Remove ads
kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Petunidino aŭ petunidol estas natura organika komponaĵo el la familio de la antocianidinoj. Ĝi estas vegetala pigmento kiu donas la koloron malhelruĝan al la Malva sylvestris, al kelkaj specioj Schinus Molle kaj al certaj florpetaloj. Ĝia nomo devenas el la komenco de la 20-a jarcento kiam ĝi estis identigita en la floro de la petunio, kiam tri aliaj pigmentoj estis same identigitaj kiel cianidino, malvidino kaj la peonidino.
Petunidino | ||
Kemia strukturo | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Petunidino | ||
Rozkolora petunio | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 1429-30-7 | |
ChemSpider kodo | 390371 | |
PubChem-kodo | 441774 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Molmaso | 317,27 g mol−1 | |
Smiles
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H312, H320 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P241, P264, P303+361+353, P353, P402+404 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
La petunidino, kune kun la tri supraj pigmentoj, krom la delfinidinoj kaj pelargonidinoj, estas la ĉefaj konstituantoj de la familio de la antocianidinoj. La antocianinoj estas akvosolveblaj pigmentoj respondecaj pri la koloroj, oranĝo, ruĝa, purpura kaj blua de kelkaj fruktoj, vegetaloj, cerealoj kaj floroj. La funkcio de la koloroj estas altiri polenigantoj kaj semdiseriĝantoj, krom agi kiel fotoprotektantoj, absorbantoj de la lumo klarverda kaj eliminantoj de la liberradikaloj generitaj dum fotosintezo.
Antocianidinoj estas derivaĵoj de la flaviliuma katjono. La ses antocianidinoj supre menciitaj posedas komunan grupiĝojn hidroksilajn OH− en la pozicioj de la karbonoj 3, 5 kaj 7, kvankam kelkaj diferencoj inter ili povas esti la substituado de la hidroksila grupo je la metoksila radikalo (R-O-CH3). La plej stabila el la ses antocianidinoj estas la malvidino, sekvata de la peonidino, petunidino, cianidino kaj delfinidino. La aldono de iu glikozido aldonas stabilecon kaj solveblecon al tiuj substancoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.