pierre - antrokario
Apterokarpos Rizzini - apterokarpo **
Astronium Jacq. - astroniumo
Attilaea E. Martínez & Ramos - atileo
Blepharocarya F. Muell. - blefarokario
Bonetiella Rzed. - bonetielo
Bouea Meisn. - bueo
Buchanania Spreng. - bukananio
Campnosperma Thwaites - kampnospermo
Campylopetalum Forman - kampilopetalo
Cardenasiodendron F.A. Barkley - kardenaziodendro
Choerospondias B.L. Burtt & A.W. Hill - kerospondiado
Comocladia P. Browne - komokladio
Cotinus Mill. - kotino
Cyrtocarpa Kunth - cirtokarpo
Dobinea Buch.-Ham. ex D. Don - dobineo
Dracontomelon Blume - drakontomelo
Drimycarpus Hook. f. - drimikarpo
Euleria Urb. - eŭlerio
Euroschinus Hook. f. - eŭroskino
Faguetia Marchand - fagetio
Fegimanra Pierre - fegimanro
Gluta L. - glutao
Haematostaphis Hook. f. - hematostafido
Haplorhus Engl. - haploroo
Haplospondias Kosterm. - haplospondiado **
Harpephyllum Bernhardi ex Krauss - harpefilo
Heeria Meisn. - heerio
Holigarna Buch.-Ham. ex Roxb. - holigarno
Juliania - ĥulianio
Lannea A. Rich. - laneo
Laurophyllus Thunb. - laŭrofilo
Lithraea Miers - litrao
Lithrea - litreo
Loxopterygium Hook. f. - loksopterigio
Loxostylis A. Spreng. ex Rchb. - loksostilido
Malosma (Nutt.) Abrams - malosmo
Mangifera L. - mangifero [5]
Mauria Kunth - maŭrio
Metopium P. Browne - metopio
Micronychia Oliv. - mikronikio
Mosquitoxylum Krug & Urb. - moskitoksilo
Myracrodruon Allemão - mirakrodruo
Nothopegia Blume - notopegio
Ochoterenaea F.A. Barkley - okotereneo
Operculicarya H. Perrier - operkulikario
Orthopterygium Hemsl. - ortopterigio
Ozoroa Delile - ozoroo
Pachycormus Coville - pakikormo
Pegia Colebr. - pegio
Pentaspadon Hook. f. - pentaspadono
Pistacia L. - pistacio [6]
Pleiogynium Engl. - plejoginio
Poupartia Comm. ex Juss. - pupartio
Protorhus Engl. - protoroo
Pseudosmodingium Engl. - pseŭdosmodingio
Pseudospondias Engl. - pseŭdospondiado
Rhodosphaera Engl. - rodosfero
Rhoeidium Greene - reidio *
Rhus L. - roo [7] , aŭ sumako [8]
Schinopsis Engl. - skinopso
Schinus L. - skino [9]
Schmaltzia Desv. ex Small - ŝmalcio *
Sclerocarya Hochst. - sklerokario
Searsia F.A. Barkley - sirsio
Semecarpus L. f. - semekarpo [10]
Smodingium E. Mey. ex Sonder in Harv. & Sonder - smodingio
Sorindeia Thouars - sorindeio
Spondias L. - spondiado
Tapirira Aubl. - tapiriro
Terminthia - termintio
Thyrsodium Salzm. ex Benth. - tirsodio
Toxicodendron Mill. - toksikodendro
Trichoscypha Hook. f. - trikoscifo
* genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
** genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Gravaj genroj kaj specioj
kotino (Cotinus ), kies specio Cotinus coggygria ) estas falfolia arbedo de karstoj ĉe la mediteraneo kiu donas valorajn tanaĵon , lakon , vakson .
mangifero (Mangifera ) kun specio
mangujo (Mangifera indica ) kiu havas la frukton mango . Ĝi estas vaste disvastiĝinta tropika arbo kun karna frukto.
pistacio (Pistacia ) kun plej konataj specioj:
lentisko (Pistacia lentiscus ) estas daŭrafolia arbedo aŭ malgranda arbo. rezino el ĝi estas uzata en farmacio en dentista mastiko (mastikarbo)
vera pistacio (Pistacia vera ) estas falfolia arbo, kies drupaj fruktoj enhavas verdan migdalecan kernon (pistako ), uzata por fari frandaĵojn
terebintarbo (Pistacia terebinthus )
anakardio (Anacardium ) kun plej konata specio:
sumako (Rhus ) estas ornamplantoj en Nordameriko, Orienta Azio
Petunidino aŭ petunidol estas natura organika komponaĵo el la familio de la antocianidinoj . Ĝi estas vegetala pigmento kiu donas la koloron malhelruĝan al la Malva sylvestris , al kelkaj specioj Schinus Molle kaj al certaj florpetaloj. Ĝia nomo devenas el la komenco de la 20-a jarcento kiam ĝi estis identigita en la floro de la petunio , kiam tri aliaj pigmentoj estis same identigitaj kiel cianidino , malvidino kaj la peonidino .